×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Taglibroj helpas en krizo

Taglibroj helpas en krizo

Skribi ion por senŝarĝigi la animon - tio laŭ ekspertoj vere funkcias.

Ĝuste dum malfacilaj tempoj kun zorgoj pro la pandemia enfermiteco kaj kun timo pri infektiĝo papero kaj krajono povas esti rimedoj por senŝarĝigi la animon.

Sed estas malfacile komenci ion. Tio validas precipe por la skribado. Eĉ spertaj aŭtoroj jen kaj jen havas problemojn pri la unua vorto aŭ la unua frazo. Sed evidente rentumas ekskribi kaj permesi al la vortoj ke ili elfluu. "La skribado de taglibro ofte donas pli altan kontentecon pri la vivo, ĝi vekas optimismon kaj kondukas al pli bona dormo", klarigas germana aŭtoro de libroj pri tiu temo. Eĉ la imunsistemo laŭ li profitas pro la regula notado de la pensoj.

Ĉe tiu skribado laŭ la eksperto ne gravas ĉu oni direktas la vortojn al la "kara taglibro" mem aŭ ĉu oni skribas leteron al fikcia konversacia partnero. Gravas havi agrablan senton pri la skribado de taglibro kaj gravas fari belan komencon - ekzemple per aĉeto de bela bindita libro por tie noti siajn pensojn aŭ per instalado de bela litertipo en la komputilo por entajpi sian tekston tie.

Kaj kio sekvu? Simple skribu. Ne ekzistas reguloj pri tio kio estas ĝusta aŭ malĝusta. Ortografio kaj gramatiko estas malgravaj, ĉar neniu vidos la tekston. Oni povas foje simple nur noti ke oni ne havas ideojn por movi la krajonon aŭ globskribilon sur la papero. Eblas flankenŝovi dum momento la proprajn dezirojn kaj haltigi la turniĝadon de pensoj kaj permesi al si intuicion. Ĉar blokiĝoj de skribado ofte aperas se oni tro postulas de si mem, se oni volas atingi bonegan rezulton. Sed tiun strebadon oni elŝaltu dum la skribado de taglibro.

Haveblas ankaŭ strukturitaj taglibroj kiuj plifaciligas la eniron en tiun agadon, ekzemple la "sesminuta taglibro" en kiu ĉiutage oni devas respondi mallongajn demandojn. Laŭ tute simila principo funkcias libroj kiel la "restu-ĉe-la-afero-sukcesiga-ĵurnalo". Kaj por esperantisto la skribado de taglibro en Esperanto havas eĉ duoblan efikon: Ĝi estas kontentiga ne nur pro la notado de siaj pensoj, sed ĝi donas ankaŭ la senton regi la lingvon kaj tio donas pli kaj pli fortan ligon al la lingvo kiu tiel fariĝas parto de la propra identeco. Provu tion: Vi profitos!

Taglibroj helpas en krizo Diaries help in a crisis Дневники помогают в кризис

Skribi ion por senŝarĝigi la animon - tio laŭ ekspertoj vere funkcias.

Ĝuste dum malfacilaj tempoj kun zorgoj pro la pandemia enfermiteco kaj kun timo pri infektiĝo papero kaj krajono povas esti rimedoj por senŝarĝigi la animon. Precisamente em tempos difíceis com preocupações devido ao confinamento pandémico e com medo de contágio o papel e o lápis podem ser meios para aliviar a alma.