×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Hundineto kaj viro

Hundineto kaj viro

Je la noktomezo inter la 31-a de decembro 2020 kaj la 1-a de januaro 2021, mia hundineto Doris tremante vekiĝis kun iom da timo pro la bruego de raketoj eksplodantaj en la trankvila mallumo de malfrua nokto.

- Ve! Denove tia bruego! Kial, hodiaŭ?.

Mi klarigis: - Nova Jaro, kara! Oni celebras Novan Jaron! Feliĉon al vi!

Doris malbonhumore grimacis, plu tremetadis kaj grumblis: - Ĉu ne sufiĉas la raketumado, kiam la plej populara futbalteamo venkas ĉampione, kaj la koncernaj huliganoj celebras dum tuta nokto? Ĉu ne sufiĉas la raketumado, kiam kandidato venkas la politikan nacian balotadon, kaj la fervoruloj celebras dum la tuta nokto? Vi homoj amas bruegadon!... Ve al miaj oreloj!

Mi iom cerbumis. - Mi neniam pensis pri tio, Doris. Sed eble vi pravas. Kial celebri per eksplodado de orelagacaj bomboj?

Doris krome aldonis: - Vi homoj povus celebri simple per mildaj kantoj, per brakumado, per tostoj. Kial bruegi? Ni du silentis dum iom da tempo, dum ekstere la bomboj muĝadis.

Doris denove parolis: - Cetere, kion signifas “Feliĉa Novjaro”? - Nu, kara, homoj deziras al siaj karuloj feliĉon en la komenciĝanta nova jarperiodo...

Doris oscedis: - Kia stultaĵo. Eĉ la jaro estas abstrakta koncepto, ĉar la Tempo estas io multe pli ampleksa ol tiu kalkulado de tagoj. Morgaŭ matene la suno leviĝos samloke kiel ĉiam, kaj samloke subiros, je vesperiĝo. Kaj por ni hundoj, por la paseroj en la ĝardeno kaj por muŝoj, kiuj zumos tra la domo vidiĝos nenia diferenco: ni spitas la tagon, la monaton, la jaron. Tio estas nur kaprico de vi homoj.

Mi iom miris pri la subtila filozofio de mia hundino Doris. Kaj mi decidis plu provoki ŝin, por vidi, ĝis kiu punkto ŝi alvenos en sia rezonado.

- Mi konsentas, ke jaro estas artefarita kvanto da tagoj. Sed Doris, kio malbona, se ni homoj deziras unuj al la aliaj feliĉon en tiu nova tempoperiodo?

Doris malfermis unu solan okulon por respondi: - Nenio malbona, krom tio, ke ĝi estas iluzio. La nova jaro (se tio signifas ion) ne estos pli aŭ malpli feliĉa pro viaj reciprokaj deziroj. Feliĉo dependos de tio, kion vi faros, ne de viaj formalaj aŭguroj. Anstataŭ facilanime deziri al via kunhomo feliĉon, konsilu al li prudenton. Estus pli efike.

Mi konfesas, ke mi ne sukcesis repliki ion ajn al Doris. Mi devis konsenti, ke ŝi pravas. Denove ni iom paŭzis en nia noktomeza interparolo. La raketoj komencis pli kaj pli maloftiĝi. Mi riskis ankoraŭ unu demandon al mia kara hundino: - Kion vi konsilus al la homoj, Doris? Kun siaj okuloj fermitaj pro la bruo, ŝi murmuris: - ... ke ili neniam plu eksplodigu raketojn, respekte al la sentemaj oreloj de hundoj...

Hundineto kaj viro A little dog and a man Un perrito y un hombre. Un petit chien et un homme Um cachorrinho e um homem Маленькая собачка и мужчина

Je la noktomezo inter la 31-a de decembro 2020 kaj la 1-a de januaro 2021, mia hundineto Doris tremante vekiĝis kun iom da timo pro la bruego de raketoj eksplodantaj en la trankvila mallumo de malfrua nokto. À meia-noite entre 31 de dezembro de 2020 e 1º de janeiro de 2021, minha cachorrinha Doris acordou tremendo de medo ao som de foguetes explodindo na escuridão silenciosa da madrugada.

- Ve! - Infelizmente! Denove tia bruego! Mais uma vez, um rugido! Kial, hodiaŭ?.

Mi klarigis: - Nova Jaro, kara! Expliquei: - Ano novo, querida! Oni celebras Novan Jaron! Comemoramos o Ano Novo! Feliĉon al vi! Felicidade para você!

Doris malbonhumore grimacis, plu tremetadis kaj grumblis: - Ĉu ne sufiĉas la raketumado, kiam la plej populara futbalteamo venkas ĉampione, kaj la koncernaj huliganoj celebras dum tuta nokto? Doris fez uma careta de mau humor, continuou a tremer e resmungou: - Já não basta a extorsão quando o time de futebol mais popular ganha o campeonato e os hooligans em questão comemoram a noite toda? Ĉu ne sufiĉas la raketumado, kiam kandidato venkas la politikan nacian balotadon, kaj la fervoruloj celebras dum la tuta nokto? Vi homoj amas bruegadon!... Ve al miaj oreloj!