×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Altaj sociaj kostoj de distanca instruado

Altaj sociaj kostoj de distanca instruado

Simile al la najbaraj landoj de Ĉeĥio, nome en Germanio kaj Aŭstrio, la lerneja instruado dum la kronvirusa pandemio ne okazas kiel kutime en la klasoĉambroj, sed hejme helpe de la interreto kaj de la komputilo. La gelernantoj ja havas retan kontakton kun la geinstruistoj, sed ne al siaj samklasanoj. Tio estas granda psika ŝarĝo por ĉiuj kiuj partoprenas en tio, nome por geinstruistoj, gepatroj kaj gelernantoj. Sed ne nur tiu ŝarĝo kuŝas sur la instru-sistemo de la lando, sed ankaŭ alta financa ŝarĝo.

malgajnon de ĝis 33 miliardoj da ĉeĥaj kronoj, kio egalas al 1,3 miliardoj da eŭroj). Tio rezultas el studaĵo de la ĉeĥa instituto pri demokratio kaj ekonomikaj analizoj (Idea).

Laŭ tio la distanca instruado ne havas la saman efikecon kiel la ĉeesta instruado. Pro tio la sciencistoj antaŭvidas en sia analizo perdon de produktivo, de privataj vivenspezoj kaj sekve ankaŭ de enspezoj de la publika mano.

Ekde la 1-a de marto pro la kronvirusa pandemio ĉiuj lernejoj en Ĉeĥio estas fermitaj. Jam de pli ol unu jaro nur dum mallongaj fazoj okazis ĉeesta instruado. La studaĵo ja konsideras diversajn faktorojn, kiel ekzemple la kvoton de dommastrumejoj kun bona konekto al la interreto aŭ la kvoton de instruistoj kun la necesaj lertecoj. Malgraŭ tio la efikeco de la distanca instruado situas laŭ tio nur ĉe ĉirkaŭ 50 procentoj de la ĉeesta instruado.

Se oni rekalkulas tion en mono, lernanto pro tio por ĉiu semajno da hejma instruado perdos en sia estonta profesia vivo ĉirkaŭ 35.000 kronojn (t. e. 1350 eŭroj) da malnetaj vivenspezoj. Sekve ankaŭ malaltiĝos la impostoj kaj pro tio ankaŭ la enspezoj de la publika mano.

Laŭ la ĝenerala direktoro de Idea la hodiaŭaj gelernantoj sentos en sia monujo ankoraŭ dum jardekoj la mankon de kleriĝo pro la distanca instruado. Jam antaŭe la direktoro estis montrinta ke la disponigo de sufiĉe da testoj pri kronviruso, por ebligi la revenon de la gelernantoj al siaj klasoĉambroj, je longa vido kostus malpli al la ĉeĥa ŝtato ol la daŭra distanca instruado.

Altaj sociaj kostoj de distanca instruado

Simile al la najbaraj landoj de Ĉeĥio, nome en Germanio kaj Aŭstrio, la lerneja instruado dum la kronvirusa pandemio ne okazas kiel kutime en la klasoĉambroj, sed hejme helpe de la interreto kaj de la komputilo. La gelernantoj ja havas retan kontakton kun la geinstruistoj, sed ne al siaj samklasanoj. Tio estas granda psika ŝarĝo por ĉiuj kiuj partoprenas en tio, nome por geinstruistoj, gepatroj kaj gelernantoj. Sed ne nur tiu ŝarĝo kuŝas sur la instru-sistemo de la lando, sed ankaŭ alta financa ŝarĝo.

malgajnon de ĝis 33 miliardoj da ĉeĥaj kronoj, kio egalas al 1,3 miliardoj da eŭroj). Tio rezultas el studaĵo de la ĉeĥa instituto pri demokratio kaj ekonomikaj analizoj (Idea).

Laŭ tio la distanca instruado ne havas la saman efikecon kiel la ĉeesta instruado. Pro tio la sciencistoj antaŭvidas en sia analizo perdon de produktivo, de privataj vivenspezoj kaj sekve ankaŭ de enspezoj de la publika mano.

Ekde la 1-a de marto pro la kronvirusa pandemio ĉiuj lernejoj en Ĉeĥio estas fermitaj. Jam de pli ol unu jaro nur dum mallongaj fazoj okazis ĉeesta instruado. La studaĵo ja konsideras diversajn faktorojn, kiel ekzemple la kvoton de dommastrumejoj kun bona konekto al la interreto aŭ la kvoton de instruistoj kun la necesaj lertecoj. The study does take into account various factors, such as the quota of households with good internet connection or the quota of teachers with the necessary skills. O estudo tem em conta vários fatores, como a quota de agregados familiares com boa ligação à internet ou a quota de professores com as competências necessárias. Malgraŭ tio la efikeco de la distanca instruado situas laŭ tio nur ĉe ĉirkaŭ 50 procentoj de la ĉeesta instruado.

Se oni rekalkulas tion en mono, lernanto pro tio por ĉiu semajno da hejma instruado perdos en sia estonta profesia vivo ĉirkaŭ 35.000 kronojn (t. e. 1350 eŭroj) da malnetaj vivenspezoj. 1350 euros) do rendimento vital bruto. Sekve ankaŭ malaltiĝos la impostoj kaj pro tio ankaŭ la enspezoj de la publika mano.