×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO VII - Tetrinkado ĉe Frenezuloj

ĈAPITRO VII - Tetrinkado ĉe Frenezuloj

ĈAPITRO VII Tetrinkado ĉe Frenezuloj

Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde.

La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton. " Kvankam la tablo estis granda, la ĵus priskribita trio amasiĝis en unu angulo.

Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoĉe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli! " "Jen kelkaj " diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogseĝo ĉe unu fino de la tablo. "Prenu da vino," per mokafabla voĉo alparolis ŝin la Martleporo. Alicio per vigla serĉrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur ĝi—krom teaĵoj—nenion.

"Mi ne vidas vinon," ŝi diris. "Nek mi," diris la Martleporo. "Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis. "Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo. "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al vi " diris Alicio "oni ja surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj. "Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin. "Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila. " Alicio diris tion tre severe. La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion.

Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon? " "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion. "Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon? " diris la Martleporo. "Ĝuste tion," respondis Alicio. "Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo. "Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ... (per voĉo pli duba)... mi ĉiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, ĉu ne? "Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas kion mi vidas. '" ..."Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi ŝatas. '" La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras. '" "Por vi , ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto. Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

La Ĉapelisto unue rompis la silenton.

Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas? " Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris al vi, ke butero ne taŭgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon.

"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo. "Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre eniĝis," la alia riproĉe diris, "vi ne devis enigi ĝin per la pantranĉilo. La Martleporo prenis la horloĝon, kaj malĝoje observis ĝin; poste li trempis ĝin en sian tason, kaj denove observis.

Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antaŭa diro:—

"Nur la plej bonan buteron mi uzis. Alicio scivole rigardis la poŝhorloĝon trans lia ŝultro.

"Jen tre kurioza horloĝo," ŝi ekkriis, "ĝi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn ĝi ne indikas. " "Pro kio ĝi devas? " la Ĉapelisto demandis. "Ĉu via poŝhorloĝo montras por vi la jarojn? " "Kompreneble ne! " Alicio tre flue respondis. "Ĉar se ĝi montrus la jarojn, ĝi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon. " "Kaj ĝuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Ĉapelisto. Alicio tute konfuziĝis.

La lasta diro de l' Ĉapelisto, kvankam ne malbona Esperantaĵo, ŝajnis al ŝi konduki nenien. Ŝi nur diris ĝentile: "Mi ne komprenas. " "La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:—

"Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri. " "Ĉu vi jam solvis la enigmon? " demandis la Ĉapelisto, denove turnante sin al Alicio. "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon. " "Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis. —"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. Alicio ekĝemis enue.

"Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn. " "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne uzus 'ĝi' priparolante ' lin . '" "Mi ne komprenas," diris Alicio. "Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo? "8 "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi ĉiam devas tempbati. "9 "Ha, jen la kaŭzo," diris la Ĉapelisto. "Li ja ne ŝatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaŭ ĉion farus pri la horloĝoj laŭ viaj preferoj. Ekzemple, ĉe la naŭa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmanĝon. " "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundiĝinte en pensojn, ŝi poste aldonis:

"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la manĝo, mi ne estus malsata! "En la komenco, eble ne," diris la Ĉapelisto, "sed vi povus teni la horloĝon ĉe la unua, ĝis vi fariĝus malsata. "Ĉu vi tiel mastrumas ĝin? " Alicio demandis. La Ĉapelisto malĝoje svingis la kapon.

"Tion ne mi," li respondis, "ĉar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, ĵus antaŭ kiam tiu freneziĝis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Ĝi okazis ĉe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

Tvink'l,10 Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto?

Vi kredeble konas tiun kanton?

"Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio. "La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena. Tra l' aer' vi ŝovas vinMajeste, kiel anasin'. Tvink'l, Tvink'l!... En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

" Tvink'l, tvink'l, tvink'l. "... Ĉar laŭŝajne ĝi havis la intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la orelojn por ĉesigi ĝin.— —"Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin. '" "Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio. "Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze. " Vere frapanta ideo venis al Alicio.

"Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj? " "Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Ĉiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn. " "Do, vi ĉirkaŭmovas vin? " demandis Alicio. "Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj. "Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas antaŭ la unue uzitaj? —"Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Ĉi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni fabelon. " "Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis ŝin.

"Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka, malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte. "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. "Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini. La Gliro tuj komencis, tre rapidante:—"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili loĝis ĉe la fundo de tre profunda puto. " "Kion do ili manĝis? " diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson. )

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso. "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili fariĝus malsanaj. "Kaj fakte estis " diris la Gliro "tre malsanaj. Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo? —"Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza mieno. "Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni pli . "Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Ĉu vi ne devis diri ke vi ne povus preni malpli ? Tre facile ja estas preni pli ol neniom. " "Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante. "Ho, ho! " triumfe kriis la Ĉapelisto. "Kiu nun rompas la regulon pri personaĵoj? " Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon.

Sekve ŝi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo? Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto. "Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ—! Ŝ—! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon. "Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas unu . " "Vi kredas ke nur unu? " la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton—" "Kion ili desegnis? " diris Alicio, jam forgesinte sian promeson. Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris. —"Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu nin maldekstren je unu sidloko. " Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la seĝon de la Gliro.

Alicio, ne tre volonte, prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.—

Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis11 la melason? " "Oni povas ĉerpi12 akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do egalfacile estas ĉerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, ĉu ne? vi malklera bubineto? " Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la Gliro ŝi diris:—

"Sed ili ja vivis en la puto. "Vivis en la puto? Certege! Sed vi, vi sen la puto ja malsukcesus desegni la melason el ĝi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (ĉar ĝi jam refariĝis dormema) "kaj desegnis aĵojn ĉiuspecajn, ĉion komenciĝantan per la litero M——" "Kial per M? " diris Alicio. "Kial ne per M? " diris la Martleporo. Alicio silentiĝis.

La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pinĉoj de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun subita ekkrieto, kaj daŭrigis:

—"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon—ĉu iam vi vidis desegnaĵon kiu reprezentas Multecon? Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne pensas —" "Se vi ne pensas , vi ne rajtas paroli," diris la Ĉapelisto. Tiun lastan malĝentilaĵon Alicio ne povis toleri.

Ŝi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marŝis for de la tablo.

La Gliro tuj endormiĝis; kaj nek la Ĉapelisto nek la Martleporo atentis ŝian foriron, kvankam kelkfoje ŝi rigardis malantaŭen en la espero ke ili revokos ŝin.

La lastan fojon kiam ŝi vidis ilin, ambaŭ staris super la Gliro, klopodante per ĉiuj fortoj prempaki ĝin en la tekruĉon!

"Neniam mi volos reviziti ilin " diris Alicio. "Neniam en la tuta vivo mi ĉeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol ĉe ili. Dume ŝi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn.

Post iom da marŝado, ŝi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis ŝi. "Tamen hodiaŭ ĉio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"—kaj eniris. Denove ŝi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto.

"Nu, ĉi tiun fojon mi klopodos pli lerte," ŝi diris al si. Preninte la oran ŝlosileton, ŝi unue malŝlosis la pordon kiu kondukas en la ĝardenon.

Tiam, ŝi mordetis la fungopecon (kiun ŝi ankoraŭ havis en la poŝo) ĝis ŝi estis tridek centimetrojn alta, kaj fine —post tiom da malsukcesoj—trovis sin en la belega ĝardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj ĉarmaj fontanoj.


ĈAPITRO VII - Tetrinkado ĉe Frenezuloj CHAPTER VII - Tea-Drinking in Lunatics

ĈAPITRO VII  Tetrinkado ĉe Frenezuloj CHAPTER VII Tea Drinking at Madmen

Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. Here under a tree in front of the house she saw a table; at the table sat, drinking tea, the Marmot and the Hatter; among them also sat Dormouse, who was fast asleep.

