×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Vesteblaj komputilaĵoj por la sano

Vesteblaj komputilaĵoj por la sano

Estanto kaj estonto de “Vestebla komputado” Sanhelpaj komputilaj aparatoj kaj aplikoj pli kaj pli disvastiĝas. Tio verŝajne povos helpi al homoj plibonigi ilian sanon kaj eĉ ilian vivodaŭron. La prezo: enormaj kvantoj da privataj medicinaj informoj, kiuj troviĝas ĉe gigantaj korporacioj celantaj alproprigi al si regadon super la merkato de sanhelpaj komputilaĵoj.

Medicinaj aplikoj kaj sanhelpaj vesteblaj komputilaĵoj konstituas nun la plej varman tendencon en komputila informadiko. Evidenta ekzemplo estas la lastatempa sanrilata apliko por la kompufonoj de “Apple”, kiu koncentras kaj prilaboras amason da informoj pri korpaj funkcioj. Ĝi spuras la tagan nombron de paŝoj de la individuo, la koran ritmon, la nombron de dormaj horoj, la korpan temperaturon kaj sangopremon. Tian monitoradon ebligas serio da surmetitaj sentiloj. Uzanto povas ankaŭ memorigi per tiu apliko personajn informojn pri nutrado, alergioj kaj medikamentoj, kiujn li regule prenas. Tiuj informoj povas helpi al kuracistoj en esceptaj situacioj, ekzemple, kiam la paciento estas senkonscia.

Laŭ spertuloj pri interligo de sano kun la cifereca mondo, oni povas antaŭvidi vastan progreson en la kampo de “vestebla komputado” basita sur pli kaj pli neĝenantaj sensiloj, t.e. ĉiam pli miniaturaj aparatoj, kiuj rimarkas ŝanĝojn en korpaj funkcioj kaj sendas la rilatajn datumojn al komputilo (vidu detalojn en la supra bildo).

Sed la vera revolucio okazas, kiam la informoj pri centmiloj da uzantoj, kiuj originas el vesteblaj sensiloj, atingas la malproksimajn servilojn de grandaj firmaoj, por esti kolektitaj kaj prilaboritaj fare de potencaj komputiloj kaj taŭgaj programoj. Unu el tiaj projektoj, rilatanta la parkinsonan malsanon, komenciĝis lastsomere ĉe tri grandaj hospitaloj, kiam 40.000 pacientoj surportis brakhorloĝon kun specialaj sensiloj, kiuj daŭre monitoris ilian staton kaj tiel la esploristoj ricevis kvanton da informoj, tute neimageblan antaŭe.

Ĉiu brakhorloĝo pere de kompufono sendis informojn al interreta datumbazo (la tiel nomata “nubo”). La komputilsistemo de la projekto, kolektis ilin kaj per specialaj programoj diagnozis la nunan staton de ĉiu paciento, kontrolis, kion li faris kaj aliajn parametrojn rilatajn al la parkinsona malsano, kiel mezuron de tremado kaj efikon de medikamentoj.

La vestebla komputado havas do tre signifajn kunigitajn avantaĝojn – enormajn kvantojn da informoj, kiuj ebligas eltiri utilajn konkludojn sen atendi plenumigon de tradicie longdaŭraj esploroj kaj rimarki specifajn maloftajn fenomenojn ne rimarkeblajn per la tradiciaj metodoj. Krome, tiu noviga teknologio malpliigas la kostojn de medicinaj esploroj kaj mallongigas ilian daŭron el multaj monatoj al kelkaj semajnoj kaj ĉefe ebligas plenumi tiajn esplorojn sur vastega samplo de centmiloj da pacientoj.

Kompreneble la teknologio de vestebla komputado gravigas la danĝerojn por la homa privateco kaj la nepran neceson protekti ĝin. Do, jen aldona versio de la jarmila ludo “gardistoj kaj ŝtelistoj”!


