×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 23.1

Ĉapitro 23.1

Post duonhoro, iu envenis.

Estis Bob! "Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" li kriis, "ĉu en la mallumo? " La aliaj sin montris. "Rekaŝu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por antaŭi ilin? " "Dank' al Gerda: ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn. " Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon. Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus! " La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis.


Ĉapitro 23.1 Chapter 23.1 Capítulo 23.1 Глава 23.1

Post duonhoro, iu envenis. After half an hour, someone came in.

Estis Bob! "Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" "Where are the Light Seekers hiding?" li kriis, "ĉu en la mallumo? " he cried, "in the dark?" La aliaj sin montris. The others showed themselves. "Rekaŝu vin, ili tuj alvenos," li diris. "Get back, they're going to come," he said. "Kiel vi faris por antaŭi ilin? " "How did you get ahead of them?" "Dank' al Gerda: ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. "Thanks to Gerda: she arranged for a vehicle to wait for me at the airport and for a driver to drive me here. Mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Money solves a lot of problems, and she’s rich, as you know; she gave very precise directions to enable the driver to find the place, and here I am. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. But our treasure hunters are about to arrive. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn. " They flew in the same plane as me, and when the driver found me, I saw them going to an office where cars were rented. " Tom kuris supren al la observejo. Tom ran up to the observatory. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon. After a few minutes, the others heard his signal. Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj. Nurse Martha, her brother the tall blond, the thin man who had been with Gerda when she was imprisoned, and two other men came into the cave. "Profesoro Ronga!" "Professor Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus! " The three students said to themselves in astonishment, and at once added, "And Professor Fergus!" La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. The first taught linguistics, the second English literature. Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. According to the old document, the treasure was found in a trunk placed in a pit arranged in the rocks, and the stones that covered and hid it lay according to a precise design. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. In fact, the right place was indicated by signs so numerous, though discreet, that the passing of the centuries could not take them all away. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis rapide trovita. Because of these precise indications, the right place quickly became found. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. The group removed the hiding stones. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco. It turned out that the pit was filled with cork and various other substances, the purpose of which was probably to protect the trunk from moisture. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. The trunk they took out was not very large, nor especially beautiful or valuable. Ĝi estis ŝlosita. It was locked. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis. With their tools, they opened it.