×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Renovigebla tergaso

Renovigebla tergaso

Kion fari pri superflua elektra kurento kiu estas produktita el sun- kaj ventenergio? Unika esplorprojekto konvertas elektron el ventenergio al tergaso (naturgaso) en Supra Aŭstrio.

Tro da ĝi dum somero, nesufiĉe da ĝi dum vintro: La renovigebla energio estas kvazaŭ stelulino kiu ne estas mastrumebla. Tial necesas trovi eblecon konservi la dumsomeran surpluson kaj ŝovi tion al la vintro. Baterioj ne estas opcio, ĉar temas pri la bezono de tuta nacio. Tial tergas-produkta entrepreno en Supra Aŭstrio iniciatis teston en reala medio, kie el elektra energio estas produktata hidrogeno kiu sekve estas pumpata en eksan subgrundan trovejon de tergaso. Kaj tio havas tre pozitivajn konsekvencojn:

"Nome se oni pumpas hidrogenon kune kun karbondioksido en la trovejon, tiam tie okazas mikrobiologia procezo kiu konvertas hidrogenon kaj karbondioksidon al metano. Tiu mikrobiologia procezo estas simila al tiu kiu okazis kiam antaŭ milionoj da jaroj ekestis tergaso. Kaj tiun metanon, aŭ oni povas diri 'renovigeblan tergason' ni povas utiligi por energiteknikaj celoj." En profundeco de mil metroj troviĝas tiu eksa tergasa trovejo kiu nun estas uzata kiel deponejo por tergaso kaj en kiu okazas la konvertado. Ĝi konsistas el poroza roka materialo. En la tergasdeponejoj de la entrepreno estas konservata la bezono pri tergaso en Aŭstrio por preskaŭ unu tuta jaro.

Jen komparo: "Gasdeponejoj kiuj estas mastrumataj de tiu entrepreno, havas konservan kapaciton de ĉirkaŭ 70 TWh. La entuta kapacito de ĉiuj pumprezervaj centraloj en Aŭstrio estas 0,14 TWh. Ĉio estas ankoraŭ en stadio de testo. Gravan rolon ĉe tio ludas malgranda, sed internacie sukcesa entrepreno el Malsupra Aŭstrio. Helpe de tie disvolvitaj membranoj la gaso post la enpumpado estas agordata tiel ke ĝi estas denove utiligebla.

Kaj la sekva paŝo estos revolucia: Ĉar por la konvertado de hidrogeno al tergaso oni bezonas ankaŭ karbondioksidon. Tiucele estis konstruita testinstalaĵo kiu ĉerpu karbondioksidon el la aero. Tio donos duoblan utilon: "La supra celo estas reĉerpi la karbondioksidon el la atmosfero, ĉar tiam eblos fermi la cirkviton kaj regi iom la klimatan problemon." La testoj funkcias kaj promesas sukceson. La provizado per energio povus per tiu mondskale unika esplorprojekto ricevi decidajn impulsojn. "Nia aliro estas ke ni reorganizu la energisistemon tiel ke ni povu servi al la merkato de la hejtado de domoj kaj al la industrio. Ankaŭ la movebleco ludas rolon." Tra la ekzistantaj tubaroj por tergaso estonte povus flui "verda" gaso, ĉerpita el superflua elektra kurento kaj el karbondioksido kiu estas reĉerpata el la aero. Kio sonas kiel sciencfikcio, tio plej verŝajne estos realigebla post ne tre longa tempo.


Renovigebla tergaso Renewable natural gas Gas natural renovable Gás natural renovável

Kion fari pri superflua elektra kurento kiu estas produktita el sun- kaj ventenergio? What to do about excess electrical current that is produced from solar and wind energy? Unika esplorprojekto konvertas elektron el ventenergio al tergaso (naturgaso) en Supra Aŭstrio. A unique research project converts electricity from wind energy to natural gas (natural gas) in Upper Austria.

