×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XXIV

XXIV

ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi estis aŭskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante la lastan guton de mia akvoprovizo:

"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memoraĵoj ja estas beletaj, sed mi ankoraŭ ne riparis mian aviadilon, mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaŭ mi estus feliĉa, se mi povus paŝi tute malrapide al fontano! " "Mia amiko la vulpo..." li diris al mi. "Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo! " "Kial? " "Ĉar ni baldaŭ mortos pro soifo..." Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:

"Estus bone, ke oni havis amikon, eĉ se oni estas baldaŭ mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis amikon vulpo..."

"Li ne taksas la danĝeron," mi pensis. "Li neniam malsatas, nek iam soifas. Iom da suno sufiĉas al li..."

Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:

"Ankaŭ mi soifas... ni serĉu puton..."

Mi gestis lacece: "Estas sensence serĉi puton hazarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.

Post plurhora silenta marŝado, nokto falis kaj steloj eklumis. Mi vidis ilin kvazaŭ en sonĝo, iom febrante pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia memoro:

"Ĉu do vi ankaŭ soifas?" mi demandis lin. Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:

"Akvo povas esti bona ankaŭ por la koro..."

Mi ne komprenis lian respondon, sed mi silentis... mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.

Li estis laca. Li sidiĝis. Mi sidiĝis apud li. Kaj post silento li daŭrigis:

"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne vidas..."

"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la faldojn de la sablo en la lunlumo.

"La dezerto estas bela..." li aldonis.

Kaj estis vere. Mi ĉiam amis dezertojn. Oni sidiĝas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion aŭdas. Kaj tamen io radias en silento...

"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas, ke ĝi ie kaŝas puton..."

Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi loĝis en antikva domo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri ĝin, eble eĉ nek serĉis ĝin. Sed ĝi ensorĉis la tutan domon. Mia domo kaŝis sekreton en la fundo de sia koro...

"Jes," mi diris al la eta princo, "ĉu temas pri domo ĉu pri steloj, ĉu pri dezerto, kio faras ilian belecon, estas nevidebla! " "Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo," li diris. Ĉar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Ŝajnis al mi, ke mi portas fragilan trezoron. Eĉ ŝajnas al mi ke estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, tiujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la ŝelo. Kio plej gravas, estas nevidebla..."

Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaŭ diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, eĉ kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas eĉ pli fragila. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas ilin estingi...

Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton.


XXIV XXIV XXIV XXIV

ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi estis aŭskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante la lastan guton de mia akvoprovizo: IT WAS the eighth day since my breakdown in the desert, and I had listened to the story of the salesman drinking the last drop of my water supply:

"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memoraĵoj ja estas beletaj, sed mi ankoraŭ ne riparis mian aviadilon, mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaŭ mi estus feliĉa, se mi povus paŝi tute malrapide al fontano! “Oh,” I said to the little prince, “your memories are indeed beautiful, but I have not yet fixed my plane, I have nothing more to drink, and I too would be happy if I could step quite slowly to a fountain! " "Mia amiko la vulpo..." li diris al mi. "Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo! " "Kial? " "Ĉar ni baldaŭ mortos pro soifo..." Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi: He did not understand my reasoning and replied to me:

"Estus bone, ke oni havis amikon, eĉ se oni estas baldaŭ mortonta. "It would be nice to have a friend, even if you're about to die. Mi estas tre kontenta, ke mi havis amikon vulpo..."

"Li ne taksas la danĝeron," mi pensis. “He doesn’t assess the danger,” I thought. "Li neniam malsatas, nek iam soifas. “He is never hungry, nor ever thirsty. Iom da suno sufiĉas al li..."

Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:

"Ankaŭ mi soifas... ni serĉu puton..." "I'm thirsty too ... let's look for a well ..."

Mi gestis lacece: "Estas sensence serĉi puton hazarde en la dezerta vastego." I gestured wearily, "It's pointless to look for a well by chance in the vast expanse of the desert." Tamen ni ekiris. However, we set off.

Post plurhora silenta marŝado, nokto falis kaj steloj eklumis. After several hours of silent walking, night fell and stars shone. Mi vidis ilin kvazaŭ en sonĝo, iom febrante pro soifo. I saw them as if in a dream, a little feverish with thirst. La vortoj de la eta princo dancis en mia memoro:

"Ĉu do vi ankaŭ soifas?" mi demandis lin. Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:

"Akvo povas esti bona ankaŭ por la koro..."

Mi ne komprenis lian respondon, sed mi silentis... mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin. I didn't understand his answer, but I was silent ... I knew it would be useless to ask him.

Li estis laca. Li sidiĝis. Mi sidiĝis apud li. Kaj post silento li daŭrigis:

"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne vidas..."

"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la faldojn de la sablo en la lunlumo. "Sure," I replied, and without speaking I looked at the folds of the sand in the moonlight.

"La dezerto estas bela..." li aldonis.

Kaj estis vere. Mi ĉiam amis dezertojn. Oni sidiĝas sur sablan ondon. One sits on a sand wave. Oni vidas nenion. Oni nenion aŭdas. You don't hear anything. Kaj tamen io radias en silento... And yet something radiates in silence ...

"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas, ke ĝi ie kaŝas puton..." "What beautifies a desert," said the little prince, "is that it hides a well somewhere..."

Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de la sablo. I was suddenly amazed to understand that mysterious radiation from the sand. Kiam mi estis knabeto, mi loĝis en antikva domo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde enfosigita. When I was a little boy, I lived in an old house, and legend has it that a treasure was buried there. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri ĝin, eble eĉ nek serĉis ĝin. Of course, no one ever knew how to discover it, maybe not even look for it. Sed ĝi ensorĉis la tutan domon. But it enchanted the whole house. Mia domo kaŝis sekreton en la fundo de sia koro...

"Jes," mi diris al la eta princo, "ĉu temas pri domo ĉu pri steloj, ĉu pri dezerto, kio faras ilian belecon, estas nevidebla! "Yes," I said to the little prince, "whether it is a house or stars, or a desert, what makes them beautiful is invisible!" " "Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo," li diris. "I'm glad you agree with my fox," he said. Ĉar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. I was excited. Ŝajnis al mi, ke mi portas fragilan trezoron. It seemed to me that I was carrying a fragile treasure. Eĉ ŝajnas al mi ke estas nenio pli fragila sur la Tero. It even seems to me that there is nothing more fragile on Earth. Mi rigardis en la lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, tiujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la ŝelo. I looked in the moonlight at that pale forehead, those closed eyes, those curls of hair that trembled in the wind, and I said to myself, “What I see is just the shell. Kio plej gravas, estas nevidebla..." The most important thing is the invisible ... "

Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaŭ diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, eĉ kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas eĉ pli fragila. As his half-open lips smiled, I also said to myself, “What moves me so much about the sleeping little prince is his fidelity to the flower, is an image of a rose that radiates within him like the flame of a lamp, even when he is asleep. .. "And I felt he was even more fragile. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas ilin estingi... You have to protect the lamps: the wind can put them out ...

Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton. And so on, at daybreak I discovered the well.