×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (46)

Virinoj en muziko (46)

Maria Xaveria Perucona (ĉirkaŭ 1652 - post 1709) estis itala komponistino de la XVII-a jarcento. Ŝi kreskis en aristokrata familio, kiu certigis ŝian edukadon pri kantado, ludado de instrumentoj kaj muziko ĝenerale. Unue ŝi studis sub sia onklo Francesco Beria, kaj poste sub la instruisto Antonio Grosso.

Je la aĝo de 16 ŝi eniris en la ursulinan monaĥejon, la Collegio di Sant'Orsola en Galliate, proksime al sia hejmurbo Novara, tiam en la provinco Lombardio sed nun konsiderata parto de Piemonto. En la XVII-a jarcento okazis rimarkinda disvastiĝo de virinaj monaĥejoj ĉie en Italio; ĉefe en Lombardio, kie la nombro de monaĥinoj atingis pli ol 6000 en la Diocezo de Milano. Tiuj virinoj estis membroj de la patricia klaso, precipe klostritaj en la plej bonaj konventoj. La monaĥeja vivo estis senkompare la plej verŝajna estonteco por knabinoj de la supera klaso. La Koncilio de Trento en 1563 tre limigis preskaŭ ĉiun kontakton inter ĉi tiuj virinoj kaj la ekstera mondo. Fakte, post la pesto de 1630, kiu mortigis ĉirkaŭ trionon de la ĝenerala loĝantaro kaj du trionojn de la vira pastraro, la kapelaj ĥoroj de la virinaj monaĥejoj estis la plej grandaj kaj la plej gravaj en Milano. La klostro servis por protekti la fratulinojn de la pesto; ili daŭre sekvis ĝuante kaj produktante muzikon, malgraŭ la multaj limigoj, kiuj regis muzikan produktadon ene de monaĥejoj truditaj de ekleziaj aŭtoritatoj. Tia malfacilaĵo speguliĝas ĉefe en la malmulto da tia muziko, kiu atingis nin: en la kazo de Lombardio, estas nur ok monaĥinoj, kies publikigitaj verkoj konserviĝas. Ili estas: Maria Xaveria Perucona, Caterina Assandra (V en M- 34), Isabella Leonarda (V en M- 43) , Bianca Maria Meda, Chiara Margarita Cozzolani (V en M- 37) , Rosa Giacinta Badalla, Claudia Sessa (V en M-10), Claudia Francesca Rusca (V en M- 36).

Kelkaj presitaj verkoj de tiuj komponistinoj eble estis perditaj kun la tempo, dum multaj aliaj sendube neniam estis publikigitaj, nur luditaj en diservoj, aŭ ĝuitaj de kapelaj ĥoroj.

Maria Xaveria Perucona do estas unu el tiuj ok komponistinoj kies publikigitaj verkoj konserviĝas. Ŝi, kiel multaj el siaj klostritaj fratulinoj, estas konata pro nur unu eldonaĵo, presita en ŝia relative juna aĝo, post kio, bedaŭrinde, oni neniam plu aŭdis pri ŝi.

En 1675, kiam ŝi estis 23 jaraĝa, estis publikigita en Milano ŝia sola verko, ‘Sacri concerti de motetti a una, due, tre, e quattro voce'. La eldonaĵo estis dediĉita al Anna Cattarina della Cerda, kiu antaŭe faris mondonacojn al konvento Sant'Orsola. Sacri concerti konsistas el 18 motetoj por diversaj voĉoj, iuj kun du violonoj, kio estas interesa fakto konsiderante la kutimajn limigojn al ĉi tiu instrumento ene de monaĥejoj.

Nur unu moteto enhavas liturgian tekston: Regina coeli. Aliaj neliturgiaj tekstoj estis eble kantitaj dum iuj diservoj en la konvento. La formo de ĉi tiuj verkoj havas kontrastojn en mezuro, tonmetado kaj interpretistoj.

Jane Bower, redaktoro de ‘Women Making Music' (Ilinois, 1987) opinias, ke la plej esprimplena uzo de la soloj de Perucona troviĝas en ‘Quid pavemus sorores', kiu komenciĝas per melisma basa solo. Maria Xaveira Perucona estis priskribita kiel “bonega instruistino pri muziko, ne nur estiminda kantistino”. Tio kaj malmulte pli estas konata pri ŝia vivo, specife post 1690.

Kelkaj opinias ke ŝi ne publikigis preter Sacri concerti ĉar ŝiaj religiaj devontigoj finfine venkis super ŝia emo al komponado; aliaj kontraŭe, opinias ke plej probable la emo al komponado neniam ĉesis, nur la komponaĵoj restis por intima ĝuado de la kapelaj fratulinoj.

Virinoj en muziko (46) Women in music (46)