×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Legomo el dezerto

Legomo el dezerto

Dum la kronvirusa krizo kaj la jam okazanta klimata ŝanĝo la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj strebas al pli da sendependeco en la sinprovizado per nutraĵoj. Ĉu la vertikala agrikulturo estas solvo por la ŝtato en dezerto?

La emirlandoj ne estas konsidereblaj ideala loko por agrikultura produktado. Pluvas tie averaĝe nur dum 12 tagoj en jaro. Malpli ol unu procento de la areo de la lando ĉe la Persa Golfo kiu konsistas el sep emirlandoj, taŭgas por agrikultura produktado. Tiam ne estas mirige ke oni importas 80 procentojn de siaj nutraĵoj el eksterlando.

Vide al la ekstrema sekeco kaj la deziro pri stabila provizado de la loĝantaro ankaŭ dum krizaj periodoj, la lando investas milionojn en novaj teknologioj, ekzemple por vertikala kultivado. Tiel la emirlandoj povus fariĝi speco de agrikutura pioniro.

Ĉe la tiel nomata vertikala farmado kreskas laktuko, legomoj kaj herboj, do kultivaj plantoj diversspecaj, en klimatizata kreskodomo sur pluraj etaĝoj, unu super la alia ĝis sub la plafono. LED-lumigiloj liveras la necesan lumon, akvo estas disŝprucata per ŝprucnebulaj sistemoj aŭ per guteta irigacio. La sistemo estas tiel agordebla, ke ĉiu planta speco ricevas tiom kiom ĝi bezonas. Tiel tre altaj rikoltoj eblas tra la tuta jaro sendepende de sezono.

"Ekstere sur la kampo daŭras 30 ĝis 40 tagojn, ĝis folia legomo kaj laktukoj estas maturaj por rikolto. Ni bezonas nur 10 ĝis 12 tagojn", kalkulas la ĉefo de la firmao Aerofarms. La firmao ricevis por la konstruo de la plej granda vertikala farmo de la ĉefurbo Abudabio financan subtenon de la ŝtata aŭtoritato. Jam en la jaro 2021 estu kultivataj en la kreskodomo 800 diversaj plantospecoj por la produktado de nutraĵoj.

La avantaĝoj de la nova kultiva metodo estas evidentaj: Necesas nur malmulte da areo. Kaj oni bezonas preskaŭ je 95 procentoj malpli da akvo ol en la tradicia agrikulturo. Malgranda konsumo de akvo estas interesa precipe por sekaj landoj kiel la Unuiĝintaj Emirlandoj. Ĉar la vertikala farmo ne bezonas teron, tie ne forfluetas akvo al pli profundaj tavoloj de la grundo. Anstataŭ en tero la radikoj de la plantoj kreskas rekte en akva solvaĵo kun abunde da nutraj substancoj. Ĉe la sistemo kiu estas konata ankaŭ sub la nomo hidroponiko, la akvo cirkulas en fermita cirkvito ke tiel ne perdiĝas eĉ nur guto.

La agrikulturo konsumas en la tuta mondo 70 procentojn de la dolĉa akvo. Ĉar en la emirlandoj por la irigacio estas uzata preskaŭ ekskluzive grunda akvo, la alta konsumo de akvo ĉe la produktado de nutraĵoj estas granda problemo, ĉar la grunda akvo ne povas sufiĉe regeneriĝi per pluvo aŭ el forfluetanta akvo el riveroj.

La artefarita komputilizita medio de vertikala farmo bezonas multe da energio. La klimatizaj instalaĵoj kaj la LED-lumigiloj senĉese bezonas elektran kurenton. Necesos do ĉerpi elektron el sunenergio por ne ŝarĝi la medion pro forbruligo de fosiliaj energiportantoj. Se oni sukcesos produkti tiel sufiĉe da "verda elektro", tiam la vertikala agrikulturo povos esti la solvo por ekonomia kaj medikonvena produktado de nutraĵoj ankaŭ en dezertaj regionoj.