×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, La jardeko de oceano

La jardeko de oceano

Unu el miaj plej fruaj rememoroj en la vivo rilatas al la maro. Mi estis apenaŭ knabeto, kiam mia patro kondukis min por vidi ĝin je la unua fojo. Dum la vojaĝo, li rakontis al mi la jenan historieton:

“Okazis iam, ke patro kondukis sian filon por vidi la maron. La filo estis jam dek-kvin-jara junulo, kiu neniam antaŭe estis irinta el la bieneto de la familio. Por kaŭzi fortan surprizon, la patro tute ne klarigis al la junulo, kio estas maro. Kiam ili alvenis al la marbordo, la patro vindis la okulojn de la knabo kaj forprenis la vindon nur kiam ili jam atingis la malsekan sablon de plaĝo. Vidante tiun senfinan amasegon da ondanta akvo, la junulo gapis, malfermegis la okulojn kaj ekkriis: ”Ne! Tio ne estas vera! Tio estas mensogo!“

La rakonteto estas iom surealisma, sed certe pro tio mi neniam forgesis ĝin. Kaj ĝis hodiaŭ mi ekhavas neesprimeblan senton de grandiozeco, kiam mi rigardas la maron. Ĝi estas por mi magie bela.

Tamen, la oceano estas io pli granda kaj pli grava ol nura belaĵo. Ĝi estas esence grava por nia vivo. Ĉiu homo estas nuntempe alvokata por iom pli bone koni kaj kompreni ĝin. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj metis en sian kalendaron ”La Jardekon de Oceano“, kiu komenciĝas en januaro 2021 kaj finiĝos en 2030. Tiu iniciato estas tre interesa kaj oportuna.

Kvankam 70 procentoj el la surfaco de nia mondo estas kovrata de sala akvo, tamen ni malmulton scias pri tiu kompleksa strukturo. En la oceano troviĝas montaroj kaj ravinoj, kie vivas neimagebla kvanto kaj vario da vivuloj en dinamika ekvilibro, pri kiuj la sciencistoj scias malpli ol dek procentojn. Sed oni jam scias, ke ĝi estas grava por la monda klimato, por la homa transporto, kiel fonto de energio kaj nutraĵoj, kaj por la industrio de papero, fotografia materialo kaj farmaciaĵoj. Oni nepre bezonas enprofundigi la atingojn de oceanoscienco, kaj precize tion celas la “Jardeko de Oceano”.

Misinformitaj homoj kutimas nomi la Amazonian Arbaregon la ”pulmo de la mondo“, supozante, ke tie produktiĝas la plej granda kvanto da oksigeno en la mondo. Sed tio ne estas vera: fakte, 55 procentoj el la oksigeno en la monda atmosfero devenas de la oceanaj algoj. Alia kurioza cifero, kiu montras la homan dependon de la oceano: 60 procentoj el ĉiuj homoj en la mondo vivas proksime al marbordo, sur terstrio 50 kilometrojn larĝa.

Nuntempe, estas ĉiutage ĵetataj nekredeble grandaj kvantoj da rubo kaj plastaĵoj en la oceanon. Baldaŭ troviĝos tie pli da plastaĵoj ol da fiŝoj. Estas tempo bone pensi pri tio, kaj profiti la ”Jardekon de Oceano“ por eduki nin rilate al nia plej majesta, magia belaĵo.

La jardeko de oceano The decade of ocean