×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Telelernado en Estonio

Telelernado en Estonio

En la ciferece alte evoluinta Estonio la teleinstruado ne prezentas problemon. Oni jam antaŭ jardekoj tie kreis la bazon por tio - tio nun helpas en la pandemio.

Kiam je la komenco de la pandemio dum pasinta marto la lernejoj devis fermi siajn pordojn ankaŭ en Estonio, la instruado daŭre funkcias el la distanco - sen rimarkindaj problemoj.

Geinstruistoj, gelernantoj kaj gepatroj en la balta respubliko uzas la ciferecajn ilojn kiuj ĉiam estas disponeblaj al ili: Ekzemple la administra sistemo eKool, en kiun la instruistoj en la tuta lando jam de preskaŭ 20 jaroj enregistras la notojn, disdonas hejmtaskojn, dokumentas tempojn de malĉeesto. Krome ĝi estas la kanalo per kiu ili komunikas kun la gepatroj. Kaj helpe de la platformo Opiq ili povas kunmeti lernmaterialojn por la instruhoroj, la elekto estas granda kaj la sistemo estas simile facile uzebla kiel Netflix.

La transloĝiĝo de la klasĉambro al la cifereca spaco ne kaŭzis malfacilaĵojn helpe de tiu platformo. Oni jam bone kutimis uzi ĝin antaŭ ol la kronvirusa pandemio komenciĝis. Eble la uzado de konferencaj servoj kiel Zoom por la reta instruado estis nova por la instruistoj.

Familioj kun pluraj infanoj kiuj ne disponis pri sufiĉe da hejmaj komputiloj, ricevis ludone aparatojn de la lernejo, de aŭtoritatoj aŭ de aliaj organizaĵoj. La konekto al la interreto same ne estis problemo: "Ĉiu familio havas retaliron". Verfakte tio estas en Estonio ekde la jaro 2000 baza rajto. Senpaga sendrata retaliro estas preskaŭ ĉie disponebla.

En la jaro 1997 Estonio lanĉis la investan programon Tiigrihüpe (tigrosalto) kaj starigis vastan infrastrukturon por komputiloj kaj kunretigo. La registaro kreis ciferecan ŝtaton en kiu hodiaŭ pli ol 99 procentoj de ĉiuj porcivitanaj servoj estas plenumeblaj helpe de kelkaj musklakoj. Estonio estas jam delonge konsiderata kiel ciferece avana. Kaj ĝi estas modelo por aliaj landoj.

Jam ekde la komenco de la cifereca iniciato la fokuso direktiĝis al la klerigo. Ene de unu jaro praktike ĉiu lernejo havis aliron al la interreto. La registaro tiam jam estis ekkoninta ke la interreto estas esenca por la vivo en la 21-a jarcento.

Hodiaŭ infanoj en bazlerneja aĝo povas lerni programadon, en pli aĝaj klasoj aldoniĝas la instruado pri robotiko. Tekokomputiloj, tabuletaj komputiloj kaj eĉ kompufonoj estas uzataj en la instruado.

Ĉiam denove stariĝis la demando kiom da tempo infanoj pasigu antaŭ ekrano. Precipe en klasoj kun tre junaj infanoj nun la uzado de komputiloj okazas malpli ofte. Ekde aŭtuno precipe la bazlernejanoj denove frekventas la lernejon, aliaj klasoj alternas en la ĉeesta lernado, ĉiam depende de la infektiĝa situacio kaj de kazoj de kvaranteno.

Telelernado en Estonio Distance learning in Estonia

En la ciferece alte evoluinta Estonio la teleinstruado ne prezentas problemon. In the digitally highly developed Estonia, distance education does not pose a problem. Na Estônia altamente desenvolvida digitalmente, a educação a distância não representa um problema. Oni jam antaŭ jardekoj tie kreis la bazon por tio - tio nun helpas en la pandemio. A base para isso já foi criada lá décadas atrás - isso agora está ajudando na pandemia.

Kiam je la komenco de la pandemio dum pasinta marto la lernejoj devis fermi siajn pordojn ankaŭ en Estonio, la instruado daŭre funkcias el la distanco - sen rimarkindaj problemoj. When at the beginning of the pandemic last March the schools also had to close their doors in Estonia, the teaching continues to work remotely - without noticeable problems. Quando no início da pandemia em março passado as escolas tiveram que fechar as portas também na Estônia, o ensino continua a funcionar remotamente - sem problemas perceptíveis.

