×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Trafiko ĉefe respondecas pri nitrogenoksidoj

Trafiko ĉefe respondecas pri nitrogenoksidoj

Kiam antaŭ unu jaro en la regiono ĉirkaŭ la ĉina urbo Hunano unuafoje amasiĝis infektoj per la kronviruso Sars-CoV-2, tiam aperis ankaŭ bildoj kiuj montris la malbonegan kvaliton de la aero tie. Same tio okazis en la itala regiono Lombardio. Ankaŭ tie la kvalito de la aero estis malbonega. En ambaŭ kazoj nitrogenoksidoj ludis la ĉefan rolon. Kiam sekve la trafiko estis draste reduktita en la trafitaj regionoj, tiam la kvalito de la aero signife pliboniĝis.

Mezuradoj de la universitato de Innsbruck en Tirolo ankaŭ konfirmas ke la limigoj de la trafiko pasintjare dum la unua periodo de fermiteco pro la pandemio kaŭzis signifan pliboniĝon de la kvalito de la aero. La mezuradoj ankaŭ liveras pruvilon ke la strata trafiko ĝis nun estis grave subtaksata kiel fonto de la ŝarĝo per nitrogenoksidoj en la urboj.

Kvardek metrojn super la urbo, sur la tegmento de domo de la universitato, troviĝas la urba observatorio de esploristo pri la atmosfero. Vide al la tegmentoj de Innsbruck tie damaĝaj substancoj en la aero estas detale dokumentataj kaj analizataj. "Ni ne nur rigardas al la ŝarĝiĝo per damaĝaj substancoj mem, do ne nur al la koncentriĝo en la aero, sed kiom da tio estas enaerigata dum certa tempo kaj kiom malkreskas tiu enaerigo el certaj fonto aŭ ne." Tion ebligas la Eddy Kunvarianca procedo, klarigas la fizikisto. Ĉe tio estas mezurate kiom da molekuloj de damaĝaj substancoj supreniras kaj kiom da ili malsupreniras. La diferenco el ambaŭ rezultigas - laŭ tre simpligita prezento - la atmosferan fluon. Klasika apliko por tiu procedo estas la kalkulo kiom da karbono restas en la biosfero kaj kiom da karbono enaeriĝas. La esploristo kun sia teamo aplikas tiun procedon pri damaĝaj substancoj en la urba spaco kaj tiel povas eltrovi la fontojn de la damaĝaj substancoj.

Kaj tie dum la stato de fermiteco montriĝis io mirinda: La enaerigoj de nitrogenoksidoj malkreskis pli forte ol kompare la enaerigoj de karbondioksido. "Ni pro tio povas taksi ke 90 procentoj de la damaĝaj substancoj devenas el la strata trafiko kaj nur 10 procentoj de la enaerigoj de nitrogenoksidoj devenas el la bruligado de hejtmaterialo en la domoj, dum la periodo en kiu okazis la stato de fermiteco." La kvoto de la enaerigoj de nitrogenoksidoj kiu devenas el la strata trafiko do estas ankoraŭ pli alta ol oni pensis. Tio estas la ekkono kiun la sciencistoj publikigis en faka periodaĵo.

Laŭ la esploristo ekzistas fortaj streboj daŭre plibonigi la modelojn pri enaerigoj. Kaj ĝuste koncerne al la strata trafiko kiel fonto de enaerigoj, la kompreno pri tio dum la lastaj jaroj ankaŭ ege pliboniĝis. Estas tamen laŭ li malfacile korekte ekstrapoli mezuradojn de enaerigoj el la laboratorio al urbo. Pro tio la stato de fermiteco dum marto de la pasinta jaro estis tiom grava por la mezuradoj. La urbo fariĝis reala laboratorio por mondo kun malpli da trafiko kaj kun pli bona aero.