×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Verda hidrogeno - espero renaskiĝas

Verda hidrogeno - espero renaskiĝas

Dum la lastaj jardekoj la monda temperaturo senĉese plialtiĝas kaj la klimatŝanĝiĝoj fariĝas pli kaj pli drastaj kaj danĝeraj. Kvankam multaj homoj ne atentas pri tiu fenomeno, tamen plej multaj sciencistoj estas maltrankvilaj pri la estonteco de la vivo sur nia planedo. Parton de tiu problemo kaŭzas la produktado de energio per bruligo de petrolderivaĵoj kaj karbo, kiuj sendas en la aeron grandan kvanton da karbondioksido.

Por solvi tiun problemon, oni jam scias, de longa tempo, ke oni povas uzi hidrogenon. Hidrogeno estas la plej abunda ĥemia elemento en la universo. Steloj konsistas el tiu gaso, kiu povas ankaŭ ekzisti en likva stato. Hidrogeno estas potencega brulaĵo, trioble pli forta ol benzino. Tamen, ĝi estas tute pura energifonto, ĉar ĝi ne liveras karbondioksidon en la aeron, sed nur akvovaporon. Oni jam uzis plurfoje hidrogenon kiel brulaĵon, ekzemple por puŝi kosmoŝipojn en la kosmon.

Sed ekzistas problemoj ankaŭ rilate al hidrogeno. Unu el ili, ke ĝi estas danĝera, pro sia tre facila ekbrulo. Stoki kaj transporti ĝin postulas specialajn zorgojn. Alia baro estas la malfacila produktado, kiu mem postulas grandan kvanton da energio, kaj estas tre multekosta. Sur la tero, hidrogeno ekzistas nur en kombino kun aliaj elementoj, ekzemple en akvo kaj ligita al karbono (hidrokarbonoj). Oni devas liberigi la puran hidrogenon per metodo nomata elektrolizo.

Dum la lastaj jaroj, oni komencis uzi la energion de sunradioj kaj de vento por disdividi molekulojn kaj produkti puran hidrogenon - la tiel nomatan “verdan hidrogenon”. Ĝi estas tute renovigebla procedo, sed ankoraŭ multekosta. Tamen, grandaj entreprenoj en la mondo nuntempe peze investas je sciencaj esploroj por produkti ĝin kaj garantii protekton al la klimato, dum la estontaj jardekoj. Oni kalkulas, ke en estonta tempo, la kostoj de tiu produktado falos, eĉ al 64 procentoj, dum la proksima jardeko. La jenaj landoj estas pioniroj en tiu movado por pli da verda hidrogeno kiel brulaĵo: Aŭstralio, Nederlando, Germanujo, Ĉinujo, Saud-Arabujo kaj Ĉilio.

Estas do espero, ke per teknologio (kaj saĝo) oni konservos sanan vivon sur nia planedo.