×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Elektra kuirilo el Ĉeĥio

Elektra kuirilo el Ĉeĥio

Ĝi estas tiel praktika. Tion diras preskaŭ ĉiuj kiuj uzas la elektran kuirilon "Remoska". Oni povus nomi ĝin elektra kuirejeto. Per ĝi eblas kaj baki kukon, kaj boletigi legomon. Kaj la aparato estas ankaŭ taŭga por la semajnfina dometo se tie oni ne disponas pri kuirejo.

Ĝi estas kuirpoto, kaserolo kaj forno en unu unuo. La Remoska nun jam haveblas de pli ol 60 jaroj. Ĝia invento okazis post vojaĝo al Svedio. La posta maŝinkonstruisto Oldřich Homuta tie trovis elektran kuirpoton. Kiam li ekipis tiun aparaton per aldona bakfunkcio, tio estis la naskiĝo de la Remoska. La prototipo ekestis en laboratorio en Prago. Post du pluaj produktejoj la seria produktado ekokazis 30 kilometrojn oriente de la ĉefurbo, nome en la urbeto Kostelec nad Černými lesy.

La Remoska tre rapide trovis adeptojn en tuta Ĉeĥoslovakio. Oni trafis per tiu kuirilo merkatan truon. Ĉar la aparato ne nur servis en la semajnfinaj domoj kiel anstataŭaĵo por kuirejo, sed ankaŭ en kelkaj malgrandaj loĝejoj en la urboj. Ivo Svoboda estas afergvidanto de la hodiaŭa firmao "Remoska". Okaze de vizito en la fabriko li montris modelon el la fino de la 1950-aj jaroj.

Kaj cetere la mirakla kuirpoto estis patentita en la jaro 1964. Kiel ĝi funkcias? Jen tion klarigas la afergvidanto:

"La principo estas sufiĉe simpla. En la kovrilo de la Remoska troviĝas hejta spiralo, de kiu la varmego disvastiĝas ĝis la fundo de la poto. Estas interese ke ekde 315 gradoj C la nutraĵoj ekbruliĝas, sed la Remoska atingas maksimume 250 gradojn C. Tio signifas ke la manĝaĵo en ĝi ne povas fiksiĝi." "Okazis grandskala eksportado. Kiam mi veturas al Hungaro mi ĉiam denove renkontas sufiĉe aĝajn homojn kiuj rakontas kiel ilia avino kuiris por ili en la "Remoŝka". Ankaŭ la poloj konis ĝin - same kiel la rusoj, kiu nomis ĝin 'ĉudopjeĉka'. do mirakla bakforneto", diras Ivo Svoboda. Ĝis la jaro 1991 estis entute produktitaj laŭ indikoj inter 1,5 kaj 2,7 milionoj da Remoska-kuiriloj. Post la politika ŝanĝo de la jaro 1989 tamen la vendado rapide malkreskis. La tempo de tiu kuirejeto ŝajnis esti finita, ĉar nun en la vendejoj unuafoje estis ofertataj frit-aparatoj kaj mikroondaj fornoj. En la jaro 1994 la tiama eksa ŝtata entrepreno estis ofertata por vendo kadre de la "malgranda privatigado". De tiam la kulteca aparato estas produktata en norda Moravio. Dum la unuaj jaroj la vendado tamen nur heziteme funkciis. En la jaro 1999 oni akiris licencon por la utiligo de Teflono - de tiam la vendociferoj denove kreskis. Kaj hazarde malfermiĝis profitpromesa merkato en eksterlando - nome en Grandbritio.

"Iutage sonoris la telefono sur mia skribotablo. Parolis kun mi iu lordino Milena. Ŝi estis unu el la infanoj kiujn Sir Nicholas Winton savis per la forsendo al Anglio kontraŭ Hitlero. Do kvankam ŝi estis kreskinta en Britio, la lordino Milena Grenfell-Baines konservis sian amon por la origina hejmlando. Kaj tiu virino simple iom testis la Remoska-kuirilon hejme." "Troviĝis baldaŭ brita firmao kiu unue mendis 1000 pecojn kiujn oni volis vendi ene de tri monatoj. La vendado funkciis per katalogo. Oni verkis pri la Remoska afablan tekston kiu klarigis kiel la firmao ektrovis tiun aparaton. Ene de tri semajnoj tiam ĉiuj mil pecoj estis venditaj." "Tio okazis en la jaro 2001. Samjare la instituto 'Good Housekeeping' (bona hejma mastrumado), kiu eldonas la samnoman periodaĵon elektis la Remoska-kuirilon produkto de la jaro. La sukceso estis trarompa: Hodiaŭ la ĉeĥa produktanto vendas la duonon de sia produkta kvanto en la brita merkato. Oni povas per ĝi boligi aŭ boletigi, kradrosti, baki aŭ friti - simple ĉion. Tiucele sufiĉas simpla elektra kontaktingo." La aparato ricevis modernan dezajnon kaj tiel taügas ankaŭ por aliaj merkatoj. Ĝi fariĝis produkto kiu tre bone taŭgas por nia epoko.