×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.18. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (2)

2013.11.18. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (2)

...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

doni pli da... kaj malpli da...

Daŭrigante nian meditadon pri la temo de praktikaj metodoj atingi sukcesojn, ni komencu de unu baza kialo, kiu certe malhelpas al homoj prosperi. Oni diras, ke „per plendado oni povas nenion plibonigi”. Malgraŭ tio multaj perdas sian tempon por plendi, anstataŭ ekscii, kiel plibonigi sian situacion, sian ekziston. Ĉu ni povas helpi al ili? Oni povas helpi al ĉiu, kiu volas helpi al si mem. Ni ne povas enpuŝi sur nian eskalon de sukceso iun, kiu ne deziras surgrimpi ĝin. Oni povas montri la vojon, tamen ĉiu mem devas iri. Ĉu vi pretas? Vi ne devas nun respondi. Nun ekkonu unu el provitaj metodoj.

DONI AL HOMOJ PLI DA TIO, KION ILI DEZIRAS; DONI AL HOMOJ MALPLI DA TIO, KION ILI NE VOLAS.

Infanece simpla afero, sed ĉu vere? La metodo estas pli komplika, kiam oni aplikas ĝin rilate ĉion, kion oni pensas, parolas, skribas kaj faras. Kiam oni surbaze de ĝi konstruas siajn proprajn vivon kaj estontecon.

Ĝenerale homoj ne pensas pri tio, kion volas la aliaj. Ni preferas, ke la aliaj donu al ni tion, kion ni mem deziras, ĉu ne estas tiel? Ni plej ofte okupiĝas nur pri tio, kion ni deziras atingi, forgesante, ke ni devas pli frue doni al aliaj tion, kion la aliaj atendas... almenaŭ doni al ili pli da tio, kion ili volas... sed plej bone ĉion, kion deziras la aliaj. Ju pli vi donos al homoj da tio, kion ili volas, des pli multe fine vi ricevos de ili.

Vi devas kompreni, ke la aliajn ne interesas tio, kion vi mem volas – interesas ilin, kion ili mem volas. Por ke ili komencu doni al vi tion, kion vi volas, unue vi, kiel la unua, devus doni al ili tion, kion ili atendas. Kaj se vi estas preta fari ĉi tiel, vi devas unue ekscii, kion bezonas tiuj aliaj homoj.

Plej facile estos, se vi demandos. Vi povas esti mirigita pro la volo, kun kiu aliaj personoj parolos pri tio, kiam vi informos ilin, ke vi donos al ili tion aŭ ke vi helpos al ili ion atingi.

Nur tiamaniere vi devus agi: doni al la homo tion, kion li volas aŭ helpi lin tion akiri. Ĉu tio sufiĉas? Verŝajne ne. Ekzistas ja la alia principo: doni al homoj malpli da tio, kion ili ne volas. Homoj estas pli nervozaj kaj agresivaj, kiam temas pri evitado de tio, kion ili ne volas, ol pri tio, kion ili volas. Konsiderante ankaŭ ĉi tiun duan principon, vi jam estas preta apliki la metodon. Ne forgesu tamen ĉiam demandi: sincere, malkaŝe kaj kuraĝe, kion la aliaj deziras. La fakto, ke vi demandos, tre plibonigos viajn interrilatojn kun aliaj homoj.

Tiamaniere agas ĉiuj homoj, entreprenoj kaj organizoj, kiuj atingis sukceson. Via sukceso estos multe pli granda, se vi plenumos atendojn de aliaj homoj, antaŭ ol ili mem ekscios pri tio. Sed tio ĉi estas tute alia metodo, pri kiu ni parolos estonte.

2013.11.18. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (2)

...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

doni pli da... kaj malpli da...

Daŭrigante nian meditadon pri la temo de praktikaj metodoj atingi sukcesojn, ni komencu de unu baza kialo, kiu certe malhelpas al homoj prosperi. Continuando nossa meditação sobre os métodos práticos de alcançar o sucesso, vamos começar com uma razão básica que certamente impede as pessoas de prosperar. Oni diras, ke „per plendado oni povas nenion plibonigi”. Malgraŭ tio multaj perdas sian tempon por plendi, anstataŭ ekscii, kiel plibonigi sian situacion, sian ekziston. Ĉu ni povas helpi al ili? Oni povas helpi al ĉiu, kiu volas helpi al si mem. Ni ne povas enpuŝi sur nian eskalon de sukceso iun, kiu ne deziras surgrimpi ĝin. Oni povas montri la vojon, tamen ĉiu mem devas iri. Ĉu vi pretas? Vi ne devas nun respondi. Nun ekkonu unu el provitaj metodoj.