Necesas aerumi dum vintro
Dum vintro homoj ofte kutimas ne malfermi fenestrojn por defendi sin kontraŭ la malvarmo kaj ili kredas ke tio povas ankaŭ protekti ilin kontraŭ malsanoj kiuj furoras dum tiu sezono. Sed nenio povus esti pli malvera. Tiamaniere tute male oni plialtigas la riskon ke unu el la virusoj infektas onin. Aparte hodiaŭ kiam la kronviruso ekstere estas disvastiĝinta, tiu averto estas pli aktuala ol iam ajn.
La viruso en ĉambro estas ekstreme infekta. Se ekstere malvarmiĝas, la homoj normalkaze ĉesas malfermi la fenestrojn por ke la malvarmo ne enpenetru. Sed tio tute ne estas la ĝusta solvo. Multaj homoj false kredas ke malvarma vetero estas la kaŭzo de la viruso. Tamen plej sukcesa estas la disvastiĝo de la virusoj en ne-aerumitaj kaj trohejtitaj ĉambroj. La kaŭzo por la disvastiĝo de virusoj dum vintro estas ĉefe la fakto ke ni pli ofte pasigas nian tempon en la domo.
Dum vintro do ekspertoj ofte rekomendas aerumi la loĝejon kaj enlasi pli malvarman aeron en la ĉambrojn, kvankam tio por homoj kiuj ŝatas la varmon eble ne estas agrabla.
Por averti la civitanojn kontraŭ la eraroj kiuj kontribuas al la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio, la brita sanministerio kunlaboris kun esploristoj de la universitato de Leeds por montri kiel virusaj partikloj disvastiĝas kaj kiel la aerumado aŭ freŝa aero de ekstere povas preventi tion. Laŭ esploristoj regula aerumado dum vintro povas redukti la probablecon de transdono de kronvirusoj. La virusaj partikloj nur dum iom da tempo restas en la aero. La aerumado reduktas tiun riskon je ĝis 70 procentoj.
Kiel longe necesas aerumi? Kiam la eksteraj temperaturoj tendencas al nulo, la homoj pasigas plej multan tempon en hejtitaj ĉambroj. Pro tio nun necesas averti la publikon aerumi laŭeble ofte. Tio estas rekomendinda aparte tiam kiam oni havas vizitanton en la domo kaj se samtempe pluraj personoj estas en la ĉambro.
Laŭ indikoj de la brita sanministerio la fenestroj devas resti malfermitaj tra la tuta tago dum 10 ĝis 15 minutoj. Por certigi ke la viruso ne restu en la ĉambro, vi povas lasi la fenestrojn en apoga pozicio.
Kronvirusaj gutetoj en aero estas pli pezaj kaj tial falas pli rapide al la planko. Restas tamen etaj partikloj en la aero. "Ĉe malvarma kaj pli humida vetero mallongtempa elmeto al freŝa aero povas kontribui minimumigi la riskon de kronvirusoj en niaj loĝejoj", diris la brita ministrino pri sano. "Se en la ĉambro ne troviĝas freŝa aero kaj kiam homoj per aktivecoj kiel laŭta parolado aŭ kantado produktas grandajn kvantojn da aerosoloj, tiam transdono de la kronviruso estas tre probabla. Ni devas enlasi freŝan aeron de ekstere", diris profesorino de la universitato de Leeds.