La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. The other two rested their elbows on it, and chatted around its head. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton. " "Very uncomfortable for the Dormouse," thought Alice, "yet, as it sleeps soundly, it probably does not feel the discomfort." Kvankam la tablo estis granda, la ĵus priskribita trio amasiĝis en unu angulo. Although the table was large, the newly described trio crowded into one corner.

Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoĉe. When they saw Alice, they immediately shouted in unison. "Ne pli da sidlokoj, ne pli! " "Jen  kelkaj " diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogseĝo ĉe unu fino de la tablo. "Here are some," said Alice indignantly, and sat down in a large armchair at one end of the table. "Prenu da vino," per mokafabla voĉo alparolis ŝin la Martleporo. "Take some wine," the Marmot addressed her in a mocking voice. Alicio per vigla serĉrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur ĝi—krom teaĵoj—nenion. Alice searched the whole table with a keen search, and saw nothing on it — except tea.

"Mi ne vidas vinon," ŝi diris. "Nek mi," diris la Martleporo. "Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis. "So you behaved rudely in proposing it," Alice replied angrily. "Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo. "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al  vi " diris Alicio "oni ja surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj. "No one has announced that the table belongs to you," said Alice. "Cutlery has been put on for well over three people." "Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. "You cut your hair," interposed the Hatter suddenly. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin. From the beginning he had looked at Alice with obvious curiosity, and now addressed her for the first time. "Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila. "It's not fair to criticize the characters; that's very rude. " Alicio diris tion tre severe. La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion.

Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon? " Instead of answering, he suddenly posed the riddle: "What does the crow look like on a desk?" "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion. "All right, they're starting to come up with puzzles: we're going to have fun now," thought Alice, and she said aloud, "I think I'll be able to solve that myself. "Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon? " diris la Martleporo. "Ĝuste tion," respondis Alicio. "Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo. "Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ... (per voĉo pli duba)... mi ĉiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, ĉu ne? "Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas kion mi vidas. '" "By that logic, one could say that 'I see what I eat' and 'I eat what I see' are the same." ..."Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi ŝatas. '" La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro: The Dormouse certainly did not wake up, he certainly slept; here is his saying:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras. “According to that principle, one could say that‘ I breathe while I sleep ’and‘ I sleep while I breathe ’are the same. '" "Por  vi , ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto. Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj. There was a few minutes of silence, which Alice took advantage of to remember all the facts she knew about crows and desks.

La Ĉapelisto unue rompis la silenton.

Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Alice noticed in the last moments that he was taking the watch out of his pocket and anxiously watching it, that at last he shook it and held it near his ear. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas? " Then turning to Alice he asked, "What date do we have?" Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris al vi, ke butero ne taŭgos por la radaro?" Didn't I tell you butter wouldn't be suitable for the radar? " Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon. Saying this he turned a very indignant glance at the Marmot.

"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo. "Only the best I've ever used," protested the Marmot. "Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre eniĝis," la alia riproĉe diris, "vi ne devis enigi ĝin per la pantranĉilo. “Yes, but along with the butter a few crumbs must have been inserted,” the other reproachfully said, “you didn’t have to insert it with the bread knife. La Martleporo prenis la horloĝon, kaj malĝoje observis ĝin; poste li trempis ĝin en sian tason, kaj denove observis. The Marmot took the watch, and looked at it sadly; then he dipped it in his cup, and watched again.

Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antaŭa diro:—

"Nur la plej bonan buteron mi uzis. Alicio scivole rigardis la poŝhorloĝon trans lia ŝultro.

