×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Portugallingva libro pri certaj tipoj de filmoj

Portugallingva libro pri certaj tipoj de filmoj

Plurfoje mi parolis ĉi tie pri filmoj, dirante i.a. ke “krom bonaj kinofilmoj mi ŝatas specife bonegajn dokumentfilmojn, ekzemple pri famaj homoj, historio aŭ belaj regionoj”, kaj mi resumis kelkajn kino- kaj dokumentfilmojn.

Hodiaŭ mi prezentos ne filmon, sed libron pri filmoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj kolego mia, Osvaldo Condé, publikigis la (portugallingvan) verkon Guia dos melhores filmes – espirituais, filosóficos, ecológicos (Gvidilo pri la plej bonaj filmoj – spiritecaj, filozofiaj, ekologiaj). Li klarigas, ke ekzistas libroj kun listoj de pli ol mil filmoj, sed lia verko, kiu pritraktas 204 filmojn, intencas esti “gvidilo”; t.e. la gelegantoj ricevas informojn kaj rekomendojn pri tiuj filmoj, kiuj havas la specifecon menciitan en la titolo.

En la plej granda parto de la libro, la filmoj estas ordigitaj alfabete (laŭ la brazilaj titoloj), kaj pri ĉiu filmo la aŭtoro donas informojn pri: reĝisoro, scenaristo, produktisto, ĉefaj aktoroj, komponisto, origina titolo, lanĉjaro kaj kategorio.

Post tiuj teknikaj informoj li diras kelkajn frazojn pri la enhavo, mallonge opinias pri la filmo kaj diras, por kiaj homoj ĝi taŭgas.

Je la fino de la informoj kaj opinioj li ankoraŭ rekomendas unu aŭ du librojn pri la temo de la filmo.

Post la klarigoj pri la 204 filmoj (el kiuj multaj estas dokumentfilmoj) li liveras gravan teman indekson, pere de kiu la leganto povas elekti la tipon de filmo kaj temon pri kiu li aŭ ŝi interesiĝas. Kelkaj el la temoj estas: Ekologio, Fantazio, Filozofio, Instruado, Memhelpo, Mitologio, Muziko, Nutrado, Psikologia Dramo, Pacifismo, Psikologio, Scienca Fikcio, Scienco, Spiriteco, Religioj: Budhismo, Hinduismo/Jogo, Islamo, Judismo, Kristanismo, Spiritismo, Sufismo, Ŝamanismo. Tiuj religioj estas la temo de la plej granda nombro de la elektitaj filmoj, poste venas Ekologio kaj Scienca Fikcio. La aŭtoro pritraktas ankaŭ kelkajn desegnitajn filmojn, kies temoj estas evidente inter la ĵus menciitaj.

La filmoj ne estas novaj, tiel ke oni ne povas spekti ilin en ordinaraj kinejoj, sed multaj el ili troviĝas en Jutubo aŭ ekzemple en Netflix.

En la titolo la aŭtoro asertas, ke la libro estas gvidilo pri “la plej bonaj” el la menciitaj tipoj de filmoj. Evidente temas pri lia opinio kaj preferoj. Ne ĉiuj el tiuj de la pritraktataj filmoj kiujn mi jam spektis plaĉis al mi, kvankam mi interesiĝis pri la temo. Ekzemple kelkaj filmoj enhavas belan mesaĝon, sed estas tedaj aŭ konfuzaj. Aliflanke ekzistas filmoj (ekzemple pri scienca fikcio) kiuj ŝajnas esti supraĵaj, sed enhavas profundan spiritecan ideon.

Vidu nun la klarigojn kaj opiniojn de la aŭtoro pri kelkaj filmoj.

1. Snow White and the Huntsman [Neĝulino kaj la Ĉasisto] (2012) La arketipoj malantaŭ la tiel nomataj fabeloj estis respektataj, kio permesas simbolan interpretadon de la filmo, [en kiu aperas] la temo de ĉasisto kiel mito pri civilizo, la reĝino kiu ŝtelas energion per mortiga kiso, la pureco de koro de la princino, la konektado kun naturaj fortoj kaj la lukto de la bono kontraŭ la malbono, ĉio tio en magika versio.

2. Fratello sole, sorella luna [Frato suno, fratino luno] (1972) La vivo de Franzisko de Asizo, la sanktulo plej honorata de la katolika eklezio, protektanto de la bestoj, simbolo de sinforgeso kaj de frateco. Lia vivo ekde lia decido rezigni pri komforta vivo ĝis la fondo de lia ordeno kaj lia vizito al Papo, kovrita de oro en Romo. Filmo ĉiam emociiga, por la tuta familio.

