×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Bio-hidroĝelo kun ligna bazo

Bio-hidroĝelo kun ligna bazo

Vienaj esploristoj disvolvis komplete biologie malkompneblan substancon kiu ne nur kapablas irigacii grundon, sed ankaŭ sterki ĝin kaj levi la kvaliton de la grundo.

Tiel nomataj hidroĝeloj povas absorbi grandajn kvantojn da akvo kaj malabsorbi ilin malrapide al sia medio. Esploristoj de la agrikultura universitato en Vieno disvolvis nun plene biologie malkomponeblan hidroĝelon kiu baziĝas sur naturaj krudaj materialoj kaj kiu kapablas ne nur irigacii plantojn en agrikulturo, sed kiu povas ankaŭ sterki kaj plibonigi la kvaliton de la grundo.

Hidroĝeloj estas konstruitaj el polimeraj materialoj kiuj konsistas el grandegaj molekuloj. Esplorista teamo de la agrikultura universitato en Vieno sukcesis disvolvi hidroĝelon kiu havas lignon kiel eliran materialon. La hidroĝelo povas konservi eksterordinare altajn kvantojn da akvo.

La materialo estas ĉerpata komplete el naturaj krudmaterialoj. "La hidroĝelo estas sintezita el lignino", klarigas esploristo. Lignino troviĝas en ĉiuj lignecaj plantoj. Temas ĉe tio pri biopolimeroj kiuj enmetiĝas en la ĉelan vandon kaj tiel kaŭzas la ligniĝon de la ĉelo.

Miksite kun grunda materialo la hidroĝelo povas absorbi ĝis 95 procentojn de la eniranta akvo kaj tiel povas ŝpari ĝis 40 procentojn. Konservante akvon ekzemple el pluvoj eblas transdaŭri periodojn de sekeco kaj mastrumi neregulan provizadon de akvo. Eblas eĉ agrikulture ekspluati sablajn grundojn.

"Kontraŭe al ĝisnunaj hidroĝeloj nia noviga produkto estas komplete biologie malkomponebla kaj krome plibonigas la kvaliton de la grundo koncerne trairadon de akvo, denseco, strukturo, teksiteco kaj enhavo da humo", klarigas la esploristo. La materialo krome povas reteni sterkaĵon aŭ plantoprotektajn substancojn kaj tiel povas plialtigi ilian efikecon kaj per tio redukti la ŝarĝon de la medio.

El la vido de la agrikultura universitato la hidroĝelo havas la potencialon ŝanĝi la agrikulturon en la tuta mondo. Tuttere tri kvaronoj de la agrikulturistoj plene dependas de pluvoj. Sed la mondskala plivarmiĝo kondukas al neregulaj sinsekvoj de pluvoj, al periodoj de sekeco, dezertiĝo kaj al la perdiĝo de agrikulture ekspluatebla kamparo kaj tiel limigas la vivobazon de la agrikulturistoj.

La esploristoj patentigis sian hidroĝelon kiu en seka formo prezentiĝas kiel granulaĵo aŭ pulvoro kaj ili nun serĉas pri interesataj entreprenoj por la almerkatigo.

Bio-hidroĝelo kun ligna bazo Bio-Hydrogel mit Holzsockel Bio-hydrogel avec socle en bois Bio-hidrogel com base de madeira Био-гидрогель на деревянной основе.