Vesteblaj komputilaĵoj por la sano Wearable computing for health

Estanto kaj estonto de “Vestebla komputado” Sanhelpaj komputilaj aparatoj kaj aplikoj pli kaj pli disvastiĝas. Tio verŝajne povos helpi al homoj plibonigi ilian sanon kaj eĉ ilian vivodaŭron. La prezo: enormaj kvantoj da privataj medicinaj informoj, kiuj troviĝas ĉe gigantaj korporacioj celantaj alproprigi al si regadon super la merkato de sanhelpaj komputilaĵoj.

Medicinaj aplikoj kaj sanhelpaj vesteblaj komputilaĵoj konstituas nun la plej varman tendencon en komputila informadiko. Evidenta ekzemplo estas la lastatempa sanrilata apliko por la kompufonoj de “Apple”, kiu koncentras kaj prilaboras amason da informoj pri korpaj funkcioj. Ĝi spuras la tagan nombron de paŝoj de la individuo, la koran ritmon, la nombron de dormaj horoj, la korpan temperaturon kaj sangopremon. It tracks the individual’s daily number of steps, heart rate, number of hours of sleep, body temperature and blood pressure. Tian monitoradon ebligas serio da surmetitaj sentiloj. Uzanto povas ankaŭ memorigi per tiu apliko personajn informojn pri nutrado, alergioj kaj medikamentoj, kiujn li regule prenas. Tiuj informoj povas helpi al kuracistoj en esceptaj situacioj, ekzemple, kiam la paciento estas senkonscia.

Laŭ spertuloj pri interligo de sano kun la cifereca mondo, oni povas antaŭvidi vastan progreson en la kampo de “vestebla komputado” basita sur pli kaj pli neĝenantaj sensiloj, t.e. ĉiam pli miniaturaj aparatoj, kiuj rimarkas ŝanĝojn en korpaj funkcioj kaj sendas la rilatajn datumojn al komputilo (vidu detalojn en la supra bildo).

Sed la vera revolucio okazas, kiam la informoj pri centmiloj da uzantoj, kiuj originas el vesteblaj sensiloj, atingas la malproksimajn servilojn de grandaj firmaoj, por esti kolektitaj kaj prilaboritaj fare de potencaj komputiloj kaj taŭgaj programoj. But the real revolution is when the information on hundreds of thousands of users, originating from wearable sensors, reaches the remote servers of large companies, to be collected and processed by powerful computers and appropriate programs. Unu el tiaj projektoj, rilatanta la parkinsonan malsanon, komenciĝis lastsomere ĉe tri grandaj hospitaloj, kiam 40.000 pacientoj surportis brakhorloĝon kun specialaj sensiloj, kiuj daŭre monitoris ilian staton kaj tiel la esploristoj ricevis kvanton da informoj, tute neimageblan antaŭe.

Ĉiu brakhorloĝo pere de kompufono sendis informojn al interreta datumbazo (la tiel nomata “nubo”). La komputilsistemo de la projekto, kolektis ilin kaj per specialaj programoj diagnozis la nunan staton de ĉiu paciento, kontrolis, kion li faris kaj aliajn parametrojn rilatajn al la parkinsona malsano, kiel mezuron de tremado kaj efikon de medikamentoj.

La vestebla komputado havas do tre signifajn kunigitajn avantaĝojn – enormajn kvantojn da informoj, kiuj ebligas eltiri utilajn konkludojn sen atendi plenumigon de tradicie longdaŭraj esploroj kaj rimarki specifajn maloftajn fenomenojn ne rimarkeblajn per la tradiciaj metodoj. Krome, tiu noviga teknologio malpliigas la kostojn de medicinaj esploroj kaj mallongigas ilian daŭron el multaj monatoj al kelkaj semajnoj kaj ĉefe ebligas plenumi tiajn esplorojn sur vastega samplo de centmiloj da pacientoj.

Kompreneble la teknologio de vestebla komputado gravigas la danĝerojn por la homa privateco kaj la nepran neceson protekti ĝin. Do, jen aldona versio de la jarmila ludo “gardistoj kaj ŝtelistoj”! So, here's an additional version of the millennial game "Guardians and Thieves"!