×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (51)

Virinoj en muziko (51)

Dilhayat Kalfa (ĉ. 1710 – ĉ. 1780) estis turka komponistino kaj instrumentisto dum la Otomana Imperio en la XVIII-a jarcento. Kiel videblas laŭ ŝia nomo, ŝi kreskis en la Palaco kaj akiris la rangon de "Kalfa", titolo donita al virinoj en administraj respondecoj en la otomana kortego. Laŭ ŝiaj verkoj, estas evidente, ke ŝi ricevis muzikajn lecionojn de valoraj instruistoj en la ‘meşkhane', loko de muzika instruado en la haremoj de la Otomana Imperio post la XVII-a jarcento. Krome, ŝi estis bonega ludanto de la turka longkola liuto, nomata ‘tanburo'. Oni scias ke Dilhayat Kalfa estis intelektulo el la libroj menciitaj en la listo pri ŝiaj posedaĵoj. Estis en 1999 kiam la esploristo Talip Mert unue trovis la dokumentadon de la bieno de Dilhayat Kalfa. Li trovis tion en la Otomana Arkivo kaj publikigis ĝin en ‘Muzika Revuo' en moderna turko sub la titolo ‘La heredaĵo de Dilhayat' (Musiki Mecmuası - "Dilhayat Kalfa'nın Mirası" – Talip Mert,1999). Ĉi tiu publikaĵo estas listo, datita en 1737, kiu inkluzivas librojn, horloĝojn, juvelojn, felojn, tapiŝojn, metalartaĵojn, vitrajn verkojn, ktp; ĉiuj havaĵoj de Dilhayat. Ĝi transdonas informojn pri ŝia vivnivelo kaj ŝia ĉiutaga vivo. Ekzemple, per tiu listo oni scias ke Dilhayat amis kantobirdojn: kvar kaĝoj de kanarioj estis inter ŝiaj posedaĵoj. La komponaĵoj de Dilhayat Kalfa okupas sian lokon inter la verkoj de la otomana kanono fiksita de la komitato pri klasifikado (Dar-ul Elhan. Tasnif Heyeti). Kelkaj otomanaj fontoj informas pri preskaŭ 100 verkoj el Dilhayat, tamen ĉi tiuj verkoj ne plu travivis ĝis hodiaŭ. Sed en unu el la XVIII-a jarcentaj kompiloj de kantoj (Hekimbasi Corpus, Hekimbaşı Mecmuası), ekzistas dek tri verkoj sub la aŭtor-nomo "Dilhayat". La turka klasika otomana muziko kiu disvolviĝis en Istanbulo kaj aliaj gravaj urboj, konsistis plejparte, el malgranda instrumenta ensemblo tradicie akompanata de solluda kantisto. Tio fariĝas en sinsekvo de instrumenta preludo, ‘peşrev', instrumenta postludo, ‘saz semai', kaj meze, la ĉefa sekcio de voĉaj komponaĵoj, kiu komenciĝas kaj estas punktita de instrumentaj improvizoj, taksim'. La verkoj de Dilhayat Kalfa, kiuj travivis ĝis nia tempo, estas inter la gravaj ekzemploj de la tekniko kaj estetiko de la klasika skolo. La fluo de ŝiaj ‘Maqam', speco de melodio, kaj la prozodio en ŝiaj verkoj estas ekzemplaj. Ŝi glate plenumis la melodian progreson kaj movadon de maqam-oj. Du maqam-verkoj, peşrev kaj saz semai montras tre specialan stilon. En ŝiaj verkoj komponitaj en aliaj makamoj, la ritmaj, melodiaj kaj lirikaj elementoj estas ege rafinitaj. Dilhayat Kalfa, kiu estis konsiderata tre zorgema en sia elekto de tekstoj, montris grandan zorgon aranĝi la rilaton inter signifo kaj melodio. Komponante siajn verkojn, Dilhayat Kalfa uzis gravajn ritmajn ŝablonojn.

Ŝi estis elstara komponistino konata ankaŭ en la Turka Klasika Muzika Literaturo kiel Dilhayat Kadın, kaj Dilhayat Hanım

Krom Reftar Kalfa (V en M-50), Dilhayat Kalfa estas probable la unua kaj plej grava inter turkaj komponistinoj. Konsiderante la tiatempa kompreno pri la situacio de virino en la socio, kelkaj opinias ke ŝi estis preskaŭ genia, ĉar ŝia muzikarto sukcesis atingi specialan rekonon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.