Tro da ĝi dum somero, nesufiĉe da ĝi dum vintro: La renovigebla energio estas kvazaŭ stelulino kiu ne estas mastrumebla. Too much of it in summer, not enough of it in winter: Renewable energy is like a star that cannot be managed. Tial necesas trovi eblecon konservi la dumsomeran surpluson kaj ŝovi tion al la vintro. It is therefore necessary to find a way to keep the summer surplus and move it to the winter. Baterioj ne estas opcio, ĉar temas pri la bezono de tuta nacio. Batteries are not an option because it is about the need of an entire nation. Tial tergas-produkta entrepreno en Supra Aŭstrio iniciatis teston en reala medio, kie el elektra energio estas produktata hidrogeno kiu sekve estas pumpata en eksan subgrundan trovejon de tergaso. That is why a natural gas production company in Upper Austria has initiated a test in a real environment where hydrogen is produced from electrical energy which is then pumped into a former underground gas resource. Kaj tio havas tre pozitivajn konsekvencojn: And that has very positive consequences:

"Nome se oni pumpas hidrogenon kune kun karbondioksido en la trovejon, tiam tie okazas mikrobiologia procezo kiu konvertas hidrogenon kaj karbondioksidon al metano. "Namely, if hydrogen is pumped together with carbon dioxide into the site, then there is a microbiological process that converts hydrogen and carbon dioxide to methane. Tiu mikrobiologia procezo estas simila al tiu kiu okazis kiam antaŭ milionoj da jaroj ekestis tergaso. This microbiological process is similar to that which occurred when natural gas arose millions of years ago. Kaj tiun metanon, aŭ oni povas diri 'renovigeblan tergason' ni povas utiligi por energiteknikaj celoj." And that methane, or we can say 'renewable natural gas' we can use for energy-related purposes. " En profundeco de mil metroj troviĝas tiu eksa tergasa trovejo kiu nun estas uzata kiel deponejo por tergaso kaj en kiu okazas la konvertado. At a depth of a thousand meters is that former natural gas field which is now used as a deposit for natural gas and in which the conversion takes place. Ĝi konsistas el poroza roka materialo. It consists of porous rock material. En la tergasdeponejoj de la entrepreno estas konservata la bezono pri tergaso en Aŭstrio por preskaŭ unu tuta jaro. The company's natural gas depot has maintained the need for natural gas in Austria for almost a whole year.

Jen komparo: "Gasdeponejoj kiuj estas mastrumataj de tiu entrepreno, havas konservan kapaciton de ĉirkaŭ 70 TWh. Here is a comparison: “Gas depots that are managed by this company have a storage capacity of about 70 TWh. La entuta kapacito de ĉiuj pumprezervaj centraloj en Aŭstrio estas  0,14 TWh. Ĉio estas ankoraŭ en stadio de testo. Gravan rolon ĉe tio ludas  malgranda, sed internacie sukcesa entrepreno el Malsupra Aŭstrio. Helpe de tie disvolvitaj membranoj la gaso post la enpumpado estas agordata tiel ke ĝi estas denove utiligebla.

Kaj la sekva paŝo estos revolucia: Ĉar por la konvertado de hidrogeno al tergaso oni bezonas ankaŭ karbondioksidon. Tiucele estis konstruita testinstalaĵo kiu ĉerpu karbondioksidon el la aero. Tio donos duoblan utilon: "La supra celo estas reĉerpi la karbondioksidon el la atmosfero, ĉar tiam eblos fermi la cirkviton kaj regi iom la klimatan problemon." La testoj funkcias kaj promesas sukceson. La provizado per energio povus per tiu mondskale unika esplorprojekto ricevi decidajn impulsojn. "Nia aliro estas ke ni reorganizu la energisistemon tiel ke ni povu servi al la merkato de la hejtado de domoj kaj al la industrio. Ankaŭ la movebleco ludas rolon." Tra la ekzistantaj tubaroj por tergaso estonte povus flui "verda" gaso, ĉerpita el superflua elektra kurento kaj el karbondioksido kiu estas reĉerpata el la aero. Kio sonas kiel sciencfikcio, tio plej verŝajne estos realigebla post ne tre longa tempo.