×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu maskoj akcelas imunecon?

Ĉu maskoj akcelas imunecon?

Maskoj por la ĉiutago protektas kontraŭ infektoj, en tiu punkto la medicinistoj interkonsentas. Nun tamen nova teorio de usonaj esploristoj rondiras la mondon. Tiu teorio atestas al la maskoj ankoraŭ tute alian potencialon.

La tuta mondo - kaj tio estas en ĉi tiu kazo ne troigo - atendegas ke troviĝos vakcinaĵo kontraŭ la kronviruso. Nun du usonaj esploristoj prezentas surprizan novan teorion kiel ĝis tiam pli kaj pli da homoj povus fariĝi imunaj kontraŭ Sars-CoV-2: Per la portado de maskoj en la ĉiutago, do per protekto por buŝo kaj nazo kiel ĝi estas deviga jam delonge en superbazaroj aŭ dum veturadoj per aŭtobuso.

La kunteksto unuavide ŝajnas esti absurda, la sciencistoj tamen havas komprenigan eksplikon: Se infektito portas ŝtofan maskon, tiam ĝi povas reteni kelkajn sed ne ĉiujn gutetojn kiuj estas ŝarĝitaj per virusoj kiujn la homo eligas tra buŝo kaj nazo. Do malgranda parto migras eksteren per la spira aero. En plej bona kazo la nombro da infektantoj estas tiel malgranda ke la homo kiu sidas ekzemple sur la najbara sidloko en la aŭtobuso kaj kiu same estas protektata per masko, ne infektiĝas.

Apud tio povus ekzisti ankoraŭ dua, sume pozitiva scenaro, skribas la esploristoj en medicina ĵurnalo. Laŭ ilia teorio aliaj homoj ja povus infektiĝi, sed ilia imunsistemo povus tiel bone kontraŭbatali la malmultajn infektantojn ke la koncernaj homoj nenion rimarkas pri la infekto. Malgraŭ tio, kaj jen tio estas la espero, la reago de la imunsistemo povus sufiĉi por konstrui imunecon kontraŭ la viruso kaj tiel donus protekton kontraŭ pluaj infektoj.

Laŭ la teorio maskoj do plialtigus la nombron de homoj kiuj ja estas infektitaj, sed ne disvolvas simptomojn. Tamen tiuj homoj tiam estus imunaj. Se tiu hipotezo konfirmiĝas, maskoj por la ĉiutago povus pli kaj pli malrapidigi la disvastiĝon de la viruso ĝis disponeblos vakcino, skribas la esploristoj de la universitato de Kalifornio en San Francisko.

Ĉu vere povus esti tiel simple?

Fakte la kvanto da infektantoj decidas ĉe kelkaj malsanoj kiel severe ili aperas. Ankaŭ ĉe la viruso Sars-CoV-2 esploristoj observis ĉe studo kun hamsteroj ke la bestoj malsaniĝis depende de la kvanto da virusoj kiujn ili alprenis.

La dua problemo de la teorio estas la demando pri la imuneco. Ja estas imunrespondo ĉe homoj kun mildaj simptomoj, sed la granda demando estas kiel longe la protekta efiko daŭros.

Por trovi respondon je tiuj demandoj ni devos atendi ankoraŭ kelkajn monatojn.