×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, La homaro venkos la pandemion

La homaro venkos la pandemion

La plago de la Kovim-19-pandemio nun jam daŭras unu jaron. Dum je unu flanko mortis pro tiu malsano en la tuta mondo milionoj da homoj, kaj multaj trafitoj ankaŭ longan tempon post la akuta malsano suferas pro ĝiaj sekvoj, aliflanke por eĉ pli da homoj la malsano rapide pasas ĉe ili sen severaj simptomoj. Ĉiukaze la sansistemoj de la unuopaj landoj estas ege ŝarĝitaj, precipe la litoj por intensa flegado estis nesufiĉaj, mankis precipe la specialaj flegistoj.

La registaroj serĉis rimedojn por bremsi la disvastiĝon de la viruso kaj ili tiucele dekretis kvarantenojn kaj fermadon de lernejoj, teatroj, koncertejoj, sportejoj, gastejoj, hoteloj kaj vendejoj. Tiu rimedo ja efikis, sed ju pli longe ĝi daŭris, des pli kreskis la rezisto kontraŭ tiu ĝenerala fermo de la publika vivo. Kreskis soleco kaj izoliteco kio kaŭzis psikajn problemojn ĉe multaj homoj. Suferis precipe infanoj al kiuj mankis la sociaj kontaktoj kun gekamaradoj kaj la normala instruado en klasoj.

La somero ja alportis malstreĉiĝon, sed dum aŭtuno la pandemio eksplodis. Sed samtempe ekĝermis espero. Sensacie rapide estis disvolvitaj vakcinoj kontraŭ la viruso kaj komence de la jaro 2021 tiun vakcinon ricevis la unuaj personoj kun alta risko de grava malsaniĝo, do precipe altaĝuloj. Ekde tiam la vakcinado daŭras, sed bedaŭrinde la produktado de la vakcinaĵo ne funkcias tiel glate kiel oni dezirus kaj tial la nombro de dozoj kiuj estas disponeblaj ne sufiĉas por la rapida vakcinado de ĉiuj homoj kiuj urĝe bezonas la vakcinon por ne mem malsaniĝi kaj por ne infekti aliajn homojn.

La registaroj tial hezitas remalfermi la publikajn ejojn. Sed nun en la norda hemisfero alvenas printempo kaj tial la homoj povas restadi pli kaj pli ekstere kie la risko pri infektiĝo estas tre malgranda, ĉar plej ofte estas tre facile teni distancon al aliaj homoj. Kaj la homoj ankaŭ profitas la sunplenajn tagojn por fari tion.

Sed aperas ĉiam novaj mutacioj de la viruso. Kelkaj el ili estas fortaj infektantoj, kvankam tio ne signifas ke ili kaŭzas la saman procentaĵon de severaj malsaniĝoj kiel la unuaj variantoj de la viruso. Nun ja homoj kun tre alta risko aŭ jam estas mortintaj aŭ ili jam ricevis la vakcinon. Nun pli kaj pli da sufiĉe junaj homoj infektiĝas, dum maljunuloj malpli ofte nun estas trafitaj. Tiuj homoj plej ofte havas nur mildajn aŭ neniujn simptomojn, ili ne ŝarĝas la sansistemon, sufiĉas ke ili restu hejme dum ili malsanas kaj dum ili povus pludoni la infekton al aliaj.

Nun eblas anstataŭ la ĝenerala fermado de la publika vivo reveni paŝon post paŝo al normala vivo. Ĝi ne estos la sama vivo kiel antaŭ la pandemio, sed ni povos regajni nian liberecon. Ni povos vojaĝi kaj renkontiĝi kun aliaj homoj. La venonta somero fariĝos la turnopunkto. Post ĝi la grandskalaj limigoj ne plu estos necesaj, ĉar pro la progreso de la vakcinado la danĝero de infektiĝo esence malkreskos. Ĝis tiam tamen necesas resti singarde.

En hospitaloj la nombro de malsanuloj pro Kovim-19 malkreskas, dum la nombro de infektitoj stagnas aŭ eĉ ankoraŭ kreskas. Eblas elfiltri la infektitojn antaŭ ol ili eniras iun publikan ejon per antigeno-testoj. La gastejestroj nun pretas organizi tiajn testojn. Homoj kiuj jam ricevis vakcinon aŭ kiuj jam trapasis la malsanon rajtos vojaĝi en aviadilo. Do la sankontroloj akompanos nin ankoraŭ dum sufiĉe longa tempo, sed ili ebligos al ni ĝui liberecon de kontaktoj kaj de vojaĝoj.

La homaro venkos la pandemion!


