NE RIPROĈU FOLIOJN (Ito Saburo)
Ne riproĉu foliojn,
ke ili estas ne floroj;
havas ili misiojn.
Kaj ne plendu la floron,
ke ĝi ne estas folioj;
ĝi ankaŭ faras laboron!
Ne ignoru radikojn,
ke ili kaŝas sin teren.
Ne kurbigu la branĉojn,
etendiĝi aeren!