×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.12. Respondeco post malsukceso

2013.10.12. Respondeco post malsukceso

Tion certe ĉiu konas el sia laborokupo: Se io bonege funkciis, tiam ĉiam troviĝas homoj kiuj frapas sin sur la ŝultron. Sed se io malsukcesas, respondeculoj apenaŭ troveblas. Kial do? Du esploristoj malkovris bazan mekanismon kiu klarigas tion.

Kiam homoj prijuĝas siajn proprajn agojn, certe oblikva malsimetrio ŝajnas esti normala. Se la rezulto de ago estas pozitiva, oni sentas pli da respondeco ol se la afero malsukcesis.

Du esploristoj el universitato en Londono okupiĝis pri la konata psikologia koncepto pri la percepto de la propraj agoj. Kiel tiu percepto ŝanĝiĝas, se ago provokas pozitivan aŭ negativan reagon, tion ili testis per simpla eksperimento.

Iliaj testpersonoj observis kurantan horloĝon sur la ekrano kaj povis, kiam ajn ili volis, premi klavon. Precize 250 milisekundojn poste eksonis brueto, la intervalo inter klavopremo kaj brueto estis ĉiam la sama.

Tion tamen la testpersonoj ne sciis. Nome ili devis pritaksi kie staris la hormontrilo kiam ili premis klavon kaj kie ĝi staris kiam eksonis la brueto. La truko de la testo estis: La bruetoj estis aŭ neŭtralaj (unu sono), aŭ pozitivaj (ridado aŭ aplaŭdo) aŭ negativaj (ekkrioj de timo aŭ naŭzo).

Kaj fakte la testpersonoj indikis ke la intervalo inter klavopremo kaj brueto estis pli longa, se sekvis negativa reago. Aliflanke se la klavopremo provokis pozitivan reagon, la intervalo ŝajnis esti pli mallonga. La perceptita prokrasto ĉe la neŭtralaj sonoj situis - kiel atendite - en la mezo.

Alimaniere dirite: Se eksonis gaja ridado, la testpersonoj interligis sian agon senhezite kun tiu reago. Se ili kontraŭe estis konfrontitaj kun io malagrabla, ekzemple vekrio, ili malligis sian agon de la reago.

El tio eblas konkludi ke homoj sentas sin respondecaj vere malpli por negativaj ol por pozitivaj konsekvencoj el siaj agoj. Tio ne nur estas posta sinpravigo kiel bone oni agis. La fakta travivaĵo ŝanĝiĝas, eĉ en tiel bazaj aspektoj kiuj estas la percepto de la tempo.

Tio kongruas kun antaŭaj studaĵoj kiuj ĉiuj montras en tiun direkton ke homoj transprenas pli da respondeco por pozitivaj okazaĵoj ol por negativaj. Psikologoj konjektas ke tio kontribuas al plifortigo de la memkonscio. La oblikva vido sur la propran agon laŭ tio povus helpi daŭrigi sian agon ankaŭ vide de malsukcesoj.

Unu el la esploristoj tamen avertas ke tio neniel servu kiel senkulpigo: "Ni devas transpreni la respondecon por tio kion ni vere faras - kaj ne nur por tio kiel ni eble perceptas la aferojn".