×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Nova loko de pilgrimado en la Sankta Lando

Nova loko de pilgrimado en la Sankta Lando

“Duc In Altum”: spirita centro ĉe la Maro de Galileo «Konsideru, ke vi povus meti viajn piedojn ĝuste kien metis ilin Jesuo antaŭ du mil jaroj». Patro Juan María Solana, la ĉilia pastro, kiu min akompanas, prononcas tiujn ĉi vortojn kun ĉarma miksaĵo de iomete malpeza ironio kaj solenado.

Ni troviĝas en la rezervita spaco, kiu gardas la sinagogon de Magdala, elfositan en 2009 dum kampanjo de arkeologiaj prifosadoj kaj viziteblan, ekde tri monatoj, fare de pilgrimoj kaj turistoj. Ni estas ĉe la nordokcidenta bordo de la lago de Tiberio, nomata ankaŭ Maro de Galileo: unu el la plej sugestaj lokoj por la pilgrimantoj en la Sankta Lando. En tiu ĉi zono okazis kelkaj el la plej famaj epizodoj de la evangeliaj rakontoj.

El Magdala originis Maria Magdalena, la virino, de kiu, laŭ la rakontoj de la evangeliistoj Luko kaj Marko, Jesuo estus forpelinta sep demonojn, kaj kiu poste fariĝis unu el liaj plej fidelaj sekvantoj. La sinagogo de Magdala, datita je la komenco de la unua jarcento kaj ĝia pozicio apud la strato el Nazareto al Kafarnao, igas tre verŝajna la hipotezon, ke Jesuo vizitadis ĝin dum siaj lokmoviĝoj en Galileo.

La katolika kongregacio “Legianoj de Kristo”, aĉetis vastan areon borde de la lago kaj en 2009 iniciatis la kreadon de komplekso nomata “Magdala Centro” kiel spirita religia centro. Dum la kampanjo de arkeologiaj prifosadoj okazis malkovroj tre gravaj el la historia kaj arkeologia vidpunktoj. Krom la bonege konservitaj restaĵoj de la sinagogo, oni trovis tiujn de haveno, bazaro kaj laborejoj por la prilaboro de fiŝoj.

La kuranta projekto celas valorigi la arkeologian parkon kaj kompletigi la konstruadon de komplekso, kiu, laŭ la origina plano, inkluzivos la jam kompletigitan preĝejon nomatan “Duc in Altum”, hotelon kaj plurmedian aŭditorion por pilgrimantoj.

La preĝejo kaj spirita centro, inaŭgurita antaŭ unu jaro, nomiĝas “Duc in altum” , t.e. “Iru al profunda akvo” , laŭ la vortoj el la evangelio de Luko (ĉapitro 5, versiklo 4). Enirinte, oni unue renkontas oktangulan atrion kun ok kolonoj. Surprize por katolika sanktejo, ĉiu kolono estas dediĉita al unu el la virinoj, kiuj akompanis Jesuon dum lia publika vivo kaj tio por simboli ilian homan vokitecon kaj la virinan dignon. La altaro de la preĝejo havas la silueton de ligna boato, simila al tiu malkovrita tre apude en la koto de la lago antaŭ dudek jaroj kaj datita ĝuste al la periodo de Jesuo. Fone, malantaŭ la altaro, tutvitra muro ebligas la rektan spirhaltigan vidon de la lago, tiel kreante, kune kun la silueto de la boato, mirigan efekton.

Sub la preĝejo oni konstruis kripton kun ekumena kapelo, kies pavimo estas tiu de la bazaro de Magdala je la tempo de Jesuo. El la atrio etendiĝas kvar kapeloj povantaj enteni po kvindek personojn. La kapeloj estas ornamitaj per belegaj mozaikoj de la artisto Maria Jesus Fernández, kiuj prezentas scenojn el la publika vivo de Jesuo en la lago de Tiberio kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Mi estis vere surprizita malkovri tiun spektaklan lokon, kaj tre ĝuis konversacii kun kelkaj el la dekoj da junaj gevolontuloj, ĉefe el Sudameriko, kiuj afable ĉiĉeronas, fosas kaj funkciigas la centron.