×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Esperanta Retradio 10-jara

Esperanta Retradio 10-jara

Antaŭ 10 jaroj, la aŭstra aktivulo Anton Orberndorfer ekhavis bonan ideon kaj tuj ĝin entreprenis. Li komencis publikigi nelongajn tekstojn en sian retejon kaj samtempe disponigi sonregistraĵojn de ĉiu koncerna temo. Oni pritraktas plej variajn aferojn de nia moderna mondo, nome pri arto, kulturo, muziko, teknologiaĵoj, ekologio, literaturo, scienco, k.s.. Unu kriterio estis tamen postulata: ke la tekstoj proponu ĉiam pozitivajn, optimismajn informojn, laŭ la devizo: “Jam troviĝas tro multe da negativaj informoj en la mondaj amaskomunikiloj. Ni prezentu la pozitivajn.” Oni evitu polemikaĵojn, kiuj preskaŭ ĉiam kondukas nenien.

Iom post iom, Anton invitis kunlaborantojn, tiel ke el pluraj mondopartoj alvenis tekstoj kaj parolregistraĵoj, kio donas al aŭskultantoj pli variajn (kaj tamen perfekte kompreneblajn) manierojn paroli Esperanton. Tiel krome riĉiĝis la panoramo de temoj.

La strategio estis tute klara kaj celkonscia. Ĉiutage, en la tuta mondo, homoj disponu pri kelkminuta legado kaj aŭskultado de nia lingvo. Por veteranoj, tio estu plezuro, por progresantoj, efika maniero plibonigi sian regadon de la lingvo. En Brazilo, mi aŭdis de pluraj samideanoj la komenton, ke ili regule legas kaj aŭskultas la sonartikolojn.

La oportuna demando, post 10 jaroj da admirinda reguleco, estas: ĉu la Esperanta Retradio plenumas sian intencon? Ĉu ĝi atingas sian celon?

Se oni faras elementan kalkulon, oni konstatas, ke estis disponigitaj pli ol 3600 sonartikoloj. Dum la lastaj dek jaroj, en neniu tago mankis ero en la ERR. Nur ĉi tiu cifero instigas al kora gratulo al la iniciatinto. Katalin Kovats, la respondeculo pri la konata retejo edukado.net jam esprimis sian rekonon pri la eduka valoro de la retejo. Sed plej interesa por la aktivaj produktantoj de materialo por la retejo estas la opinio de la uzantoj. Ĉu ili estas kontentaj? Ĉu ili havas proponojn?

Mia persona sperto estis tre riĉa, dum tiuj dek jaroj. Mi povis plezure praktiki nian lingvon, mi plibonigis mian kapablon komuniki ideojn, mi klopodis klare elparoli. Kaj precipe mi multon gajnis en mia menso, ke mi ĉiusemajne devis trovi “pozitivan” informon en la mondo kaj transformi ĝin en sonartikolon. Tio rezultigis, ke mi mem estis la unua, kiu ricevis en mian koron iom da optimismo. Tial, mi devas sincere danki al la aŭskultantoj, al la kunlaboranta laborgrupo kaj precipe al Anton Oberndorfer.

Ĉu atendas nin pliaj dek jaroj da laborado?


Esperanta Retradio 10-jara Esperanto Internet Radio 10 years old

Antaŭ 10 jaroj, la aŭstra aktivulo Anton Orberndorfer ekhavis bonan ideon kaj tuj ĝin entreprenis. Li komencis publikigi nelongajn tekstojn en sian retejon kaj samtempe disponigi sonregistraĵojn de ĉiu koncerna temo. Oni pritraktas plej variajn aferojn de nia moderna mondo, nome pri arto, kulturo, muziko, teknologiaĵoj, ekologio, literaturo, scienco, k.s.. Unu kriterio estis tamen postulata: ke la tekstoj proponu ĉiam pozitivajn, optimismajn informojn, laŭ la devizo: “Jam troviĝas tro multe da negativaj informoj en la mondaj amaskomunikiloj. Ni prezentu la pozitivajn.” Oni evitu polemikaĵojn, kiuj preskaŭ ĉiam kondukas nenien.

Iom post iom, Anton invitis kunlaborantojn, tiel ke el pluraj mondopartoj alvenis tekstoj kaj parolregistraĵoj, kio donas al aŭskultantoj pli variajn (kaj tamen perfekte kompreneblajn) manierojn paroli Esperanton. Tiel krome riĉiĝis la panoramo de temoj.

La strategio estis tute klara kaj celkonscia. Ĉiutage, en la tuta mondo, homoj disponu pri kelkminuta legado kaj aŭskultado de nia lingvo. Every day, all over the world, people have a few minutes to read and listen to our language. Por veteranoj, tio estu plezuro, por progresantoj, efika maniero plibonigi sian regadon de la lingvo. En Brazilo, mi aŭdis de pluraj samideanoj la komenton, ke ili regule legas kaj aŭskultas la sonartikolojn.

La oportuna demando, post 10 jaroj da admirinda reguleco, estas: ĉu la Esperanta Retradio plenumas sian intencon? Ĉu ĝi atingas sian celon?

Se oni faras elementan kalkulon, oni konstatas, ke estis disponigitaj pli ol 3600 sonartikoloj. Dum la lastaj dek jaroj, en neniu tago mankis ero en la ERR. Nur ĉi tiu cifero instigas al kora gratulo al la iniciatinto. Only this figure encourages heartfelt congratulations to the promoter. Katalin Kovats, la respondeculo pri la konata retejo edukado.net jam esprimis sian rekonon pri la eduka valoro de la retejo. Sed plej interesa por la aktivaj produktantoj de materialo por la retejo estas la opinio de la uzantoj. Ĉu ili estas kontentaj? Ĉu ili havas proponojn?

Mia persona sperto estis tre riĉa, dum tiuj dek jaroj. Mi povis plezure praktiki nian lingvon, mi plibonigis mian kapablon komuniki ideojn, mi klopodis klare elparoli. Kaj precipe mi multon gajnis en mia menso, ke mi ĉiusemajne devis trovi “pozitivan” informon en la mondo kaj transformi ĝin en sonartikolon. And above all, I gained a lot in my mind that every week I had to find "positive" information in the world and turn it into a sound article. Tio rezultigis, ke mi mem estis la unua, kiu ricevis en mian koron iom da optimismo. Tial, mi devas sincere danki al la aŭskultantoj, al la kunlaboranta laborgrupo kaj precipe al Anton Oberndorfer.

Ĉu atendas nin pliaj dek jaroj da laborado?