×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Rejunigi sangoĉelojn

Rejunigi sangoĉelojn

Atingi altan aĝon, tion ĉiu deziras, esti maljuna aliflanke neniu. Tiucele homoj multe penas kaj rezignas pri ĝuoj. Sed israelaj sciencistoj nun sukcesis atingi per relative simplaj rimedoj kion alikaze oni esperas pene atingi per sana vivmaniero.

Sonas tio preskaŭ tro simpla por esti vera. Studaĵo de la universitato de Telavivo montras ke hiperbaraj oksigenterapioj en ĉambroj de alta premo povas ne nur haltigi ĉe sanaj maljuniĝantaj plenkreskuloj la maljuniĝon de sangoĉeloj, sed ke eblas per tio eĉ inversigi la maljuniĝan procezon. La sangoĉeloj de la plenkreskuloj rejuniĝas dum progresanta kuracado, diras la israelaj esploristoj. La rezultoj estis publikigitaj en usona scienca periodaĵo.

La esploristoj aplikis ĉe 35 sanaj personoj en la aĝo de 64 jaroj aŭ pli serion da 60 hiperbaraj oksigenterapiaj unuoj tra 90 tagoj. Ĉiu partoprenanto disponigis sangoprovaĵojn antaŭ, dum kaj post la kuracadoj. La esploristoj tiam analizis diversajn imunĉelojn en la sango kaj komparis la rezultojn.

Ĉe tio la sciencistoj malkovris ke kuracadoj per altprema oksigeno povas inversigi du ĉefajn procezojn kiuj staras en kunteksto kun maljuniĝo kaj ĝiaj malsanoj: la mallongiĝon de la telomeroj kiuj estas speco de protektaj regionoj kiuj troviĝas ĉe ambaŭ finoj de ĉiu kromosomo, kaj la amasiĝon de maljunaj kaj malbone funkciantaj ĉeloj en la korpo. La studo ĉe tio koncentriĝis pri la imunĉeloj el la sango de la partoprenantoj. Oni konstatis plilongiĝon de ĝis 38 procentoj de la telomeroj, kaj malkreskon de la kvanto de maljuniĝintaj ĉeloj ĝis 37 procentoj. Maljuniĝintaj ĉeloj estas ĉeloj kiuj estas perdintaj la econ renoviĝi per sindivido.

"Ĝis nun intervenoj kiel la ŝanĝo de vivostilo kaj la intensa trejnado montriĝis kiel malakcelaj por la mallongiĝo de telomeroj", diris esploristo. "Sed en nia studo nur tri monatoj da hiperbara oksigenterapio sufiĉis por iom post iom plilongigi telomerojn, kio estas multe pli ol per ĉiuj nuntempe disponeblaj intervenoj aŭ la ŝango de vivostilo. Per tiu vojrompa studo ni malfermis pordon por plua esplorado pri la enĉelaj efikoj de la hiperbara oksigenterapio kaj ĝia potencialo por la inversigo de la maljuniĝa procezo." Dum la hiperbara kuracado la pacientoj enspiras tra tubo-masko-sistemo aŭ per superkapa tendo medicinan oksigenon kiu estas plialtigita al la 2,4 ĝis 3-oblo de la normala premo. La kuracado okazas en premoĉambroj. Per tio solviĝas pli da oksigeno en la likvaj konsisteroj de la sango.


Rejunigi sangoĉelojn Rejuvenate blood cells Омолаживают клетки крови

Atingi altan aĝon, tion ĉiu deziras, esti maljuna aliflanke neniu. Reaching a high age, everyone wants that, to be old but no one. Tiucele homoj multe penas kaj rezignas pri ĝuoj. To this end, people work hard and give up on enjoyment. Sed israelaj sciencistoj nun sukcesis atingi per relative simplaj rimedoj kion alikaze oni esperas pene atingi per sana vivmaniero. But Israeli scientists have now managed to achieve by relatively simple means what is otherwise hoped to be achieved with a healthy lifestyle.