Geinstruistoj, gelernantoj kaj gepatroj en la balta respubliko uzas la ciferecajn ilojn kiuj ĉiam estas disponeblaj al ili: Ekzemple la administra sistemo eKool, en kiun la instruistoj en la tuta lando jam de preskaŭ 20 jaroj enregistras la notojn, disdonas hejmtaskojn, dokumentas tempojn de malĉeesto. Co-teachers, pupils and parents in the Baltic Republic use the digital tools that are always available to them: For example, the management system eKool, in which teachers throughout the country have been recording grades, distributing homework, documenting times of absence for almost 20 years . Co-professores, alunos e pais na República Báltica usam as ferramentas digitais que estão sempre disponíveis para eles: por exemplo, o sistema de gestão eKool, no qual professores de todo o país registram notas, distribuem deveres de casa, documentam tempos de ausência por quase 20 anos. . Krome ĝi estas la kanalo per kiu ili komunikas kun la gepatroj. In addition, it is the channel through which they communicate with the parents. Além disso, é o canal pelo qual eles se comunicam com os pais. Kaj helpe de la platformo Opiq ili povas kunmeti lernmaterialojn por la instruhoroj, la elekto estas granda kaj la sistemo estas simile facile uzebla kiel Netflix. And with the help of the Opiq platform they can put together learning materials for the lessons, the choice is large and the system is similarly easy to use like Netflix. E com a ajuda da plataforma Opiq eles podem montar materiais didáticos para as aulas, a escolha é grande e o sistema é tão fácil de usar quanto o Netflix.

La transloĝiĝo de la klasĉambro al la cifereca spaco ne kaŭzis malfacilaĵojn helpe de tiu platformo. The move from the classroom to the digital space did not cause difficulties with the help of that platform. A passagem da sala de aula para o espaço digital não trouxe dificuldades com a ajuda dessa plataforma. Oni jam bone kutimis uzi ĝin antaŭ ol la kronvirusa pandemio komenciĝis. It was already well used before the corona virus pandemic started. Eble la uzado de konferencaj servoj kiel Zoom por la reta instruado estis nova por la instruistoj. Perhaps the use of conference services such as Zoom for online teaching was new for the teachers.

Familioj kun pluraj infanoj kiuj ne disponis pri sufiĉe da hejmaj komputiloj, ricevis ludone aparatojn de la lernejo, de aŭtoritatoj aŭ de aliaj organizaĵoj. Families with several children who did not have enough home computers, received free devices from the school, authorities or other organizations. La konekto al la interreto same ne estis problemo: "Ĉiu familio havas retaliron". The connection to the internet was also not a problem: "Every family has internet access". Verfakte tio estas en Estonio ekde la jaro 2000 baza rajto. In fact, this has been a basic right in Estonia since 2000. Senpaga sendrata retaliro estas preskaŭ ĉie disponebla. Free wireless internet access is available almost everywhere.

En la jaro 1997 Estonio lanĉis la investan programon Tiigrihüpe (tigrosalto) kaj starigis vastan infrastrukturon por komputiloj kaj kunretigo. In the year 1997, Estonia launched the Tiigrihüpe (tiger leap) investment program and set up a vast infrastructure for computers and networking. La registaro kreis ciferecan ŝtaton en kiu hodiaŭ pli ol 99 procentoj de ĉiuj porcivitanaj servoj estas plenumeblaj helpe de kelkaj musklakoj. The government has created a digital state in which today more than 99 percent of all citizen services can be performed with the help of a few mouse clicks. Estonio estas jam delonge konsiderata kiel ciferece avana. Estonia has long been considered digitally advanced. Kaj ĝi estas modelo por aliaj landoj. And it is a model for other countries.

Jam ekde la komenco de la cifereca iniciato la fokuso direktiĝis al la klerigo. Right from the start of the digital initiative, the focus was on education. Ene de unu jaro praktike ĉiu lernejo havis aliron al la interreto. Within a year practically every school had access to the internet. La registaro tiam jam estis ekkoninta ke la interreto estas esenca por la vivo en la 21-a jarcento. The government then had already realized that the internet is essential for life in the 21st century.

Hodiaŭ infanoj en bazlerneja aĝo povas lerni programadon, en pli aĝaj klasoj aldoniĝas la instruado pri robotiko. Today children of primary school age can learn programming, in older classes the teaching of robotics is added. Tekokomputiloj, tabuletaj komputiloj kaj eĉ kompufonoj estas uzataj en la instruado. Laptops, tablet computers and even computers are used in teaching.

Ĉiam denove stariĝis la demando kiom da tempo infanoj pasigu antaŭ ekrano. The question of how much time children should spend in front of a screen has been raised again and again. Precipe en klasoj kun tre junaj infanoj nun la uzado de komputiloj okazas malpli ofte. Especially in classes with very young children, the use of computers is now less frequent. Ekde aŭtuno precipe la bazlernejanoj denove frekventas la lernejon, aliaj klasoj alternas en la ĉeesta lernado, ĉiam depende de la infektiĝa situacio kaj de kazoj de kvaranteno. Since autumn, especially the primary school children attend school again, other classes alternate in the present learning, always depending on the infection situation and cases of quarantine.