×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 24.1

Ĉapitro 24.1

"Nur papero! " kriis Ronga. "Ankaŭ estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis: "Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo. "Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko. "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita. "Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon! " * * * Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda. "Kio okazis poste?" ĉi-lasta demandis. "Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin. " "Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" scivolis Tom. "Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko. " "Jes," daŭrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso. " "Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" Linda demandis. "Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata institucio. " Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion? " "Tion ŝi mem klarigis al mi," respondis la policano: "ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro - li havis privatan ĉambron kaj do estis sola - ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj. "


Ĉapitro 24.1 Chapter 24.1 Chapitre 24.1 Capítulo 24.1 Глава 24.1

"Nur papero! "Only paper! " kriis Ronga. "cried Ronga. "Ankaŭ estas libro!" "It's also a book!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis: "Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. said Martha, but Ronga had read it aloud: "Here lies the Treasure of Light. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Due to the ongoing persecution, the Holy and Secret Brotherhood of the Light Seekers will soon cease to exist. Sed ĝia Spirito plu vivos. But its Spirit will live on. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. One day, people will rediscover the Holy Principles and start applying them again. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo. For them the Treasure of Light is hidden here. "Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. "It is written in the Special Language of the Brotherhood, but people will certainly be able to understand it. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko. The Treasure consists of the art of practically applying and defending the Truth, the Justice, the Dignity, the Respect to each person, the Understanding, the Honesty, the Love, the Mercy and the Knowledge of itself and of its right place. "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. "For the Brotherhood, the Spiritual Values are the highest. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita. Therefore its Treasure is purely Spiritual. "Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon! " "To you, the man who found it, over many or few days, weeks, months, years, decades or centuries, Hello and Brotherhood!" * * * Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda. * * * They were sitting in comfortable armchairs in Gerda's home. "Kio okazis poste?" "What happened next?" ĉi-lasta demandis. the latter asked. "Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "We revealed ourselves, and I arrested them," police said. "La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin. " "The local police were informed earlier, and locked them up." "Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" "Do you know how the affair started?" scivolis Tom. wondered Tom. "Proksimume. "About. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. When Martha was a nurse at the hospital, she attended a surgical operation by a historian, Prof. (= Professor) Kosadi. Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. When the latter was half asleep, half awake, he spoke unconsciously of the treasure of the Light Seekers. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko. " He said it was an old, elite, very wealthy society whose treasure he had learned by accident from reading in the Vatican Library. " "Jes," daŭrigis Gerda. "Yes," continued Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. "That part of the thing I know. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. He did historical research in the Vatican Library. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Among the pages of an old book, he found a document in the secret language of the Light Seekers. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. He had previously been interested in this secret society internationally, and had little understanding of its secret language. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. He understood that this paper indicates where the treasure of the Light-seekers is, but himself could not translate all the detailed evidence. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. He was given permission to photocopy the document. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Once when we met, he talked about it to me. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. He said that people might try to find that treasure, as more and more people are interested in the old secret societies. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso. " He knew that I was the only person in the world who really studied these ancient secret languages thoroughly, and he asked me solemnly to promise that I would never cooperate with people seeking the treasure for material interest. " "Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" "What did he want us to do about it?" Linda demandis. Linda asked. "Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata institucio. " "That it should go to any museum or state institution." Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion? " Tom intervened: "How did Martha get the photocopy?" "Tion ŝi mem klarigis al mi," respondis la policano: "ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. "She explained this to me herself," replied the policeman: "she noticed that the substance used before the operation to sleep the professor was one of those that is sometimes used for so-called (= tiel nomata) narkoanalizo. (= so-called) narcoanalysis. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro - li havis privatan ĉambron kaj do estis sola - ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. After the operation, when the professor was lying in his room - he had a private room and was therefore alone - she injected him that substance, and questioned him. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Under the influence of the substance in question, one sleeps, but in sleep hears and answers questions, generally telling the truth. Li do dorme respondis al ŝi. So he answered her sleepily. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj. " By this method she learned that only one person in the world, Gerda, understood this secret language, and many other things. "