×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Transdoni inteligentecon al infanoj

Transdoni inteligentecon al infanoj

La grado de inteligenteco de homo dependas de diversaj faktoroj - kaj certe ne ĉiuj jam estas konataj. Estas klare ke la genoj ludas rolon. Plej multaj esploristoj pri inteligenteco kredas ke la grado de heredigo situas ĉe proksimume 50 procentoj. Ĉu homo povas profiti sian denaskajn eblecojn tiam, tio dependas de la medio en kiu la juna homo plenkreskas. Tion denove pruvis esplorista teamo de la universitato de Virĝinio en Usono.

Por la studaĵo estis esploritaj fratoj el kiuj unu plenkreskis ĉe la korpaj gepatroj, dum la alia estis adoptita. La sciencistoj interalie povis montri ke la kleriga nivelo de la gepatroj influas la inteligentecon de la infanoj, tamen malpli ol atendite.

La esploristoj pri inteligenteco analizis la datumojn de 436 fratoparoj kiuj inter la jaroj 1955 kaj 1990 estis naskitaj en Svedio. Po unu el la knaboj estis adoptita kiel bebo de alia familio, la alia frato vivis almenaŭ dum dek jaroj ĉe siaj korpaj gepatroj.

Por mezuri la inteligentecon la esploristoj uzis la inteligentec-kvocienton (IKvo) kiu estis ellaborita por taŭgec-testoj por la armeo por junaj viroj en la aĝo inter 18 kaj 20 jaroj. Averaĝe la IKvo de la adoptitaj viroj iomete situis super tiu de la fratoj kiuj estis plenkreskintaj ĉe la korpaj gepatroj. Tio harmoniis kun la fakto ke la adopto-gepatroj averaĝe havis pli altan klerigan nivelon ol la korpaj gepatroj. En ekstrema kazo la IKvo de la adoptita knabo situis 7,6 poentojn super tiu de la frato.

Ke la klereco de la gepatroj influas la inteligentecon de la infanoj, tion montras alia ekstrema ekzemplo: La IKvo de knabo kiu estis adoptita de gepatroj kies kleriga nivelo situis signife sub la nivelo de la korpaj gepatroj, estis je 3,8 poentoj malpli alta ol tiu de la frato. Malgraŭ tiaj kuntekstoj la studaĵo tamen ankaŭ montris ke la diferencoj en la kleriga nivelo de gepatroj kaj de aliaj edukantoj ne tute povis ekspliki la deviojn ĉe la IKvo de la fratoj. La esploristoj supozas ke ankaŭ aliaj mediaj faktoroj ludas rolon, eble ankaŭ tio kion la infanoj estis travivintaj antaŭ ol ili estis adoptitaj.


Transdoni inteligentecon al infanoj Transmitting intelligence to children

La grado de inteligenteco de homo dependas de diversaj faktoroj - kaj certe ne ĉiuj jam estas konataj. Estas klare ke la genoj ludas rolon. Plej multaj esploristoj pri inteligenteco kredas ke la grado de heredigo situas ĉe proksimume 50 procentoj. Most intelligence researchers believe that the degree of inheritance is at about 50 percent. Ĉu homo povas profiti sian denaskajn eblecojn tiam, tio dependas de la medio en kiu la juna homo plenkreskas. Whether a person can take advantage of his innate opportunities then depends on the environment in which the young person grows up. Tion denove pruvis esplorista teamo de la universitato de Virĝinio en Usono. This was again demonstrated by a research team from the University of Virginia in the United States.

Por la studaĵo estis esploritaj fratoj el kiuj unu plenkreskis ĉe la korpaj gepatroj, dum la alia estis adoptita. For the study, siblings were investigated, one of whom grew up with the parents of the body, while the other was adopted. La sciencistoj interalie povis montri ke la kleriga nivelo de la gepatroj influas la inteligentecon de la infanoj, tamen malpli ol atendite. Among other things, the scientists were able to show that the level of education of the parents affects the intelligence of the children, but less than expected.

La esploristoj pri inteligenteco analizis la datumojn de 436 fratoparoj kiuj inter la jaroj 1955 kaj 1990 estis naskitaj en Svedio. Po unu el la knaboj estis adoptita kiel bebo de alia familio, la alia frato vivis almenaŭ dum dek jaroj ĉe siaj korpaj gepatroj. One of the boys was adopted as a baby by another family, the other brother lived with his parents for at least ten years.

Por mezuri la inteligentecon la esploristoj uzis la inteligentec-kvocienton (IKvo) kiu estis ellaborita por taŭgec-testoj por la armeo por junaj viroj en la aĝo inter 18 kaj 20 jaroj. Averaĝe la IKvo de la adoptitaj viroj iomete situis super tiu de la fratoj kiuj estis plenkreskintaj ĉe la korpaj gepatroj. On average, the IQ of the adopted men was slightly higher than that of the siblings who had grown up with the physical parents. Tio harmoniis kun la fakto ke la adopto-gepatroj averaĝe havis pli altan klerigan nivelon ol la korpaj gepatroj. En ekstrema kazo la IKvo de la adoptita knabo situis 7,6 poentojn super tiu de la frato.

Ke la klereco de la gepatroj influas la inteligentecon de la infanoj, tion montras alia ekstrema ekzemplo: La IKvo de knabo kiu estis adoptita de gepatroj kies kleriga nivelo situis signife sub la nivelo de la korpaj gepatroj, estis je 3,8 poentoj malpli alta ol tiu de la frato. Malgraŭ tiaj kuntekstoj la studaĵo tamen ankaŭ montris ke la diferencoj en la kleriga nivelo de gepatroj kaj de aliaj edukantoj ne tute povis ekspliki la deviojn ĉe la IKvo de la fratoj. Despite such contexts, however, the study also showed that differences in the educational level of parents and other educators could not fully explain the deviations in the sibling's ICU. La esploristoj supozas ke ankaŭ aliaj mediaj faktoroj ludas rolon, eble ankaŭ tio kion la infanoj estis travivintaj antaŭ ol ili estis adoptitaj. The researchers believe that other environmental factors also play a role, perhaps also what the children experienced before they were adopted.