×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Arterio en la mano

Arterio en la mano

Vojrompa scienca malkovro pruvas la daŭrigon de la evolucio: La homoj havas ion en la mano kion ili antaŭ kelkaj jaroj ne havis.

Ŝajnas ke la homa evolucio finiĝis en sia nuntempa stadio kaj ke la homo kiel tia ne plu evoluos. Sed ŝajnas esti nur mensogo por ni mem ke ni estas atingintaj la plej altan staton de evoluo, kio estas vaste kredata trompo de ĉiu civilizacio. Sed sciencistoj havas iom alian opinion kaj nun ili povis finfine pruvi ĝin per surpriza rezulto: En ĵurnalo pri anatomio estis publikigita studaĵo kiu pruvas ke la homa evolucio ankoraŭ ne estas finita, tute male.

La pruvo laŭ tio estas speco de arterio en la mano kiun oni normalkaze ne rimarkus. La tiel nomata arteria mediana (meza arterio) tamen aperis nur en la 19-a jarcento unuafoje ĉe plenkreskuloj. Dum la evoluo de embrio tiu arterio estas tre grava. Ĝi prizorgas la transporton de sango al la antaŭbrakoj kaj manoj. Iom post iom tiu funkcio estas anstataŭata per aliaj arterioj kaj la arteria mediana malaperas. Dum la pasintaj jaroj tamen esploristoj eltrovis ke pli kaj pli da homoj havas tiun arterion en plenkreska aĝo.

La studaĵo montras ke proksimume ĉiu tria homo havas tian arterion kvankam eble estas ankoraŭ pli. La esploristoj volas daŭrigi tiun studoprojekton ankoraŭ dum almenaŭ 80 jaroj. Nuntempe la arteria mediana estas konsiderata de medicinistoj kiel anomalio en la plenkreska korpo. Sed se pli ol la duono de la homoj havos ĝin, tiam ĝi tute ne plu estos malnormala, sed male, ĝi fariĝos parto de la homa anatomio.

Ĉe similaj ŝanĝiĝoj en la scienca komunumo oni parolas pri mikroevolucio. Malgraŭ tiu malgranda ŝanĝo ekspertoj kredas ke la evolucio nun progresas pli rapide ol ekzemple antaŭ 250 jaroj. Estus ekzemple signifa ŝanĝo se homoj disvolvus membranon inter manoj kaj trunko danke al kiuj ni kapablus flugi. Ĝis nun tamen ne ŝajnas ke tio okazos en proksima estonteco.

La menciitan arterion posedis laŭ studaĵo en la jaro 1880 nur 10 procentoj de la homoj en plenkreska aĝo, ĉe homoj kiuj naskiĝis en la dudeka jarcento estis jam 30 procentoj. Laŭ sciencistoj tio povus esti ŝanĝo de la genetika informo, kaj ĝis la jaro 2100 ĉiuj novnaskitoj verŝajne havos tian arterion.

Estas ankoraŭ nekonate kiun avantaĝon la arterio prezentu. Sed verŝajne neniu plendos se la manoj sangos iom pli.

Apud tiu ŝanĝo sciencistoj observis ankaŭ aliajn deviojn for de la pasinteco. Pli kaj pli da homoj estas naskitaj sen saĝodentoj, aliaj havas ankaŭ etajn ostojn en la genuo aŭ en la spino.

Arterio en la mano Eine Arterie in der Hand An artery in the hand Una arteria en la mano. Uma artéria na mão