×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Biciklado sanigas

Biciklado sanigas

Antaŭ kelkaj tagoj mi parolis pri la ekonomiaj sekvoj de la kronvirusa pandemio kaj mi menciis ke kelkaj sektoroj de la ekonomio eĉ profitas, nome tiuj kiuj donas al la homoj la eblecon plibonigi sian vivon en la propra sfero. Kaj ĉar bicikloj subtenas la sanon de la homoj, nun la komerco de bicikloj furoras. Produktantoj de bicikloj spertas altan konjunkturon.

La avantaĝoj por la sano de biciklado ja estas enormaj: Biciklado ĝojigas kaj malstreĉas. Ĝi preventas kormalsanojn, milde traktas la artikojn kaj bruligas grason. Kaj precipe ĝi liberigas la kapon.

Aliflanke estis multaj antaŭjuĝoj: Dum biciklado nur gamboj kaj femuroj estas ŝarĝataj - la brakoj kaj la trunko nur kunveturas. Krome ĝi estas nur sporto por kilometrojn vorantaj kaj korpan mason perdintaj persist-atletoj. Tiu kiu volas vere fortikiĝi, tiu devas ŝviti, suferi, batali - laŭ la devizo: "Ŝvitado estas se la muskoloj ploras." Kaj tio laŭ la antaŭjuĝoj nur funkcias dum kurado aŭ levado de pezoj.

Tion kontestas sportmedicinistoj: Laŭ ili biciklado estas pli ol nura persisto-sporto. Kiu regule sidas sur biciklo, tiu preventas malsanojn de koro kaj sangocirkulo. Samtempe la forbruligo de graso estas stimulata kiel ĉe apenaŭ alia sporto. Precipe por homoj kiuj estas profesie forte engaĝitaj la medicinistoj rekomendas veturadojn per biciklo. Psika streso estas unu el la plej oftaj kaŭzoj por malsanoj. Kaj tiu streso estas aparte bone forigebla per la laŭritmaj movoj ĉe biciklado.

Kiel ankaŭ la statistiko konfirmas, la biciklado estas populara precipe pro la malstreĉiĝo. 28 procentoj de la germanoj laŭ enketo de instituto prenas la biciklon dum sia libertempo - neniu alia sporto kaj neniu alia libertempa okupo trovas pli da adeptoj. Tio estas duobla venko: kaj por la medio kaj por la korpo.

Kaj biciklado nekredeble milde traktas la artikojn. La kaŭzo estas ke 60 ĝis 70 procentoj de la propra pezo estas portataj de la biciklo. Do alie ol ĉe kurado aŭ futbalado ne daŭre efikas fortoj pri la homaj eluzaj partoj kiel tendenoj aŭ bendoj. Tio helpas precipe al tropezuloj kaj altaĝaj homoj.

Eĉ la populara tezo ke biciklado estas unuflanka, restas nur antaŭjuĝo. Kiu forte tretas en la pedalojn tiu povas trejni la fortecon de la tuta korpo: La ventromuskolaron kiu kompetentas por la tretado, la trunkomuskolaron kiu stabiligas la korpon kaj la ŝultro-brako-muskolaron kiu apogas la korpon ĉe la stirilo.

Krome la biciklo ankaŭ taŭgas kiel klasika bruligilo de kalorioj. Ĉe senstreĉa veturado kun malalta ŝaltoŝtupo kaj alta tretfrekvenco (90 ĝis 100 turnoj en minuto) - dum kiu ĉiam eblu konversacio - la korpo konsumas ĝis 8 kaloriojn en minuto.

La vera efiko estas longdaŭra. "La organismo trejniĝas ke ĝi daŭre prenas la grasrezervojn". Dum senstreĉa veturado - do kun ĉirkaŭ 50 ĝis 70 procentoj de la maksimuma konsumo de oksigeno - la grava metabolo de graso estas trejnata, dum ŝarĝotempoj de 45 ĝis 60 minutoj en la selo unue estas forbruligataj la karbonhidratoj antaŭ ol la korpo sin okupas pri la grasrezervoj. Valoro de 60 ĝis 70 procentoj de la maksimuma korfrekvenco estas plej bona por la forbruligo de graso.

Kompare al kurado la ŝanĝoj de rapideco estas granda avantaĝo: "Ĉe biciklado la intenseco estas precize agordebla kio kondukas al plej bona trejnefiko."

Biciklado sanigas Radfahren ist gesund Cycling is healthy Езда на велосипеде – это здорово