Virinoj en muziko (51)

Dilhayat Kalfa (ĉ. 1710 – ĉ. 1780) estis turka komponistino kaj instrumentisto dum la Otomana Imperio en la XVIII-a jarcento. Kiel videblas laŭ ŝia nomo, ŝi kreskis en la Palaco kaj akiris la rangon de "Kalfa", titolo donita al virinoj en administraj respondecoj en la otomana kortego. Laŭ ŝiaj verkoj, estas evidente, ke ŝi ricevis muzikajn lecionojn de valoraj instruistoj en la ‘meşkhane', loko de muzika instruado en la haremoj de la Otomana Imperio post la XVII-a jarcento. Krome, ŝi estis bonega ludanto de la turka longkola liuto, nomata ‘tanburo'. Oni scias ke Dilhayat Kalfa estis intelektulo el la libroj menciitaj en la listo pri ŝiaj posedaĵoj. Estis en 1999 kiam la esploristo Talip Mert unue trovis la dokumentadon de la bieno de Dilhayat Kalfa. Li trovis tion en la Otomana Arkivo kaj publikigis ĝin en ‘Muzika Revuo' en moderna turko sub la titolo ‘La heredaĵo de Dilhayat' (Musiki Mecmuası - "Dilhayat Kalfa'nın Mirası" – Talip Mert,1999). Ĉi tiu publikaĵo estas listo, datita en 1737, kiu inkluzivas librojn, horloĝojn, juvelojn, felojn, tapiŝojn, metalartaĵojn, vitrajn verkojn, ktp; ĉiuj havaĵoj de Dilhayat. Ĝi transdonas informojn pri ŝia vivnivelo kaj ŝia ĉiutaga vivo. Ekzemple, per tiu listo oni scias ke Dilhayat amis kantobirdojn: kvar kaĝoj de kanarioj estis inter ŝiaj posedaĵoj. La komponaĵoj de Dilhayat Kalfa okupas sian lokon inter la verkoj de la otomana kanono fiksita de la komitato pri klasifikado (Dar-ul Elhan. Tasnif Heyeti). Kelkaj otomanaj fontoj informas pri preskaŭ 100 verkoj el Dilhayat, tamen ĉi tiuj verkoj ne plu travivis ĝis hodiaŭ. Sed en unu el la XVIII-a jarcentaj kompiloj de kantoj (Hekimbasi Corpus, Hekimbaşı Mecmuası), ekzistas dek tri verkoj sub la aŭtor-nomo "Dilhayat". But in one of the 18th century compilations of songs (Hekimbasi Corpus, Hekimbaşı Mecmuası), there are thirteen works under the author's name "Dilhayat". La turka klasika otomana muziko kiu disvolviĝis en Istanbulo kaj aliaj gravaj urboj, konsistis plejparte, el malgranda instrumenta ensemblo tradicie akompanata de solluda kantisto. Tio fariĝas en sinsekvo de instrumenta preludo, ‘peşrev', instrumenta postludo, ‘saz semai', kaj meze, la ĉefa sekcio de voĉaj komponaĵoj, kiu komenciĝas kaj estas punktita de instrumentaj improvizoj, taksim'. This is done in a sequence of instrumental prelude, ‘peşrev’, instrumental post-play, ‘saz semai’, and in the middle, the main section of vocal compositions, which begins and is punctuated by instrumental improvisations, taksim ’. La verkoj de Dilhayat Kalfa, kiuj travivis ĝis nia tempo, estas inter la gravaj ekzemploj de la tekniko kaj estetiko de la klasika skolo. La fluo de ŝiaj ‘Maqam', speco de melodio, kaj la prozodio en ŝiaj verkoj estas ekzemplaj. Ŝi glate plenumis la melodian progreson kaj movadon de maqam-oj. She smoothly performed the melodic progress and movement of maqams. Du maqam-verkoj, peşrev kaj saz semai montras tre specialan stilon. En ŝiaj verkoj komponitaj en aliaj makamoj, la ritmaj, melodiaj kaj lirikaj elementoj estas ege rafinitaj. Dilhayat Kalfa, kiu estis konsiderata tre zorgema en sia elekto de tekstoj, montris grandan zorgon aranĝi la rilaton inter signifo kaj melodio. Komponante siajn verkojn, Dilhayat Kalfa uzis gravajn ritmajn ŝablonojn.

Ŝi estis elstara komponistino konata ankaŭ en la Turka Klasika Muzika Literaturo kiel Dilhayat Kadın, kaj Dilhayat Hanım

Krom Reftar Kalfa (V en M-50), Dilhayat Kalfa estas probable la unua kaj plej grava inter turkaj komponistinoj. Konsiderante la tiatempa kompreno pri la situacio de virino en la socio, kelkaj opinias ke ŝi estis preskaŭ genia, ĉar ŝia muzikarto sukcesis atingi specialan rekonon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.