×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Sorĉaj vergoj ne nur en fabeloj

Sorĉaj vergoj ne nur en fabeloj

Arteca svingado de la dirigentoj Oni povas mire sin demandi, kial al orkestro necesas dirigento. Ŝajnas ja, ke iel la muzikistoj, ensorbitaj en la notoj sur la pupitroj antaŭ si, eĉ ne levas sian rigardon al la dirigenta podio. Fakte ŝajnas, ke dank' al sia granda profesieco la orkestranoj tute ne bezonas iun, kiu estras ilin svingante siajn manojn kaj vergon. Unu el la ĉefaj kialoj, pro kiu necesas dirigento estas, ke ĝuste bravaj muzikistoj nepre bezonas lian karismon. Ĉiu el la dekoj da individuoj de la orkestro ludas por la homo staranta antaŭ li, kiu atente aŭskultas, aŭdas ĉiun sonon, petas kaj postulas sonan belecon per sia instiga karisma personeco. Ili amas sian dirigenton, timas kaj deziregas kontentigi lin kaj ricevi lian aprobon. Ili ja ludas nek por la publiko, nek honore al la komponisto aŭ al la muziko, sed por li, sciante kion li atendas kaj kion li volas aŭdi.

Sed la tasko de dirigento ne finiĝas per karismo. La plejmulto da dirigentoj ne estas dotitaj per la specialaj kvalitoj de la mitaj estintaj dirigentoj, kiel la itala Arturo Toscanini [Toskanini] aŭ la germana Wilhelm Furtwängler [Vilhem Fortvenla]. Tamen orkestro nepre necesas dirigenton – kaj eble unue kaj ĉefe, je plej baza nivelo, kiel trafikpoliciston. Muzika kreaĵo, ekz. la tria simfonio de Brahms, estas tre komplika afero. Ĝia rapido daŭre ŝanĝiĝas, la orkestro daŭre malrapidiĝas kaj akcelas, estas tre malrapidaj partoj kaj tuj poste la komponisto postulas revenon al la origina rapido. El la teknika vidpunkto, la dekoj da kunludantaj muzikistoj tute ne kapablas precize kune plenumi tion.

Krome, estas en tiu muzika kreaĵo oftaj ŝanĝoj en la intenso de sonado: foje oni devas plilaŭtigi kaj foje mallaŭtigi kaj ne ĉiu grupo da instrumentoj devas konduti sammaniere. Do, ekz., kiel povus la metalaj blovinstrumentoj, kies voĉo tondras, plilaŭtigi aŭ mallaŭtigi siajn sonojn por ne silentigi la arĉinstrumentojn, kies sonoj estas pli malfortaj? La metalaj instrumentoj ja troviĝas en la orkestra malantaŭo kaj estas tro okupitaj pri siaj taskoj por povi aŭskulti la violonojn kaj akorde adapti sian propran ludadon. Kaj kiel scios la kontrabasoj kiom laŭte ludi por ne kovri la sonon de solista fluto?

Vere estas, ke en la partituro de ĉiu muzikisto aperas la tradiciaj skribaĵoj, en la itala, “forte” (t.e. laŭte) kaj “piano” (t.e. mallaŭte) sed la intenso de sono estas relativa afero kaj dependas de la ĉirkaŭaj sonoj. Do nur unu homo, kiu vidas kaj atente aŭskultas la sonan tuton, povas akordigi kaj direkti la dekojn da ludistoj kaj ties grupojn, por ke ili ludu laŭ la ĝustaj tempo kaj intenso.

Dirigento devas esti krom brava gvidanto ankaŭ severa estro, preskaŭ despoto. Famega anekdoto rakontas pri la mita Arturo Toscanini, kiu haltigis la orkestron dum la provoj sekve de eraro de unu el 96 muzikistoj. “Diru bonvole”, demandis lin Toscanini, “en kiu jaro vi naskiĝis?”. La muzikisto respondis per tremanta voĉo. “En kiu monato?”. Novembro estis la respondo. “Kaj en kiu tago de la semajno?”. Mardo. “Tiu estis nigra tago por la muzika arto!! ', tondris la voĉo de Toscanini, “Prenu vian instrumenton kaj foriru, vi estas maldungita!”.


