×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Abeloj en urbo

Abeloj en urbo

Multaj homoj estas ŝokitaj de raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Aŭtoritato por Nutra Sekureco (European Food Safety Authority) kiuj atentigas ke en la lastaj jaroj amaso da abeloj estas mortintaj precipe en Eŭropo kaj Usono.

Troviĝas diversaj fontoj de danĝero. Pluraj sciencaj esploroj kulpigas precipe familion de insekticidoj nomataj “nov-nikotinoidoj” kiuj nuntempe estas uzataj sur la tuta planedo, kvankam diversaj ekologiaj organizoj klopodas mobilizi oponadon al la grandaj agrokemiaj entreprenoj kiuj disvastigas tiujn supertoksajn pesticidojn.

En Eŭropo spuroj de tiuj pesticidoj estas trovitaj en pli ol duono de la abelujoj. Ili funkcias kiel nervoveneno kaj senfortigas la abelojn. Sed ankaŭ enportitaj parazitoj kaj la malapero de gravaj floroj endanĝerigas ilin.

Ankaŭ abelbredistoj en Aŭstrujo konstatas ke la nombro de abeloj kaj aliaj insektoj forte malkreskas. Tamen en la urbo de Vieno, kiu enhavas multajn publikajn parkojn kaj verdajn areojn, en kiuj la ĝardenistoj de la urbo uzas nur ekologiajn metodojn, oni konstatas ke abeloj plejparte bone fartas.

Lastatempe abelbredistoj starigas abelujojn sur multaj publikaj konstruaĵoj. La plej fama staras sur la tegmento de la operdomo meze de la urbocentro. Ankaŭ sur la tegmentoj de la Burgteatro kaj multaj grandaj hoteloj abeloj evidente fartas bone. En tiuj hoteloj vizitantoj povas gustumi ĉe la matenmanĝo mielon de la hotelaj abeloj!

Eĉ sur la tegmento de la urbdomo troviĝas ekde mallonga tempo kvar abelujoj. Lerta spertulo prizorgas ilin. Li atentigas ke abeloj kiel homoj bezonas varioplenan dieton por resti sanaj. En la granda parko proksime al la urbdomo troviĝas multnombraj plantoj kaj arboj. La abeloj ŝatas antaŭ ĉio la nektaron de la floroj de maljuna tilio tie, sed ili povas ankaŭ flugi tra ĉiuj parkoj kaj ĝardenoj de la urbo kaj gustumi la nektaron de la floroj en multaj avenuoj de hipokastanioj, aceroj kaj tilioj kaj en privataj ĝardenoj kaj sur balkonoj.

La abelbredista asocio en Vieno havas pli ol 600 membrojn. Lastatempe interesiĝas pli kaj pli da homoj pri la kursoj kiujn la asocio organizas ĉiun jaron por certigi bonan prizorgadon de la abeloj en la 5200 abelujoj de la urbo. Ĝi ankaŭ konsilas loĝantojn pri la florplantoj kaj arbustoj kiujn abeloj aparte ŝatas. Krome volontuloj prizorgas komunajn ĝardenojn en multaj kvartaloj de la urbo por plivastigi la provizon de nutraĵoj por homoj kaj abeloj!

La urboadministrantoj emfazas ke ankaŭ infanoj kaj junuloj interesiĝas pri tiaj rimedoj. Grupoj de lernantoj regule vizitas specialajn abelujojn en parko kie la infanoj povas observi la vivon de abeloj kaj lerni pri la graveco de tiuj malgrandaj insektoj por la bonfarto de la tuta planedo, ne nur pro la produktado de mielo sed precipe pro la polenado de 80% de la fruktoj kaj legomoj kiujn ni kaj aliaj bestoj manĝas.


Abeloj en urbo

Multaj homoj estas ŝokitaj de raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Aŭtoritato por Nutra Sekureco (European Food Safety Authority) kiuj atentigas ke en la lastaj jaroj amaso da abeloj estas mortintaj precipe en Eŭropo kaj Usono. Many people are shocked by reports from the United Nations and the European Food Safety Authority that warn that in recent years a large number of bees have died, especially in Europe and the United States.

Troviĝas diversaj fontoj de danĝero. Pluraj sciencaj esploroj kulpigas precipe familion de insekticidoj nomataj “nov-nikotinoidoj” kiuj nuntempe estas uzataj sur la tuta planedo, kvankam diversaj ekologiaj organizoj klopodas mobilizi oponadon al la grandaj agrokemiaj entreprenoj kiuj disvastigas tiujn supertoksajn pesticidojn. Several scientific studies blame mainly a family of insecticides called “neo-nicotinoids” that are currently used all over the planet, although various environmental organizations are trying to mobilize opposition to the large agrochemical companies that spread these supertoxic pesticides.

