×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Kubo eliminas viruson el la aero

Kubo eliminas viruson el la aero

Pro la kronvirusa pandemio en multaj landoj la publika vivo kiu kutime okazas en domoj, gastejoj, teatroj, kongresejoj, sportaj haloj estas laŭ la ordonoj de la koncernaj registaroj draste limigita. Por ebligi almenaŭ minimuman viziton de vendejoj la homoj devas porti maskojn kiuj protektu ilin kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. Kaj nun pro diversaj mutacioj de tiu viruso, tiuj statoj de fermiteco estas eĉ ankoraŭ plilongigataj ĝis sufiĉe da homoj estos ricevintaj vakcinon aŭ ĝis la eksteraj temperaturoj permesos moviĝi kaj restadi ekstere en libera aero.

Protektaj maskoj estas ĝenaj kaj ili ankaŭ nesufiĉe solvas la problemon. Se oni povus rezigni pri ili, ĉar la aero estas filtrata de eventualaj infektantoj, tiam eblus denove malfermi gastejojn kaj restoraciojn por priservi la gastojn endome.

Kaj jen la bona novaĵo:

19 x 19 x 19 cm mezuras la aparato kiun maŝinkonstrua entrepreno en Supra Aŭstrio disvolvis dum la pasinta duonjaro. Ĝi kontribuu al redukto de la danĝero pro la kronviruso. "Cubusan kapablas esence minimumigi la riskon de infekto en fermitaj spacoj kaj posedas pli fortan filtran kapaciton ol FFP-2-maskoj", klarigas la estro de disvendado de la firmao. Bazo de la "kubo" estas plasmoteknologio. Tiu teknologio laŭ la firmao eliminas bakteriojn, fungosporojn kaj virusojn en la aero praktike komplete. Dum tradiciaj sistemoj alsuĉas kaj filtras la aeron, la kubo produktas miksaĵon el aero kaj atmosfera plasmo en kiu formiĝas hidroksilaj radikaloj. Sciencistoj nomas tiujn molekulojn "laviloj de la atmosfero". La hidroksilaj radikaloj estas disdonataj en la ĉambro kaj purigas la aeron. Laŭ la reprezentanto de la firmao unu kubo povas senigi de virusoj ĉambron de 50 kvadrataj metroj.

La kubo estas parte produktata ĉe la sidejo de la entrepreno, parte ĉe filia entrepreno. La entrepreno profitas de la spertoj pri ŝrankoj por sekigado kaj deponado de porlaboraj vestaĵoj kiuj estas purigataj laŭ la sama principo.

Nuntempe la entrepreno utiligas la kubon por propraj internaj celoj. Mitingoj okazas jam de monatoj sen FFP-2-maskoj. Ĝis fino de aprilo oni intencas disliveri 5000 aparatojn, sekve la firmao plialtigos la produktadon al 10.000 ĝis 15.000 pecoj en monato. Unu kubo kostos 1990 eŭrojn, jam oni ricevis sufiĉe da demandoj pri la kubo. Ankaŭ post la kronvirusa pandemio la teknologio estos interesa, ĉar ekzistas multaj bakterioj kaj virusoj, ekzemple gripaj virusoj.

Oni do disponas nun pri nova ilo por kontraŭbatali minacojn pro diversaj infektantoj el la aero. Tio estas bona kontribuo por povi reveni al normala vivo kun realaj personaj kontaktoj.


Kubo eliminas viruson el la aero

Pro la kronvirusa pandemio en multaj landoj la publika vivo kiu kutime okazas en domoj, gastejoj, teatroj, kongresejoj, sportaj haloj estas laŭ la ordonoj de la koncernaj registaroj draste limigita. Por ebligi almenaŭ minimuman viziton de vendejoj la homoj devas porti maskojn kiuj protektu ilin kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. Kaj nun pro diversaj mutacioj de tiu viruso, tiuj statoj de fermiteco estas eĉ ankoraŭ plilongigataj ĝis sufiĉe da homoj estos ricevintaj vakcinon aŭ ĝis la eksteraj temperaturoj permesos moviĝi kaj restadi ekstere en libera aero.

Protektaj maskoj estas ĝenaj kaj ili ankaŭ nesufiĉe solvas la problemon. Se oni povus rezigni pri ili, ĉar la aero estas filtrata de eventualaj infektantoj, tiam eblus denove malfermi gastejojn kaj restoraciojn por priservi la gastojn endome.

Kaj jen la bona novaĵo:

19 x 19 x 19 cm mezuras la aparato kiun maŝinkonstrua entrepreno en Supra Aŭstrio disvolvis dum la pasinta duonjaro. Ĝi kontribuu al redukto de la danĝero pro la kronviruso. "Cubusan kapablas esence minimumigi la riskon de infekto en fermitaj spacoj kaj posedas pli fortan filtran kapaciton ol FFP-2-maskoj", klarigas la estro de disvendado de la firmao. Bazo de la "kubo" estas plasmoteknologio. Tiu teknologio laŭ la firmao eliminas bakteriojn, fungosporojn kaj virusojn en la aero praktike komplete. Dum tradiciaj sistemoj alsuĉas kaj filtras la aeron, la kubo produktas miksaĵon el aero kaj atmosfera plasmo en kiu formiĝas hidroksilaj radikaloj. Sciencistoj nomas tiujn molekulojn "laviloj de la atmosfero". Scientists call these molecules "washes of the atmosphere." La hidroksilaj radikaloj estas disdonataj en la ĉambro kaj purigas la aeron. Laŭ la reprezentanto de la firmao unu kubo povas senigi de virusoj ĉambron de 50 kvadrataj metroj.

La kubo estas parte produktata ĉe la sidejo de la entrepreno, parte ĉe filia entrepreno. The cube is partly produced at the headquarters of the company, partly at a subsidiary company. La entrepreno profitas de la spertoj pri ŝrankoj por sekigado kaj deponado de porlaboraj vestaĵoj kiuj estas purigataj laŭ la sama principo. The company benefits from the experiences of closets for drying and storing work clothes that are cleaned according to the same principle.

Nuntempe la entrepreno utiligas la kubon por propraj internaj celoj. At the moment the company takes advantage of the cube for own internal objects. Mitingoj okazas jam de monatoj sen FFP-2-maskoj. Rallies have been going on for months without FFP-2 masks. Ĝis fino de aprilo oni intencas disliveri 5000 aparatojn, sekve la firmao plialtigos la produktadon al 10.000 ĝis 15.000 pecoj en monato. Unu kubo kostos 1990 eŭrojn, jam oni ricevis sufiĉe da demandoj pri la kubo. One cube will cost 1990 euros, enough questions have been received about the cube. Ankaŭ post la kronvirusa pandemio la teknologio estos interesa, ĉar ekzistas multaj bakterioj kaj virusoj, ekzemple gripaj virusoj.

Oni do disponas nun pri nova ilo por kontraŭbatali minacojn pro diversaj infektantoj el la aero. Tio estas bona kontribuo por povi reveni al normala vivo kun realaj personaj kontaktoj.