×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, En savano kreskas inteligenteco

En savano kreskas inteligenteco

Inteligenteco estas disdonita en la regno de bestoj tendence malegale - kial entute? Tio havas kuntekston kun la influo de la medio, skribas esploristoj en aktuala studaĵo: La savano kreskigas inteligentecon, la oceano ne.

Surteraj bestoj estas pli inteligentaj ol maraj bestoj. Tio estas la elira hipotezo de studaĵo kiu ĵus aperis en faka ĵurnalo. Tio unuavide aperas absurda. Ĉar delfenoj apartenas kiel konate al la plej saĝaj inter la ĝis nun 1,5 milionoj da konataj bestospecioj. Ĉu tio ne jam estis pruvita per multenombraj prilumigoj? "Jes, tio estas ĝusta", diras la aŭtoro de la studaĵo. "Tiun obĵeton mi ofte aŭdas. Sed fakte tio pledas por nia hipotezo. Delfenoj kaj aliaj balenoj devenas de surteraj bestoj kaj estas tre probable ke ili disvolvis sian inteligentecon jam sur la tero, ne nur en la oceano." La aŭtoro estas studinta komputil-sciencisto kun fokuso sur bio-robotiko kaj kiel tia li havas al evolucio iom pli malsaman, nome pli abstraktan aliron ol liaj kolegoj en la fako biologio. La malferma maro, li diras, estas principe teda. "Oni ne vidas malproksimen. Kaj se estas videbla io, tiam ne estas multe. Principe la situacio estas por maraj bestoj ĉiam la sama: Vi kontraŭ via kontraŭulo". Alia laŭ li estas la situacio sur la tero. Precipe en arbaro troviĝas multaj niĉoj kaj fendoj kie bestoj povas kaŝi sin. Sub tiuj kondiĉoj bona vidosenso estas avantaĝo - same kiel la kapablo rapide fuĝi.

Senvariaj kaj tre dense surkreskataj vivospacoj - kiel la oceano kaj la arbaro - tamen havas ion komunan, kiel la esplorista teamo eltrovis: Ili ne estas aparte ambiciigaj se temas pri pensado. En vivospacoj kiel la savano aliflanke kie liberaj areoj alternas kun supervidebla vegetaĵaro, tiaj kvalitoj ja tre bone estas utilaj. "Tiam ĉiu el viaj movoj egalas kiel la movo de figuro en ŝakludo, tiam gravas scii kion via kontraŭulo sekve faros." La plananta inteligenteco kiel decida surviva faktoro en la savano - jen la resuma ekkono de la studaĵo kiu apogas sin precipe sur komputilaj simuladoj. "Ŝajnas ke tiu vivejo estas fuelo por la evolucio de la cerbo. En la savano estas aparte avantaĝe povi majstri unu el la plej malfacilaj kognaj taskoj - nome mense imagi la estontecon. Tio povus klarigi kial ni ĉasas marbestojn, sed malofte okazas inverse." Ĉu la komputilaj simuladoj estos ankaŭ akcepteblaj ĉe biologoj, tion montros la faka debato dum la venontaj monatoj. Por la tezo de la studaĵo ĉiukaze estas argumento ke ankaŭ la naturhistorio de la homo sufiĉe bone kongruas kun tiu klariga skemo. Kiam la simiecaj antaŭuloj de la homo forlasis la arbojn kaj komencis ĉasi en senarbaraj regionoj, tiam iliaj cerboj estis ankoraŭ relative malgrandaj. La cerba volumeno kiu estas tipa por nia genro disvolviĝis nur pli malposte - en la savano.

En savano kreskas inteligenteco Intelligence grows in the savannah L'intelligence grandit dans la savane Интеллект растет в саванне

Inteligenteco estas disdonita en la regno de bestoj tendence malegale - kial entute? Intelligence is distributed in the animal kingdom tending unequally - why at all? Tio havas kuntekston kun la influo de la medio, skribas esploristoj en aktuala studaĵo: La savano kreskigas inteligentecon, la oceano ne. This has context with the influence of the environment, write researchers in a current study: The savannah grows intelligence, the ocean does not.

Surteraj bestoj estas pli inteligentaj ol maraj bestoj. Terrestrial animals are smarter than marine animals. Tio estas la elira hipotezo de studaĵo kiu ĵus aperis en faka ĵurnalo. Tio unuavide aperas absurda. Ĉar delfenoj apartenas kiel konate al la plej saĝaj inter la ĝis nun 1,5 milionoj da konataj bestospecioj. Ĉu tio ne jam estis pruvita per multenombraj prilumigoj? "Jes, tio estas ĝusta", diras la aŭtoro de la studaĵo. "Tiun obĵeton mi ofte aŭdas. Sed fakte tio pledas por nia hipotezo. Delfenoj kaj aliaj balenoj devenas de surteraj bestoj kaj estas tre probable ke ili disvolvis sian inteligentecon jam sur la tero, ne nur en la oceano." La aŭtoro estas studinta komputil-sciencisto kun fokuso sur bio-robotiko kaj kiel tia li havas al evolucio iom pli malsaman, nome pli abstraktan aliron ol liaj kolegoj en la fako biologio. La malferma maro, li diras, estas principe teda. "Oni ne vidas malproksimen. Kaj se estas videbla io, tiam ne estas multe. Principe la situacio estas por maraj bestoj ĉiam la sama: Vi kontraŭ via kontraŭulo". Alia laŭ li estas la situacio sur la tero. Precipe en arbaro troviĝas multaj niĉoj kaj fendoj kie bestoj povas kaŝi sin. Sub tiuj kondiĉoj bona vidosenso estas avantaĝo - same kiel la kapablo rapide fuĝi.