Aŭtismuloj estas idealaj por la nuntempo
Homoj kun aŭtismo estis stigmatizitaj dum jardekoj. Hodiaŭ ili estas konsiderataj kiel homoj kiuj kapablas travidi la situacion de la mondo de hodiaŭ. Esplorprojekto priskribas kiel okazis tiu ŝanĝo kaj kion tio diras pri la hodiaŭa socio.
"Ĝi igas onin alia kaj igas onin pensi alie." Tion diris la aktivulino por la klimato Greta Thunberg en elsendo de usona televida stacio. Ŝi parolis pri sia Asperger-sindromo kiu estas formo de aŭtismo. Greta Thunberg ne nur tute malferme traktas sian diagnozon. Ŝi eĉ konsideras sian aliecon kiel superforton, kiel ŝi tion akcentas ĉiam denove. Tial ŝi povas ekzemple sen granda peno tralabori studaĵojn kaj tekstojn. Sed ŝi ne nur komprenas la klimatan krizon, ŝi ankaŭ konsekvence agas laŭ ĝi.
Daŭris longe ĝis Greta Thunberg hodiaŭ fiere parolas pri sia Asperger-sindromo kaj estas alte aprezata de homoj en la tuta mondo. Unuafoje aperis la nocio "aŭtismo" ĉirkaŭ la jaro 1907. Tiel oni nomis unue simptomon de skizofrenaj homoj kiuj ŝajne vivas en sia propra mondo kaj kiuj estas forte gvidataj de internaj imagoj. Dum la 1940-aj jaroj aŭtismo estis priskribata kiel propra psika malsano kiu trafas ekskluzive infanojn. Oni vidis la esencon de la infana aŭtismo en tio ke infanoj precipe ne estas en kontakto kun sia socia medio kaj ke ili restas fermitaj kaj ne estas komprenebla al aliaj homoj kio okazas en ili.
Daŭris pluajn 40 jarojn ĝis oni ekkonis ke aŭtismo ne estas kuracebla kaj ke aŭtismaj infanoj fariĝas aŭtismaj plenkreskuloj. Ekde la 1980-aj jaroj la scienco ne plu parolas pri malofta patologio. Oni nun ekkomprenis aŭtismon kiel afekcion kiu povas esti tre varie elformita kaj kiu ĉe kelkaj homoj kondukas eĉ al kogna superproduktivo.
Ĝis hodiaŭ en larĝa publika medio dominas la bildo pri altgrade funkcia, teknike lerta aŭtismulo kiu laŭ la opinio de multaj homoj estas virseksa. En la IT-branĉo de la ekonomio oni eĉ celite serĉas laborulojn kun altfunkcia aŭtismo, ĉar laŭ tio aŭtismuloj eksterordinare bone povas ekkoni detalojn aŭ skemojn kaj povas tre pacience multfoje ripeti certajn procedojn.
Aŭtismo estis ĉiam priskribita ĉefe kiel misfunkcio de interhomaj rilatoj. La sinpriskriboj de aŭtismaj homoj tamen nun sugestas ke aŭtismo eble estas akompanata de la kapablo por eksterordinare intensaj rilatoj - al tio kio ĉirkaŭas nin kaj kion plej multaj homoj ne travivas per siaj sensoj.
Aŭtismo laŭ la esploristoj do estas ankaŭ socikultura fenomeno kiu dependas de la epoko en kiu trafita homo vivas.