En Eŭropo spuroj de tiuj pesticidoj estas trovitaj en pli ol duono de la abelujoj. In Europe, traces of these pesticides are found in more than half of the hives. Ili funkcias kiel nervoveneno kaj senfortigas la abelojn. They act as a nerve poison and weaken the bees. Sed ankaŭ enportitaj parazitoj kaj la malapero de gravaj floroj endanĝerigas ilin. But also imported parasites and the disappearance of important flowers endanger them.

Ankaŭ abelbredistoj en Aŭstrujo konstatas ke la nombro de abeloj kaj aliaj insektoj forte malkreskas. Beekeepers in Austria are also finding that the number of bees and other insects is falling sharply. Tamen en la urbo de Vieno, kiu enhavas multajn publikajn parkojn kaj verdajn areojn, en kiuj la ĝardenistoj de la urbo uzas nur ekologiajn metodojn, oni konstatas ke abeloj plejparte bone fartas. However, in the city of Vienna, which contains many public parks and green areas, in which the city's gardeners use only ecological methods, it is found that bees are mostly well off.

Lastatempe abelbredistoj starigas abelujojn sur multaj publikaj konstruaĵoj. Recently beekeepers are setting up beehives on many public buildings. La plej fama staras sur la tegmento de la operdomo meze de la urbocentro. The most famous stands on the roof of the opera house in the middle of the city center. Ankaŭ sur la tegmentoj de la Burgteatro kaj multaj grandaj hoteloj abeloj evidente fartas bone. Also on the roofs of the Burg Theater and many large hotels bees are obviously doing well. En tiuj hoteloj vizitantoj povas gustumi ĉe la matenmanĝo mielon de la hotelaj abeloj! In these hotels visitors can taste at the breakfast honey of the hotel bees!

Eĉ sur la tegmento de la urbdomo troviĝas ekde mallonga tempo kvar abelujoj. Even on the roof of the town hall there have been four beehives for a short time. Lerta spertulo prizorgas ilin. A clever expert takes care of them. Li atentigas ke abeloj kiel homoj bezonas varioplenan dieton por resti sanaj. He points out that bees as humans need a varied diet to stay healthy. En la granda parko proksime al la urbdomo troviĝas multnombraj plantoj kaj arboj. La abeloj ŝatas antaŭ ĉio la nektaron de la floroj de maljuna tilio tie, sed ili povas ankaŭ flugi tra ĉiuj parkoj kaj ĝardenoj de la urbo kaj gustumi la nektaron de la floroj en multaj avenuoj de hipokastanioj, aceroj kaj tilioj kaj en privataj ĝardenoj kaj sur balkonoj. The bees like above all the nectar of the old linden flowers there, but they can also fly through all the parks and gardens of the city and taste the nectar of the flowers in many avenues of horse chestnuts, maples and linden trees and in private gardens and on balconies.

La abelbredista asocio en Vieno havas pli ol 600 membrojn. The beekeeping association in Vienna has more than 600 members. Lastatempe interesiĝas pli kaj pli da homoj pri la kursoj kiujn la asocio organizas ĉiun jaron por certigi bonan prizorgadon de la abeloj en la 5200 abelujoj de la urbo. Lately, more and more people are interested in the courses that the association organizes every year to ensure good care of the bees in the 5200 hives of the city. Ĝi ankaŭ konsilas loĝantojn pri la florplantoj kaj arbustoj kiujn abeloj aparte ŝatas. It also advises residents on the flowering plants and shrubs that bees particularly like. Krome volontuloj prizorgas komunajn ĝardenojn en multaj kvartaloj de la urbo por plivastigi la provizon de nutraĵoj por homoj kaj abeloj! In addition volunteers are running communal gardens in many neighborhoods of the city to expand the supply of food for people and bees!

La urboadministrantoj emfazas ke ankaŭ infanoj kaj junuloj interesiĝas pri tiaj rimedoj. The city administrators emphasize that children and young people are also interested in such resources. Grupoj de lernantoj regule vizitas specialajn abelujojn en parko kie la infanoj povas observi la vivon de abeloj kaj lerni pri la graveco de tiuj malgrandaj insektoj por la bonfarto de la tuta planedo, ne nur pro la produktado de mielo sed precipe pro la polenado de 80% de la fruktoj kaj legomoj kiujn ni kaj aliaj bestoj manĝas. Groups of students regularly visit special hives in a park where children can observe the life of bees and learn about the importance of these small insects for the well-being of the entire planet, not only for honey production but especially for 80% pollination of the fruits and vegetables we and other animals eat.