"Jen tre kurioza horloĝo," ŝi ekkriis, "ĝi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn ĝi ne indikas. " "This is a very curious clock," she exclaimed, "it does indicate the dates of the month, and the hours it does not indicate." "Pro kio ĝi devas? " la Ĉapelisto demandis. "Ĉu via poŝhorloĝo montras por vi la jarojn? " "Does your watch show you the years?" "Kompreneble ne! " Alicio tre flue respondis. "Ĉar se ĝi montrus la jarojn, ĝi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon. " "Because if it were to show the years, it would have to indicate for a very long time the same figure." "Kaj ĝuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Ĉapelisto. "And that's exactly the fact you could tell about mine," said the Hatter. Alicio tute konfuziĝis.

La lasta diro de l' Ĉapelisto, kvankam ne malbona Esperantaĵo, ŝajnis al ŝi konduki nenien. The Hatter's last saying, though not a bad Esperanto thing, seemed to lead her nowhere. Ŝi nur diris ĝentile: "Mi ne komprenas. " "La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:—

"Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri. " "Ĉu vi jam solvis la enigmon? " demandis la Ĉapelisto, denove turnante sin al Alicio. "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "No, I'm giving away the solution," said Alice. "Diru al mi la solvon. " "Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis. —"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. Alicio ekĝemis enue. Alice sighed wearily.

"Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn. " "I think," she said, "that you should make better use of time than waste it by proposing unsolvable riddles." "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne uzus 'ĝi' priparolante ' lin . "If you knew Time as well as I did," said the Hatter, "you wouldn't use 'it' to talk about him. '" "Mi ne komprenas," diris Alicio. "Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime. "Probably not," said the Hatter, shaking his head contemptuously. "Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo? "I dare say you never even spoke to Time? "8 "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi ĉiam devas tempbati. "Maybe not," Alice replied a little cautiously, "yet, in learning the music, I must always keep up. "9 "Ha, jen la kaŭzo," diris la Ĉapelisto. "Ah, that's the cause," said the Hatter. "Li ja ne ŝatas tiun batadon. “He really doesn’t like that beating. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaŭ ĉion farus pri la horloĝoj laŭ viaj preferoj. If you just wanted to be nicer, he would do almost anything about the watches according to your preferences. Ekzemple, ĉe la naŭa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmanĝon. " For example, at nine in the morning, when you have to start the lessons, you should just whisper to him your wish, and here the indicators would immediately show the first hour and you would have lunch. " "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundiĝinte en pensojn, ŝi poste aldonis: However, deep in thought, she later added:

"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la manĝo, mi ne estus malsata! "En la komenco, eble ne," diris la Ĉapelisto, "sed vi povus teni la horloĝon ĉe la unua, ĝis vi  fariĝus  malsata. "Ĉu vi tiel mastrumas ĝin? "Do you manage it that way?" " Alicio demandis. La Ĉapelisto malĝoje svingis la kapon. The Hatter shook his head sadly.

"Tion ne mi," li respondis, "ĉar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, ĵus antaŭ kiam  tiu  freneziĝis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). "That's not me," he replied, "because he and I had a quarrel last March, just before he went mad (pointing with his teaspoon at the Marmot). Ĝi okazis ĉe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

Tvink'l,10 Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto? Bat What's your business?

Vi kredeble konas tiun kanton?

"Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio. "La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena. "The sequel," said the Hatter, "is as follows. Tra l' aer' vi ŝovas vinMajeste, kiel anasin'. Through the air you push yourself Majestically, like a duck. Tvink'l, Tvink'l!... En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti: At that moment the Dormouse shook itself and began to sleep:

" Tvink'l, tvink'l, tvink'l. "... Ĉar laŭŝajne ĝi havis la intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la orelojn por ĉesigi ĝin.— "... As it seemed to be intended to continue such a twinkling indefinitely, it was pinched in its ears to stop it." —"Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin. "Well, as soon as I had finished the first verse," said the Hatter, "the Dear Lady jumped up and shouted aloud, 'He is killing Time; let him be beheaded. '" "Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio. "Oh, the cruel savage," cried Alice. "Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze. " Always constantly he now gives me the six in the afternoon. " Vere frapanta ideo venis al Alicio. A really striking idea came to Alice.

"Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj? " "That's the reason, isn't it, why I see so many cutlery on the table?" "Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Exactly," replied the Hatter, with a sigh. "Ĉiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn. " "Always the tehoro, and we never have an interval even to wipe the tools." "Do, vi ĉirkaŭmovas vin? " demandis Alicio. "Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj. "Exactly," said the Hatter, "according to the wear and tear of the cutlery." "Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas antaŭ la unue uzitaj? "But what happens," Alice dared to ask, "when you come back again before the first used?" —"Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Let's change the subject," interrupted the Marmot, yawning. "Ĉi tio enuigas min! “This bores me! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni fabelon. " I suggest the Miss tell us a story. " "Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis ŝin.

"Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka, malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte. "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. "Yes, please, please," Alice said pleadingly. "Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini. "Don't delay, either," added the Hatter, "for if you delay, you must fall back asleep before you finish." La Gliro tuj komencis, tre rapidante:—"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. The Dormouse began at once, in a great hurry: Ili loĝis ĉe la fundo de tre profunda puto. " "Kion do ili manĝis? " diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson. ) (Questions about food and drink have always been of special interest to her.)

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso. After two minutes of consideration the Dormouse replied, "They fed on molasses. "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili fariĝus malsanaj. "Kaj fakte  estis " diris la Gliro "tre malsanaj. "And in fact they were," said the Dormouse, "very ill." Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo? Alice tried to imagine what life would be like if she lived at the bottom of a well and fed on molasses; but the effort was too confusing, so she asked, "Why did they live in the bottom of the well?" —"Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza mieno. "Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni  pli . "So far I haven't had anything," replied Alice, indignantly, "so I can't take any more." "Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Again you are wrong," interposed the Hatter. "Ĉu vi ne devis diri ke vi ne povus preni  malpli ? Tre facile ja estas preni pli ol neniom. " "Neniu petis  vian  opinion," diris Alicio indignante. "Ho, ho! " triumfe kriis la Ĉapelisto. cried the Hatter triumphantly. "Kiu  nun  rompas la regulon pri personaĵoj? " "Who's breaking the character rule now?" Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon.

Sekve ŝi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon: Then she poured herself tea and bread, and then turned again to the Dormouse and repeated the question:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo? Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto. For the second time the Dormouse needed two minutes' consideration; at last he said, "The well was a molasses well. "Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. "Impossible, there is no such thing," Alice began very indignantly. Sed la Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ—! But the Hatter and the Marmot both hissed at her with a shudder! Ŝ—! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon. "Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas  unu . " "I won't interrupt you again; there may be one." "Vi kredas ke nur unu? " la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton—" "So, those three little sisters — they did learn the art of drawing—" "Kion ili desegnis? " diris Alicio, jam forgesinte sian promeson. said Alice, forgetting her promise. Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris. This time not for a moment did the Dormouse consider.

"Melason," li diris. "Molasses," he said. —"Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu nin maldekstren je unu sidloko. " "Let's all move to the left in one seat." Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la seĝon de la Gliro. He moved according to the saying; he was followed by the Dormouse, and the Marmot moved into the Dormouse's chair.

Alicio, ne tre volonte, prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.— Only the Hatter benefited from the changes, and as the Marmot had just poured the jug into his plate just before the move, Alice must have lost it.

Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde: As she did not wish to offend the Dormouse again, she began very cautiously:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis11 la melason? " "Oni povas ĉerpi12 akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do egalfacile estas ĉerpi (t.e. "You can draw 12 water from a water well," the Hatter explained, "so it's just as easy to draw (ie desegni) melason el melasoputo, ĉu ne? draw) molasses from molasses well, right? vi malklera bubineto? " you ignorant little girl? " Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la Gliro ŝi diris:— Alice, on account of his rudeness, paid no attention to the Hatter: she said to the Dormouse:

"Sed ili ja vivis en la puto. "Vivis en la puto? Certege! Sed  vi, vi sen la puto  ja malsukcesus desegni la melason el ĝi!" But you, without the well, you wouldn't be able to draw the molasses out of it! " La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko. The Dormouse, in saying this, greatly lengthened the vowels, and somewhat connected separate words in the manner of the speech of a few Englishmen who had begun to learn the language in a very old-fashioned age.

Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (ĉar ĝi jam refariĝis dormema) "kaj desegnis aĵojn ĉiuspecajn, ĉion komenciĝantan per la litero M——" "They learned the art of drawing," said the Dormouse, yawning and rubbing his eyes (for it had become sleepy again) "and drew all sorts of things, all beginning with the letter M——" "Kial per M? " diris Alicio. "Kial  ne  per M? " diris la Martleporo. Alicio silentiĝis. Alice fell silent.

La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pinĉoj de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun subita ekkrieto, kaj daŭrigis: The Dormouse, having closed its eyes, fell asleep, but on account of the Hatter's strong pinches it awoke with a sudden cry, and went on:

—"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon—ĉu iam vi vidis desegnaĵon kiu reprezentas Multecon? - "Starting with M, such as Mousetraps, Memory, Multitude — have you ever seen a drawing that represents Multitude? Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne  pensas —" Alice, greatly confused, replied, "Well, if I really have to answer that question, I don't think--" "Se vi ne  pensas , vi ne rajtas paroli," diris la Ĉapelisto. Tiun lastan malĝentilaĵon Alicio ne povis toleri. Alice could not bear the last rudeness.

Ŝi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marŝis for de la tablo.

La Gliro tuj endormiĝis; kaj nek la Ĉapelisto nek la Martleporo atentis ŝian foriron, kvankam kelkfoje ŝi rigardis malantaŭen en la espero ke ili revokos ŝin. The Dormouse fell asleep at once; and neither the Hatter nor the Marmot paid any attention to her departure, though sometimes she looked back in the hope that they would recall her.

La lastan fojon kiam ŝi vidis ilin, ambaŭ staris super la Gliro, klopodante per ĉiuj fortoj prempaki ĝin en la tekruĉon! The last time she saw them, they both stood over the Dormouse, trying with all their might to pack it in the teapot!

"Neniam mi volos reviziti  ilin " diris Alicio. "I'll never want to revisit them," said Alice. "Neniam en la tuta vivo mi ĉeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol ĉe ili. “Never in all my life have I witnessed a more tedious more boring tea drink than with them. Dume ŝi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Meanwhile she walked through the forest, carefully choosing the foothills.

Post iom da marŝado, ŝi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. After some walking, she noticed one tree that has a gate in the trunk leading inside. "Jen tre kurioza arbo," pensis ŝi. "Tamen hodiaŭ ĉio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"—kaj eniris. Denove ŝi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. Again she found herself in the long hall next to the glass tablet.

"Nu, ĉi tiun fojon mi klopodos pli lerte," ŝi diris al si. "Well, this time I'll try harder," she told herself. Preninte la oran ŝlosileton, ŝi unue malŝlosis la pordon kiu kondukas en la ĝardenon. Taking the golden key, she first unlocked the door that leads into the garden.

Tiam, ŝi mordetis la fungopecon (kiun ŝi ankoraŭ havis en la poŝo) ĝis ŝi estis tridek centimetrojn alta, kaj  fine —post tiom da malsukcesoj—trovis sin en la belega ĝardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj ĉarmaj fontanoj. Then she nibbled on the piece of mushroom (which she still had in her pocket) until it was thirty inches high, and at last — after so many failures — she found herself in the beautiful garden among the brightly colored flower-beds and charming fountains.