×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Kontraŭkoncipa ĝelo por la viro

Kontraŭkoncipa ĝelo por la viro

Kun la kontraŭkoncipa pilolo virino regule alprenas hormonojn por preventi nedeziratan gravedecon. Nun survojas porvira alternativo, la kontraŭkoncipa ĝelo.

La 18-an de aŭgusto de la jaro 1960 en Usono surmerkatiĝis la kontraŭkoncipa pilolo. Ĝi estis celebrata kiel seksa revolucio kaj kiel vojo al nova libereco - kun sekvoj nur por virinoj. La pilolo povas ankaŭ havi gravajn kromefikojn. Kial do post tiom da jardekoj ankoraŭ ne disponeblas kontraŭkoncipa pilolo por la viro? Ĝis nun viroj ne devis ŝarĝi sin per hormonoj. Sed nun povus ŝanĝiĝi io pri tiu maljusta disdono inter la seksoj. Survojas kontraŭkoncipa ĝelo por la viro.

Entute 420 paroj partoprenis mondskale en la eksperimentoj kiuj okazis sub gvido de svedaj sciencistoj. La ĝelo estas ŝmirata sur ŝultrojn kaj suprajn brakojn. La hormonoj nestorono kaj testosterono malhelpu la produktadon de spermioj.

Jam nun la svedaj sciencistoj konstatis: Eĉ ne aperis nur unu nedezirata gravedeco. "Ni jam realigis studojn en kiuj temis pri la sekureco kaj pri kromefikoj de la ĝelo. Nun ni troviĝas en la fazo en kiu ni eksplicite kontrolas ĉu la ĝelo taŭgas kiel kontraŭkoncipa rimedo por paroj", diras profesorino ĉe la renoma Karolinska-instituto en Stokholmo, kiu atribuas la nobelpremiojn pri medicino. Ekestus etika problemo se la ĝelo ne funkcias centprocente, ĉar la konsekvencojn devas porti la virinoj kiuj tiel povas gravediĝi. Ĝis nun tamen laŭ la esploristino aperis neniu tia kazo. Principe ekde la disvolvo de la pilolo por la virino la komerca intereso pri la disvolvado de hormona kontraŭkoncipilo por viroj estis tre limigita. La nuntempaj solvoj garantias maksimuman profiton por la farmaceŭtika industrio.

La kontraŭkoncipa ĝelo estas financata de Svedio, Usono kaj de pluaj landoj. La rimedo por la viro povus surmerkatiĝi plej frue post kvin jaroj, diras la sveda studestrino. La finance fortaj farmaceŭtikaj konzernoj laŭ ŝi ĝis nun apenaŭ montris intereson por subteni la projekton. Alikaze la disvolva laboro povus progresi pli rapide.

Ŝajne la konzernoj dubas pri tio ke viroj ŝatas submetiĝi al donoj de hormonoj kiel tio por virinoj jam de pli ol duona jarcento estas tute kutima. Sed almenaŭ ne estis problemo trovi sufiĉe da virinaj kaj viraj partoprenantoj por la studo. Svedio estas konsiderata emancipita lando. Ĉu la ĝelo tamen trovos tiel grandan intereson ĉie en la mondo, tio restas duba.