×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Meksik-urbo malpermesas unufoj-uzajn plastaĵojn

Meksik-urbo malpermesas unufoj-uzajn plastaĵojn

Unu el la plej grandaj ĉefurbegoj de la mondo anoncis la batalon kontraŭ plastaj rubaĵoj: Plastaj saketoj jam de unu jaro estas malpermesitaj. Nun pluaj forĵetaj produktoj estas trafitaj.

En Meksik-urbo ekde la 1-a de januaro validas malpermeso pri unufoj-uzaj plastaĵoj. De tiam certaj plastaj objektoj, kiuj estas destinitaj por nur unufoja uzo, ne plu estu vendataj. Tiel la registaro de la meksika ĉefurbo volas redukti la konsumon kaj la almerkatigon de biologie nemalkomposteblaj objektoj.

La malpermeso ampleksas ekzemple forkojn, tranĉilojn, kulerojn, kirlilojn, telerojn kaj suĉilojn el plastaĵoj. Same tio koncernas kafokapsuletojn, vatostangetojn, balonetojn, trinkujojn kaj iliajn kovrilojn, pelvojn por nutraĵoj "kiuj konsistas tute aŭ parte el plastaj materialoj kaj estas destinitaj por esti forĵetataj post unufoja uzo, escepte de tiuj kiuj estas kompoŝteblaj". La aŭtoritatoj volas unue milde kontroli la plenumon de la leĝaj preskriboj. Tial dum la unuaj monatoj ne estos sankcioj kontraŭ pekantoj. Anstataŭe la aŭtoritatoj provos informi la civitanojn. La konsumantoj ŝanĝu siajn kutimojn direkte al pli daŭripova vivostilo.

Laŭ kalkuloj de la organizo "Verda Paco" en Meksiko estas produktataj ĉiujare pli ol sep milionoj da tunoj da plastaĵoj, preskaŭ la duono el ili estas pakaĵmaterialoj. Kaj kvankam multo el tio estas reciklebla, finfine ĝi ne estas devige reciklata.

Dum la pasintaj jaroj la organizo postulis ripete striktajn leĝojn je nacia nivelo kiuj malpermesas la uzon de forĵetaj plastaĵoj ĉar ili havas gravajn efikojn al la ekologiaj sistemoj kaj al la diverseco de specioj.

Laŭ indikoj de diversaj organizoj en Meksiko ĉiu familio forĵetas en jaro averaĝe 650 plastajn saketojn kies uzodaŭro estas taksata al 15 minutoj, dum la natura medio bezonas por ilia malkompostado almenaŭ cent jarojn. En la batalo kontraŭ la inundo de plastaj rubaĵoj Meksik-urbo havas modelan funkcion, eble eĉ trans la limojn de la lando. Ĉar la ĉefurbego estas kun 22 milionoj da loĝantoj en kaj ĉirkaŭ la urbo la plej loĝata urba regiono de norda Ameriko.

Meksik-urbo malpermesas unufoj-uzajn plastaĵojn Mexico City bans single-use plastics Ciudad de México prohíbe los plásticos de un solo uso Mexico interdit les plastiques à usage unique Cidade do México proíbe plásticos descartáveis Мехико запрещает одноразовый пластик