La homaro venkos la pandemion

La plago de la Kovim-19-pandemio nun jam daŭras unu jaron. Dum je unu flanko mortis pro tiu malsano en la tuta mondo milionoj da homoj, kaj multaj trafitoj ankaŭ longan tempon post la akuta malsano suferas pro ĝiaj sekvoj, aliflanke por eĉ pli da homoj la malsano rapide pasas ĉe ili sen severaj simptomoj. Ĉiukaze la sansistemoj de la unuopaj landoj estas ege ŝarĝitaj, precipe la litoj por intensa flegado estis nesufiĉaj, mankis precipe la specialaj flegistoj.

La registaroj serĉis rimedojn por bremsi la disvastiĝon de la viruso kaj ili tiucele dekretis kvarantenojn kaj fermadon de lernejoj, teatroj, koncertejoj, sportejoj, gastejoj, hoteloj kaj vendejoj. Tiu rimedo ja efikis, sed ju pli longe ĝi daŭris, des pli kreskis la rezisto kontraŭ tiu ĝenerala fermo de la publika vivo. Kreskis soleco kaj izoliteco kio kaŭzis psikajn problemojn ĉe multaj homoj. Suferis precipe infanoj al kiuj mankis la sociaj kontaktoj kun gekamaradoj kaj la normala instruado en klasoj.

La somero ja alportis malstreĉiĝon, sed dum aŭtuno la pandemio eksplodis. Sed samtempe ekĝermis espero. Sensacie rapide estis disvolvitaj vakcinoj kontraŭ la viruso kaj komence de la jaro 2021 tiun vakcinon ricevis la unuaj personoj kun alta risko de grava malsaniĝo, do precipe altaĝuloj. Ekde tiam la vakcinado daŭras, sed bedaŭrinde la produktado de la vakcinaĵo ne funkcias tiel glate kiel oni dezirus kaj tial la nombro de dozoj kiuj estas disponeblaj ne sufiĉas por la rapida vakcinado de ĉiuj homoj kiuj urĝe bezonas la vakcinon por ne mem malsaniĝi kaj por ne infekti aliajn homojn.

La registaroj tial hezitas remalfermi la publikajn ejojn. Sed nun en la norda hemisfero alvenas printempo kaj tial la homoj povas restadi pli kaj pli ekstere kie la risko pri infektiĝo estas tre malgranda, ĉar plej ofte estas tre facile teni distancon al aliaj homoj. Kaj la homoj ankaŭ profitas la sunplenajn tagojn por fari tion.

Sed aperas ĉiam novaj mutacioj de la viruso. Kelkaj el ili estas fortaj infektantoj, kvankam tio ne signifas ke ili kaŭzas la saman procentaĵon de severaj malsaniĝoj kiel la unuaj variantoj de la viruso. Nun ja homoj kun tre alta risko aŭ jam estas mortintaj aŭ ili jam ricevis la vakcinon. Now indeed people at very high risk are either already dead or they have already received the vaccine. Nun pli kaj pli da sufiĉe junaj homoj infektiĝas, dum maljunuloj malpli ofte nun estas trafitaj. Tiuj homoj plej ofte havas nur mildajn aŭ neniujn simptomojn, ili ne ŝarĝas la sansistemon, sufiĉas ke ili restu hejme dum ili malsanas kaj dum ili povus pludoni la infekton al aliaj.

Nun eblas anstataŭ la ĝenerala fermado de la publika vivo reveni paŝon post paŝo al normala vivo. Ĝi ne estos la sama vivo kiel antaŭ la pandemio, sed ni povos regajni nian liberecon. Ni povos vojaĝi kaj renkontiĝi kun aliaj homoj. La venonta somero fariĝos la turnopunkto. Post ĝi la grandskalaj limigoj ne plu estos necesaj, ĉar pro la progreso de la vakcinado la danĝero de infektiĝo esence malkreskos. Ĝis tiam tamen necesas resti singarde.

En hospitaloj la nombro de malsanuloj pro Kovim-19 malkreskas, dum la nombro de infektitoj stagnas aŭ eĉ ankoraŭ kreskas. Eblas elfiltri la infektitojn antaŭ ol ili eniras iun publikan ejon per antigeno-testoj. La gastejestroj nun pretas organizi tiajn testojn. The innkeepers are now ready to organize such tests. Homoj kiuj jam ricevis vakcinon aŭ kiuj jam trapasis la malsanon rajtos vojaĝi en aviadilo. Do la sankontroloj akompanos nin ankoraŭ dum sufiĉe longa tempo, sed ili ebligos al ni ĝui liberecon de kontaktoj kaj de vojaĝoj.

La homaro venkos la pandemion!