3. Dharm [Darmo] (2007) Unu el la plej dramaj hindaj filmoj el ĉiuj epokoj: bramano akceptas islaman infanon en sia domo kaj korligiĝas al li. Kiam oni malkovras ke la knabo ne apartenas al lia kasto, estiĝas granda krizo ene de lia familio kaj kun la najbaroj. La filmo montras la problemojn de kasto kaj de religia diskriminacio ankoraŭ ne solvitajn en moderna Hinda Unio (Barato).

4. Yesterday's Children [La infanoj de hieraŭ] (2000) La filmo baziĝas sur la aŭtobiografia libro de Jenny Cockell, kiu rakontas siajn memorojn pri virino kiu vivis en Irlando kaj mortis en 1937. Jenny memoras pri la nomo de la urbo, la turo de la preĝejo kaj infanoj kiuj laŭŝajne estis ŝiaj filoj en antaŭa vivo. Ŝi decidas serĉi tiujn homojn, kiuj nun estas adoltoj. Emociiga filmo, en kiu la teorio de reenkarniĝo estas traktata tre zorgeme.

5. Matrix [Matrico] (1999) Pri la unua filmo de la trilogio la aŭtoro klarigas i.a. jenon: Post milito kontraŭ maŝinoj kun AI (Artefarita Inteligenteco) la homoj estas venkitaj kaj estas kreataj kiel elektraj piloj por liveri energion al la maŝinoj; ili estas kultivataj en maŝinoj-uteroj, kie ili dormas kaj en sonĝo spertas virtualan realon, sed fakte ne vivas. Tamen laŭ antikva antaŭvido aperos homa Mesio kiu povos venki la maŝinojn: Neo. En la dua filmo Neo, kiu en la unua filmo venkis la maŝinojn parte, serĉas ŝlosilgardiston, homon kiu povos konduki lin al la fonto de la kreado de la maŝinoj. Li renkontas la misteran arkitekton de Matrico, kies parolojn valoras la penon aŭskulti pli ol unu fojon. ... La dialogoj de la tri filmoj estas plenaj de filozofio: zeno, gnostikismo, hinduismo, platonismo, kristana mesianismo ktp.


Portugallingva libro pri certaj tipoj de filmoj Um livro em português sobre certos tipos de filmes Книга на португальском языке об определенных типах фильмов.

Plurfoje mi parolis ĉi tie pri filmoj, dirante i.a. ke “krom bonaj kinofilmoj mi ŝatas specife bonegajn dokumentfilmojn, ekzemple pri famaj homoj, historio aŭ belaj regionoj”, kaj mi resumis kelkajn kino- kaj dokumentfilmojn.

Hodiaŭ mi prezentos ne filmon, sed libron pri filmoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj kolego mia, Osvaldo Condé, publikigis la (portugallingvan) verkon Guia dos melhores filmes – espirituais, filosóficos, ecológicos (Gvidilo pri la plej bonaj filmoj – spiritecaj, filozofiaj, ekologiaj). Li klarigas, ke ekzistas libroj kun listoj de pli ol mil filmoj, sed lia verko, kiu pritraktas 204 filmojn, intencas esti “gvidilo”; t.e. la gelegantoj ricevas informojn kaj rekomendojn pri tiuj filmoj, kiuj havas la specifecon menciitan en la titolo.

En la plej granda parto de la libro, la filmoj estas ordigitaj alfabete (laŭ la brazilaj titoloj), kaj pri ĉiu filmo la aŭtoro donas informojn pri: reĝisoro, scenaristo, produktisto, ĉefaj aktoroj, komponisto, origina titolo, lanĉjaro kaj kategorio.

Post tiuj teknikaj informoj li diras kelkajn frazojn pri la enhavo, mallonge opinias pri la filmo kaj diras, por kiaj homoj ĝi taŭgas.

Je la fino de la informoj kaj opinioj li ankoraŭ rekomendas unu aŭ du librojn pri la temo de la filmo.

Post la klarigoj pri la 204 filmoj (el kiuj multaj estas dokumentfilmoj) li liveras gravan teman indekson, pere de kiu la leganto povas elekti la tipon de filmo kaj temon pri kiu li aŭ ŝi interesiĝas. Kelkaj el la temoj estas: Ekologio, Fantazio, Filozofio, Instruado, Memhelpo, Mitologio, Muziko, Nutrado, Psikologia Dramo, Pacifismo, Psikologio, Scienca Fikcio, Scienco, Spiriteco, Religioj: Budhismo, Hinduismo/Jogo, Islamo, Judismo, Kristanismo, Spiritismo, Sufismo, Ŝamanismo. Tiuj religioj estas la temo de la plej granda nombro de la elektitaj filmoj, poste venas Ekologio kaj Scienca Fikcio. La aŭtoro pritraktas ankaŭ kelkajn desegnitajn filmojn, kies temoj estas evidente inter la ĵus menciitaj.

