×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Jam ne plu tritiko

Jam ne plu tritiko

Nunutempe tritiko troviĝas en ĉiuj produktoj, kiuj estas en vendejoj. Tritiko jam de kvindek jaroj ne devus nomiĝi tritiko. Ĝi estas produkto ricevata hibride: oni faras genetikajn manipuladojn kaj uzas kemiajn reakcilojn por ion tian produkti. Tritiko apud rizo kaj maizo apartenas al la plej grandaj kultivaĵoj en la mondo. Oni faras ĉion, por ke la kultivataj plantoj restu en bona stato, sen malsanoj, parazitoj kaj herbaĉoj. Tial oni priŝprucas ĉion per hektolitroj da herbicidoj kiel Roundup, kies aktiva, tre toksa substanco, estas nomata angle glyphosate.

Manĝante tian tritikon oni povas esperi kormalsanojn, perturbojn de sangocirkulado kaj sklerozon. En Usono en 1980-aj jaroj oni fiksis t.n. novan piramidon pri nutrado. La bazon de la piramido estis grenproduktoj, kiujn ekde tiu momento laŭ la aŭtoroj de la recepto ĉiu homo devus konsumi antaŭ ĉio. Eble la konsilo ne estus tiel malbona, se ni havus la eblecon manĝi la saman panon, kiu estis bakita de niaj avinoj. Tamen la menciita piramido bedaŭrinde plu validas, ĝi estas modela por multaj homoj, kiuj timas grasojn kaj kolesterolon.

La homoj ĉiam pli volonte ne nur matene manĝas flokojn, biskvitojn, buterbulkojn, kuketojn, biskotojn, rostpanojn, makaroniojn, patkukojn, pirogojn, vaflojn. Bedaŭrinde la greno nuntempe nomata tritiko kaj tiu de antaŭ kvindek jaroj principe diferencas. Iam oni bakis uzante la miksaĵon de nepurigita faruno tritika kaj sekala. Nuntempe oni ĉefe uzas blankan farunon, tute purigitan, sen mineralaj elementoj kaj vitaminoj.

La genomo de la nuntempa tritiko estas tute alia ol originale. La greno subigita al biokemiaj procezoj povas esti pli longe uzata kaj konservata, karakterizas ĝin imuneco kontraŭ parazitoj, fungoj, pesticidoj kaj malfavoraj mediaj kondiĉoj. Oni ŝanĝis ankaŭ cele la enhavon de la gluteno en tia faruno. Gluteno estas planta proteino de grenoj, kies artefarita enhavo permesas baki pli dikan kaj longe freŝan bakaĵon.

Sekve de la nuntempaj ŝanĝoj ni povas suferi diversajn problemojn intestajn, netolerojn kaj alergiojn, laŭvice plipezon, inflamstatojn kaj aliajn malsanojn. Tiuspeca alifarita, purigita blanka faruno kaŭzas krome subitajn saltojn de la nivelo de glukozo en la sango. Nia pankreato respondas je tio kaj eligas insulinon, kiu malaltigas la nivelon de glukozo kaj ni tiam sentas malsaton. Ni ofte tiam manĝas ion dolĉan kaj tiamaniere la procezo ripetiĝas konstante.

La dieto riĉa je karbonhidratoj estis la dieto de sklavoj, kiuj estis prinutrataj de grenoj. Pli saĝe estus anstataŭgi la bazon de la menciita piramido pri nutrado per grasoj sen timi pri kolesterolo, kiu estas necesa por normala (ĝusta) funkciado de la homa organismo. Tritiko troviĝas ankaŭ en laktaj kaj viandaj produktoj, bakpulvoro, glaciaĵo, pudingoj. Estas ĉiam pli multe da homoj, kiuj ne toleras glutenon en la nuntempa formo. Ni do elektu nutraĵon atenteme.