×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Bio-plastro el placento

Bio-plastro el placento

Kronikaj vundoj povas kaŭzi grandajn dolorojn. Ĉeĥaj sciencistoj tial disvolvis specialan bio-plastron kiuj helpas ĉe la resaniĝo.

Temas precipe pri pacientoj kies vundoj pro diabeto aŭ pro malhelpata sangofluo nur malbone resaniĝas, aŭ kiuj havas malferman vundon. La bioĥemiistino Iveta Minaříková de la ĉeĥa "Centro pri histoj kaj ĉeloj" staras malantaŭ tiu nova invento. La bio-plastro estas ĉerpita el la placento kiun oni deprenis de virinoj post cesara sekcio, klarigas Minaříková.

"Nia metodo estas protektata de patento. El la placento ni ekstraktas la internan ovohaŭton, do la amnion. Tio estas duone travidebla haŭto kiun ni konservas. En la fina produkto ekestas la bio-plastroj kiuj estas konserveblaj ĉe ĉambra temperaturo dum ĝis kvin jaroj." La plastro estas tre maldika kaj ĝi estas magazenata en sekigita stato, diras Iveta Minaříková. Ĉe surmeto sur la vundon la plastro estas humidigita.

"Ĉiuj efiksubstancoj en la bio-plastro estas konservitaj. Per la humidigo ili aktiviĝas kaj komencas efiki. Jam dum la unuaj horoj post la surmeto de la plastro montriĝas ke en la vundo ĝi komencas labori. La pacientoj diras al ni ke la doloroj ĉesas. Tio estas preskaŭ nekredebla, ĉar kronikaj vundoj estas tre dolorigaj. Pro tio plej multaj trafitoj ne povas dormi, ne povas labori, ilia tuta vivo estas malhelpata de tio", diras la bio-ĥemiistino. Iom post iom la bio-plastro dissolviĝas kaj la vundo komencas resaniĝi, ŝi aldonas.

Unuafoje tiu principo estis testata de okulkuracistoj. La centro pri histoj kaj ĉeloj intertempe jam liveras sian produkton al okulklinikoj en tuta Eŭropo, diras Minaříková. Sekve montriĝis la saniga efiko ankaŭ ĉe kronikaj vundoj. Ŝi priskribas la kazon de 37-jara paciento kiu estis ricevinta transplanton de reno. Li ricevis imun-subpremajn medikamentojn. Aliflanke malfermiĝis vundo ĉe la plandoj kie ĉia infekto estas pro la imun-subpremaj medikamentoj vivodanĝera.

"Minacis amputo de la kruro. Necesas mencii ke la paciento dum du jaroj estis suferanta pro la malferma vundo. Ni komencis surmeti la bio-plastron kaj jam post kvar semajnoj fermiĝis la vundo". La bio-plastron tamen estonte oni ne povos aĉeti simple en apoteko. Nur kuracistoj rajtas surmeti amnio-membranon. La rajtoj pri la vendo de la bio-plastro troviĝas ĉe la ĉeĥa farmaceŭtika entrepreno Zentiva. En Ĉeĥio jam ekde septembro la publika sanasekuro transprenos la kostojn por la kuracado per la plastro.