La filmoj ne estas novaj, tiel ke oni ne povas spekti ilin en ordinaraj kinejoj, sed multaj el ili troviĝas en Jutubo aŭ ekzemple en Netflix.

En la titolo la aŭtoro asertas, ke la libro estas gvidilo pri “la plej bonaj” el la menciitaj tipoj de filmoj. Evidente temas pri lia opinio kaj preferoj. Ne ĉiuj el tiuj de la pritraktataj filmoj kiujn mi jam spektis plaĉis al mi, kvankam mi interesiĝis pri la temo. Ekzemple kelkaj filmoj enhavas belan mesaĝon, sed estas tedaj aŭ konfuzaj. Aliflanke ekzistas filmoj (ekzemple pri scienca fikcio) kiuj ŝajnas esti supraĵaj, sed enhavas profundan spiritecan ideon.

Vidu nun la klarigojn kaj opiniojn de la aŭtoro pri kelkaj filmoj.

1\\. Snow White and the Huntsman [Neĝulino kaj la Ĉasisto] (2012) La arketipoj malantaŭ la tiel nomataj fabeloj estis respektataj, kio permesas simbolan interpretadon de la filmo, [en kiu aperas] la temo de ĉasisto kiel mito pri civilizo, la reĝino kiu ŝtelas energion per mortiga kiso, la pureco de koro de la princino, la konektado kun naturaj fortoj kaj la lukto de la bono kontraŭ la malbono, ĉio tio en magika versio.

2\\. Fratello sole, sorella luna [Frato suno, fratino luno] (1972) La vivo de Franzisko de Asizo, la sanktulo plej honorata de la katolika eklezio, protektanto de la bestoj, simbolo de sinforgeso kaj de frateco. Lia vivo ekde lia decido rezigni pri komforta vivo ĝis la fondo de lia ordeno kaj lia vizito al Papo, kovrita de oro en Romo. Filmo ĉiam emociiga, por la tuta familio.

3\\. Dharm [Darmo] (2007) Unu el la plej dramaj hindaj filmoj el ĉiuj epokoj: bramano akceptas islaman infanon en sia domo kaj korligiĝas al li. Kiam oni malkovras ke la knabo ne apartenas al lia kasto, estiĝas granda krizo ene de lia familio kaj kun la najbaroj. La filmo montras la problemojn de kasto kaj de religia diskriminacio ankoraŭ ne solvitajn en moderna Hinda Unio (Barato).

4\\. Yesterday's Children [La infanoj de hieraŭ] (2000) La filmo baziĝas sur la aŭtobiografia libro de Jenny Cockell, kiu rakontas siajn memorojn pri virino kiu vivis en Irlando kaj mortis en 1937. Jenny memoras pri la nomo de la urbo, la turo de la preĝejo kaj infanoj kiuj laŭŝajne estis ŝiaj filoj en antaŭa vivo. Ŝi decidas serĉi tiujn homojn, kiuj nun estas adoltoj. Emociiga filmo, en kiu la teorio de reenkarniĝo estas traktata tre zorgeme.

5\\. Matrix [Matrico] (1999) Pri la unua filmo de la trilogio la aŭtoro klarigas i.a. jenon: Post milito kontraŭ maŝinoj kun AI (Artefarita Inteligenteco) la homoj estas venkitaj kaj estas kreataj kiel elektraj piloj por liveri energion al la maŝinoj; ili estas kultivataj en maŝinoj-uteroj, kie ili dormas kaj en sonĝo spertas virtualan realon, sed fakte ne vivas. Tamen laŭ antikva antaŭvido aperos homa Mesio kiu povos venki la maŝinojn: Neo. En la dua filmo Neo, kiu en la unua filmo venkis la maŝinojn parte, serĉas ŝlosilgardiston, homon kiu povos konduki lin al la fonto de la kreado de la maŝinoj. Li renkontas la misteran arkitekton de Matrico, kies parolojn valoras la penon aŭskulti pli ol unu fojon. ... La dialogoj de la tri filmoj estas plenaj de filozofio: zeno, gnostikismo, hinduismo, platonismo, kristana mesianismo ktp.