×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kronviruso akcelas interretan komercon

Kronviruso akcelas interretan komercon

En Ĉeĥio politikistoj diras ke la kristnaska festo ĉi-jare supozeble havos alian aspekton ol kutime. La kronvirusa pandemio tamen ankaŭ influas la antaŭkristnaskan aĉetadon de donacoj. Precipe la interretaj komercistoj ĝoje frotas siajn manojn.

La tendenco de la pasintaj jaroj plifortiĝas. La kristnaskaj donacoj ne estas akirataj en la vendejo aŭ en la komerca centro, sed oni mendas ilin en la interreto kaj ili estas alliverataj de kuriera servo. Ekde la 22-a de oktobro en Ĉeĥio pro la kronvirusa pandemio plej multaj vendejoj estas fermitaj. Kaj ĝis nun neniu kuraĝas prognozi, ĉu, kiam, kaj sub kiuj kromkondiĉoj ili rajtos remalfermiĝi. Fine ĉio dependos de tio kiel rapide la nombro de kovim-19-kazoj malaltiĝos - de pluraj miloj en tago ĝis maksimume pluraj centoj.

Kelkaj homoj ja aĉetas siajn kristnaskajn donacojn nur lastmomente. Tiuj eble ankoraŭ atendos ĝis la remalfermiĝo de la vendejoj. Sed ekzemple junaj homoj tion ne faras. Jen kion diras pri tio juna ĉeĥo:

"Normalkaze mi almenaŭ irus en librovendejon aŭ al la kristnaska merkato. Tio tamen ĉi-jare ne eblos. Nuntempe mi ja ĉiukaze laboras en hejma oficejo. Mi do estas hejme ankaŭ dumtage kaj tiel povas je ĉiu horo akcepti pakaĵon. Tio estas almenaŭ avantaĝo." Ĝis la pasinta jaro kvar el dek ĉeĥoj aĉetis siajn donacojn ekskluzive en vendejo. Pluaj kvar el dek jam duone aĉetis en la interreto. Nur 20 procentoj aĉetis plej multajn donacojn en la interreto.

La sama opiniesplora instituto kiu enketis pri tio pasintjare nun ankaŭ pasintsemajne ricevis de sep el dek enketitoj la respondon ke ili pli kaj pli serĉos pri donacoj en la interreto.

Ankaŭ la provizantoj de pakaĵaj servoj kalkulas pri granda nombro de mendoj. Tion konfirmas la parolanto de la ĉeĥa poŝto, Matyáš Vitík:

Kvankam restas ankoraŭ pli ol unu monato ĝis la festo, la nombroj superas la kutimajn antaŭkristnaskajn ciferojn. Ni krome pensas ke la nombroj ankoraŭ plialtiĝos, se en la interreta komerco tiam estos ofertataj diversaj rabatoj." La ŝtata entrepreno Poŝto do volas varbi dum la venonta semajno ĝis 5000 sezonajn laboristojn. Ankaŭ la interretaj komercistoj vetas pri kromaj helpantoj.

"Dum pintaj tagoj ni volas plifortigi nian teamon je cent kunlaborantoj. Dum ĉi tiu jaro ni ne havas, male ol en antaŭaj jaroj, problemojn trovi kunlaborantojn por la liberaj laborpostenoj. Multaj homoj ja perdis sian laboron pro la kronvirusa krizo kaj tial la intereso pri okupiĝo estas granda", diras Pavlína Hobíková, parolantino de Mall.cz kiu estas unu el la plej grandaj ĉeĥaj ofertantoj en la interreto. Jam nun la komercistoj avertas pri tro longa atendado por aĉeti la donacojn en la interreto. Certaj varoj povus malabundiĝi, oni timas. Tio povus koncerni la liveradon de tekokomputiloj, ludokomputiloj aŭ ankaŭ de elektronikaj dommastrumaj aparatoj.

Kronviruso akcelas interretan komercon Corona virus boosts online business Вирус короны стимулирует онлайн-бизнес