×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Pura trinkakvo helpe de sunradiado

Pura trinkakvo helpe de sunradiado

Se mankas infrastrukturo por grandaj akvopurigaj instalaĵoj, ekzemple en Afriko, tiam la homoj mem devas zorgi pri tio kiel ili povas havigi al si puran trinkakvon. La akvo el simplaj putoj tie enhavas plej ofte malsanigajn ĝermojn. Ja eblas per sufiĉe simpla metodo senĝermigi akvon, nome per la sunradiado. Oni metas la akvon tiucele en travideblajn botelojn kaj elmetas ilin al la radiado de la suno. La ultraviola lumo tiam mortigas la ĝermojn kaj la akvo fariĝas trinkebla. Necesas nur metodo por kontroli ĉu la sunradiado efikis dum sufiĉe da tempo por plenumi tiun purigan laboron.

Pura trinkakvo helpe de sunradiado

Favorkosta UV-mezurilo ebligos al milionoj da homoj la aliron al pura trinkakvo. La ideo por tiu aparateto devenas el Aŭstrio. Helpe de la suno akvo povas esti desinfektita. La mezuraparato estis disvolvita de firmao en Vieno, la konstruelementojn por ĝi liveras firmao pri elektronikaĵoj en la okcidento de Aŭstrio.

La fondinto de la viena firmao kaptis dum vojaĝo tra Venezuelo ĥoleron, ĉar li estis trinkinta kontaĝitan akvon. Sekve li okupiĝis pri la purigado de akvo kaj malkovris la desinfekton helpe de la suno. Tiu desinfekta metodo ne postulas bateriojn aŭ filtrojn aŭ ĥemiaĵojn, sed nur la forton de la suno kaj botelon, el plastaĵo aŭ el vitro. La metodo ne estas nova, sed ĝi estas aplikata nur en malmultaj regionoj. La vienano do disvolvis mezuraparateton pri ultraviola radiado kiu kapablas mezuri la persunan procezon de desinfekto de akvo.

La aparateto havas grandecon por mano kiu indikas kiel helpe de la suno kontaĝita akvo fariĝas trinkakvo. Ĝi konsistas el elektronikaj konstruelementoj kiuj kaptas la ultraviolan lumon de la suno kaj elkalkulas dum kiom da tempo la sunradiado efikis. Ridanta vizaĝosigno indikas ke la akvo estas senĝermigita.

La boligado de la akvo fariĝas superflua, ligno por forbruligado kaj karbondioksido per tio povas esti elŝparataj. "Ĉiu aparateto elŝparas ĉirkaŭ du tunojn da karbondioksido en jaro", diras la afergvidanto de la firmao. Firmao pri elektronikaĵoj en la okcidento de Aŭstrio liveras kaj disvolvis la elektronikajn konstruelementojn por la aparateto. Nuntempe oni tie produktas la unuajn 70.000 pecojn por ebligi al homoj la aliron al pura akvo.

La viena firmao nun intertraktas kun la registaro de Barato pri la liverado de unu miliono da aparatetoj. Kiam sekve miloj da familioj desinfektos sian akvon helpe de la aparateto anstataŭ per forbruligado de ligno, tiam ili elŝparos por si monon por hejtmaterialo kaj firmaoj povos plibonigi sian bilancon pri karbondioksido. Jen situacio kiu profitigos ĉiujn.