×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 19.2

Ĉapitro 19.2

Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias ŝofori.

Petro: Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo.

Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...


Ĉapitro 19.2 Chapter 19.2 Chapitre 19.2 Capítulo 19.2 Глава 19.2

Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Peter: You don't even know how to drive. Mi ne kredas je via kaptilo. I don't believe in your trap. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias ŝofori.

Petro: Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Ralf: I don't care if I'm allowed or not. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. If I did only what I was allowed to do, I would do nothing. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. I’ll steal a vehicle, yes, I’ll steal a vehicle from some teacher at school and drive you up a mountain and leave you there and you’ll cry. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj... If you talk to one of our classmates or classmates, the whole school will find out about the woman from the old house, and then the parents ... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo.

Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. I plan to make her my maid: she will do whatever I want. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus... And if you talk about her ... Well, I don't want to talk about what's going to happen to you, because you're too scared ...