×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.10. Kiel balbutanto trovis sian voĉon

2013.11.10. Kiel balbutanto trovis sian voĉon

Kiel balbutanto trovis sian voĉon

Fari prelegon antaŭ kunlernantoj? Por la balbutanta Muŝarafo tio estis koŝmaro. Sed instruisto ekzercis kun li ĝis li kapablis fari precize tion. Jutuba filmeto montras la sukceson kiu plorige tuŝas la gespektantojn.

Vizitadi lernejon por Muŝarafo Asghar el la angla graflando Yorkshire dum longa tempo estis turmento. Preskaŭ ĉiutage li estis ĉikanata kaj forpuŝata de siaj kunlernantoj - kaj tio nur ĉar Muŝarafo suferas pro severa balbutado. Elparoli eĉ nur kelkajn vortojn por la lernanto estis nekredebla fortostreĉo. Pro timo Muŝarafo tial ofte restis hejme kaj eĉ intencis tute forlasi la lernejon, diras subtena instruistino. La aparta engaĝiĝo de la instruisto pri angla lingvo Matthew Burton preventis tion kaj montris al Muŝarafo kiujn kapablojn li havas. Eltranĉaĵo el brita televida spektaklo montras la kortuŝan historion de la junulo.

En la filmeto videblas kiel la instruisto Burton ekzercas kun Muŝarafo la laŭtlegadon de teksto. La junulo tamen ne sukcesas en tio. Nur malmultaj silaboj transiras liajn lipojn antaŭ ol la mieno konvulsiiĝas kaj li forte ekbalbutas. Burton simile agas kiel la parolterapiisto en la filmo "The Kings Speech" (La parolado de la reĝo). Kiel la reĝo Georgo la sesa ankaŭ Muŝarafo sukcesas regi sian balbutadon per aŭskultado de muziko dum la laŭtlegado de teksto. Lia instruisto mem estas tute mirigita pri la subita sukceso.

Malgraŭ tio la metodo kiu postulas multe da ekzercado kaj kiu inter pluraj aliaj metodoj estas aplikata en la balbuta terapio ne estas tiel eksterordinara. Ĉe tiu metodo la ritmo de la muziko helpas optimumigi la parolfluon.

Je la fino de la filmeto Muŝarafo kuraĝas fari precize tion kion li dum longa tempo imagis neebla. Li starigas sin antaŭ siajn samklasanojn kaj ekprelegas. Denove li sukcesas regi sian balbutadon helpe de muziko kaj fari preskaŭ tute fluan kortuŝan paroladon en kiu li dankas al siaj klasokamaradoj kaj geinstruistoj pro la subteno. Pro tiu helpo Muŝarafo nun intertempe eĉ sukcesis eniri universitatan studadon.

Kelkaj el la samklasanoj estas tiom kortuŝitaj ke ili ekploras dum Muŝarafo parolas. Ankaŭ la jutuba publiko reagas entuziasme je la sukceso de la junulo. Pli ol 1,5 milionoj da homoj jam spektis la jutuban filmeton - multaj el ili verŝajne estis same kortuŝitaj kiel la kunlernantoj de Muŝarafo.