Sonas tio preskaŭ tro simpla por esti vera. Studaĵo de la universitato de Telavivo montras ke hiperbaraj oksigenterapioj en ĉambroj de alta premo povas ne nur haltigi ĉe sanaj maljuniĝantaj plenkreskuloj la maljuniĝon de sangoĉeloj, sed ke eblas per tio eĉ inversigi la maljuniĝan procezon. A study by the University of Tel Aviv shows that hyperbaric oxygen therapies in high-pressure chambers can not only stop the aging of blood cells in healthy aging adults, but that it is even possible to reverse the aging process. La sangoĉeloj de la plenkreskuloj rejuniĝas dum progresanta kuracado, diras la israelaj esploristoj. The blood cells of the adults rejuvenate during advanced treatment, say the Israeli researchers. La rezultoj estis publikigitaj en usona scienca periodaĵo. The results were published in an American scientific periodical.

La esploristoj aplikis ĉe 35 sanaj personoj en la aĝo de 64 jaroj aŭ pli serion da 60 hiperbaraj oksigenterapiaj unuoj tra 90 tagoj. The researchers applied to 35 healthy people aged 64 years or more a series of 60 hyperbaric oxygen therapy units over 90 days. Ĉiu partoprenanto disponigis sangoprovaĵojn antaŭ, dum kaj post la kuracadoj. Each participant provided blood samples before, during and after the treatments. La esploristoj tiam analizis diversajn imunĉelojn en la sango kaj komparis la rezultojn. The researchers then analyzed various immune cells in the blood and compared the results.

Ĉe tio la sciencistoj malkovris ke kuracadoj per altprema oksigeno povas inversigi du ĉefajn procezojn kiuj staras en kunteksto kun maljuniĝo kaj ĝiaj malsanoj: la mallongiĝon de la telomeroj kiuj estas speco de protektaj regionoj kiuj troviĝas ĉe ambaŭ finoj de ĉiu kromosomo, kaj la amasiĝon de maljunaj kaj malbone funkciantaj ĉeloj en la korpo. At the same time, scientists have discovered that high-pressure oxygen treatments can reverse two main processes that stand in the context of aging and its diseases: the shortening of telomeres, which are a kind of protective region at both ends of each chromosome, and the accumulation of old ones. and malfunctioning cells in the body. La studo ĉe tio koncentriĝis pri la imunĉeloj el la sango de la partoprenantoj. The study focused on the immune cells from the participants' blood. Oni konstatis plilongiĝon de ĝis 38 procentoj de la telomeroj, kaj malkreskon de la kvanto de maljuniĝintaj ĉeloj ĝis 37 procentoj. There has been an increase of up to 38 percent in telomeres, and a decrease in the number of aged cells to 37 percent. Maljuniĝintaj ĉeloj estas ĉeloj kiuj estas perdintaj la econ renoviĝi per sindivido. Aged cells are cells that have lost the ability to renew themselves by division.

"Ĝis nun intervenoj kiel la ŝanĝo de vivostilo kaj la intensa trejnado montriĝis kiel malakcelaj por la mallongiĝo de telomeroj", diris esploristo. “So far interventions such as lifestyle change and intensive training have been shown to be detrimental to telomere shortening,” said a researcher. "Sed en nia studo nur tri monatoj da hiperbara oksigenterapio sufiĉis por iom post iom plilongigi telomerojn, kio estas multe pli ol per ĉiuj nuntempe disponeblaj intervenoj aŭ la ŝango de vivostilo. “But in our study just three months of hyperbaric oxygen therapy was enough to gradually lengthen telomeres, which is much more than with all currently available interventions or the lifestyle change. Per tiu vojrompa studo ni malfermis pordon por plua esplorado pri la enĉelaj efikoj de la hiperbara oksigenterapio kaj ĝia potencialo por la inversigo de la maljuniĝa procezo." With this groundbreaking study, we have opened the door to further research into the cellular effects of hyperbaric oxygen therapy and its potential for reversing the aging process. " Dum la hiperbara kuracado la pacientoj enspiras tra tubo-masko-sistemo aŭ per superkapa tendo medicinan oksigenon kiu estas plialtigita al la 2,4 ĝis 3-oblo de la normala premo. During the hyperbaric treatment the patients inhale through a tube-mask system or through an overhead tent medical oxygen which is increased to the 2.4 to 3-fold of the normal pressure. La kuracado okazas en premoĉambroj. The treatment takes place in pressure rooms. Per tio solviĝas pli da oksigeno en la likvaj konsisteroj de la sango. This dissolves more oxygen into the bloodstream.