Sorĉaj vergoj ne nur en fabeloj

Arteca svingado de la dirigentoj Oni povas mire sin demandi, kial al orkestro necesas dirigento. Artistic swing of the conductors One may wonder why an orchestra needs a conductor. Ŝajnas ja, ke iel la muzikistoj, ensorbitaj en la notoj sur la pupitroj antaŭ si, eĉ ne levas sian rigardon al la dirigenta podio. Fakte ŝajnas, ke dank' al sia granda profesieco la orkestranoj tute ne bezonas iun, kiu estras ilin svingante siajn manojn kaj vergon. In fact, it seems that thanks to their great professionalism, orchestra members do not need anyone to lead them by waving their hands and a rod. Unu el la ĉefaj kialoj, pro kiu necesas dirigento estas, ke ĝuste bravaj muzikistoj nepre bezonas lian karismon. One of the main reasons a conductor is needed is that just brave musicians definitely need his charisma. Ĉiu el la dekoj da individuoj de la orkestro ludas por la homo staranta antaŭ li, kiu atente aŭskultas, aŭdas ĉiun sonon, petas kaj postulas sonan belecon per sia instiga karisma personeco. Each of the dozens of individuals in the orchestra plays for the man standing in front of him who listens intently, hears every sound, asks for and demands sonic beauty through his inspiring charismatic personality. Ili amas sian dirigenton, timas kaj deziregas kontentigi lin kaj ricevi lian aprobon. Ili ja ludas nek por la publiko, nek honore al la komponisto aŭ al la muziko, sed por li, sciante kion li atendas kaj kion li volas aŭdi.

Sed la tasko de dirigento ne finiĝas per karismo. La plejmulto da dirigentoj ne estas dotitaj per la specialaj kvalitoj de la mitaj estintaj dirigentoj, kiel la itala Arturo Toscanini [Toskanini] aŭ la germana Wilhelm Furtwängler [Vilhem Fortvenla]. Tamen orkestro nepre necesas dirigenton – kaj eble unue kaj ĉefe, je plej baza nivelo, kiel trafikpoliciston. However, an orchestra definitely needs a conductor - and perhaps first and foremost, at the most basic level, as a traffic policeman. Muzika kreaĵo, ekz. la tria simfonio de Brahms, estas tre komplika afero. Ĝia rapido daŭre ŝanĝiĝas, la orkestro daŭre malrapidiĝas kaj akcelas, estas tre malrapidaj partoj kaj tuj poste la komponisto postulas revenon al la origina rapido. El la teknika vidpunkto, la dekoj da kunludantaj muzikistoj tute ne kapablas precize kune plenumi tion.

Krome, estas en tiu muzika kreaĵo oftaj ŝanĝoj en la intenso de sonado: foje oni devas plilaŭtigi kaj foje mallaŭtigi kaj ne ĉiu grupo da instrumentoj devas konduti sammaniere. Do, ekz., kiel povus la metalaj blovinstrumentoj, kies voĉo tondras, plilaŭtigi aŭ mallaŭtigi siajn sonojn por ne silentigi la arĉinstrumentojn, kies sonoj estas pli malfortaj? La metalaj instrumentoj ja troviĝas en la orkestra malantaŭo kaj estas tro okupitaj pri siaj taskoj por povi aŭskulti la violonojn kaj akorde adapti sian propran ludadon. Kaj kiel scios la kontrabasoj kiom laŭte ludi por ne kovri la sonon de solista fluto?

Vere estas, ke en la partituro de ĉiu muzikisto aperas la tradiciaj skribaĵoj, en la itala, “forte” (t.e. laŭte) kaj “piano” (t.e. mallaŭte) sed la intenso de sono estas relativa afero kaj dependas de la ĉirkaŭaj sonoj. Do nur unu homo, kiu vidas kaj atente aŭskultas la sonan tuton, povas akordigi kaj direkti la dekojn da ludistoj kaj ties grupojn, por ke ili ludu laŭ la ĝustaj tempo kaj intenso.

Dirigento devas esti krom brava gvidanto ankaŭ severa estro, preskaŭ despoto. Famega anekdoto rakontas pri la mita Arturo Toscanini, kiu haltigis la orkestron dum la provoj sekve de eraro de unu el 96 muzikistoj. A famous anecdote tells of the mythical Arturo Toscanini, who stopped the orchestra during rehearsals following a mistake by one of 96 musicians. “Diru bonvole”, demandis lin Toscanini, “en kiu jaro vi naskiĝis?”. "Tell me," asked Toscanini, "in what year were you born?" La muzikisto respondis per tremanta voĉo. “En kiu monato?”. Novembro estis la respondo. “Kaj en kiu tago de la semajno?”. Mardo. “Tiu estis nigra tago por la muzika arto!! ', tondris la voĉo de Toscanini, “Prenu vian instrumenton kaj foriru, vi estas maldungita!”. ', thundered Toscanini's voice,' Take your instrument and go, you are fired! '