×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 20.1

Ĉapitro 20.1

Paŝoj.

Oni paŝas sur la strato. Gerda aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron. Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras. "Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne. Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa. "Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar. "Mia filino...?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon. "Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble. " "Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo? " "Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank' al ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera? " "Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena. " Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn. "Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke," ŝi diras al la du knaboj elirante.


Ĉapitro 20.1 Chapter 20.1 Capítulo 20.1 Глава 20.1

Paŝoj. Steps.

Oni paŝas sur la strato. One steps on the street. Gerda aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Gerda listens intently; she has a premonition that something important will happen soon. Bruo de multaj homoj. Noise of many people. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? They seem many, according to the noise: will they now come in groups to make her suffer? Ŝlosiloj. Keys. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Noise of keys across the door. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Someone puts a key in the lock. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. She knows it’s not her usual visitor. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. He inserts the key very quickly, turns it, enters. Ne ĉi tiu. Not this one. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Another time he tries, without more success. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. He tries again and again with various keys. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. It can be heard that he does not know the lock. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron. When he inserts a key, he holds it in various directions, as if he were playing with it, probably because he is investigating an unknown lock. Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras. "Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. he says, and Gerda must overcome a strong urge to jump on him to kiss him. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne. There is a tall man, thin, with black hair and green eyes, who holds himself very dignified. Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. She had already seen those faces. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa. Their attitude is completely different: relaxed. "Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. “Those young people helped me a lot,” the police explain. "Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." "We are not enough in the police to do everything, and their help was very welcome." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar. When she heard the footsteps, Gerda imagined that seven, eight, maybe nine people were coming, but at least six; in fact, there are only four of them. "Mia filino...?" "My daughter…?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon. she asks, and she can scarcely utter the two words, so much so is she afraid of the answer. "Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. “Saved: she is now in your home, with your husband. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. Your captors are amateurs who have acted wrongly. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. The little girl was at the aunt of that miss (= miss) Martha, the university nurse. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble. " "Ho, mi dankas, mi dankegas vin. “Oh, thank you, I thank you. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Your words change my whole life. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo? " "Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. "Two boys told of a voice in this old, abandoned house. Dank' al ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? What are your captors after? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera? " Why keep you bound? " "Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. "They want me to translate an old document. Mi malkonsentis. I disagreed. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Then they thought that by force they would succeed. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. Through hunger, first, and then through my daughter's message. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! The hunger was not easy to bear, believe me, but the message on the cassette ...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena. " Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn. "Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke," ŝi diras al la du knaboj elirante. “You’ll tell me, everything, flawlessly,” she tells the two boys as they leave.