×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.05. Pozitiva konscio naskas pozitivajn faktojn

2013.10.05. Pozitiva konscio naskas pozitivajn faktojn

Pozitiva konscio naskas pozitivajn faktojn

Kiel ni perceptas la mondon? Ĉu ĝi estas bela por ni? Aŭ ĉu ni vidas en ĝi precipe la negativajn trajtojn? Jes ja, depende de nia loĝloko, la epoko en kiu ni vivas, la sociaj cirkonstancoj de nia vivo, ni vidas faktojn kiuj ne estas fordiskuteblaj kaj pro tiuj faktoj ni vivas aŭ en bonstato aŭ en mizero. Tio tamen nur parte influas nian senton pri feliĉo, ĉar unuflanke pesimismo povas regi malgraŭ situacio de bonstato kaj aliflanke optimismo povas regi malgraŭ situacio de mizero.

Rideto kiun oni ricevas povas plibeligi la tutan tagon kaj aperigi ĉion en pli agrabla lumo. Ankaŭ rilate al la situacio en kiu troviĝas la E-movado depende de la vidpunkto ĝi povas aperi kiel griza, mizera aŭ kiel hela kaj esperiga. Se oni legas la "Liberan Folion" oni povas konstati ke tie regas pura pesimismo: Unu negativa komuniko sekvas la alian. Kaj ankaŭ la komentoj vetkuras pri negativeco kaj senespero. Ĉu tio vere respegulas la situacion de Esperanto?

Mi opinias ke la kaŭzo por tiu negativa sinteno troviĝas en la koncentriĝo je la propra umbiliko. Se oni ĉiam nur parolas pri iuj internaj okazaĵoj , tiam oni troviĝas en negativa spiralo. Por eskapi el tiu spiralo necesas direkti sian rigardon eksteren, al la ekstera mondo. Esperanto kiel lingvo peru vidon al la mondo. Tial gravas ke oni parolu en Esperanto pri aferoj el la tuta mondo kaj ja eblas en tiu kazo koncentriĝi pri belaj kaj esperigaj aferoj.

Se uzanto de Esperanto povas aŭdi ĉiutage ion pozitivan, tiam aŭtomate ankaŭ la lingvo mem, en kiu aperas la mesaĝo, vekas agrablajn sentojn. Esperanto tiel fariĝas por ĉiu unuopa amiko de Esperanto lingvo de espero. Certe ne temas pri la "granda" espero ke nun la tuta mondo solvos ĉiujn problemojn kaj ke ĉie regos paco kaj harmonio. Sed ja la espero temas pri multaj eblaj malgrandaj paŝoj kiujn ni ĉiuj ankaŭ povas mem fari.

Tiu pli bona sento pri la lingvo estas instiga kaj fruktodona. Kiu spertas tiun senton, tiu povas pludoni ĝin al aliaj homoj. Tio signifas ke tiel eblas entuziasmigi aliajn, novajn homojn pri nia lingvo. La Esperanta Retradio faras tian paŝeton ĉiutage. Eĉ la movadaj senesperuloj ne povas eskapi tion. Esperanto tiel aperas en pli hela kaj pli bela lumo. Reaperas optimismo. La heroldoj de pesimismo ne plu trovas grandan eĥon. Ili eĉ fojfoje eksilentas.

Ekestas nova, pozitiva konscio en Esperantujo. Kaj tiu konscio naskos novajn pozitivajn faktojn. Nia afero sukcesos.

2013.10.05. Pozitiva konscio naskas pozitivajn faktojn 2013.10.05. Positive awareness gives birth to positive facts

Pozitiva konscio naskas pozitivajn faktojn

Kiel ni perceptas la mondon? Ĉu ĝi estas bela por ni? Aŭ ĉu ni vidas en ĝi precipe la negativajn trajtojn? Jes ja, depende de nia loĝloko, la epoko en kiu ni vivas, la sociaj cirkonstancoj de nia vivo, ni vidas faktojn kiuj ne estas fordiskuteblaj kaj pro tiuj faktoj ni vivas aŭ en bonstato aŭ en mizero. Tio tamen nur parte influas nian senton pri feliĉo, ĉar unuflanke pesimismo povas regi malgraŭ situacio de bonstato kaj aliflanke optimismo povas regi malgraŭ situacio de mizero.

Rideto kiun oni ricevas povas plibeligi la tutan tagon kaj aperigi ĉion en pli agrabla lumo. Ankaŭ rilate al la situacio en kiu troviĝas la E-movado depende de la vidpunkto ĝi povas aperi kiel griza, mizera aŭ kiel hela kaj esperiga. Se oni legas la "Liberan Folion" oni povas konstati ke tie regas pura pesimismo: Unu negativa komuniko sekvas la alian. Se você ler o "Libera Folio", verá que ali reina o puro pessimismo: uma comunicação negativa segue a outra. Kaj ankaŭ la komentoj vetkuras pri negativeco kaj senespero. E os comentários também estão repletos de negatividade e desesperança. Ĉu tio vere respegulas la situacion de Esperanto?

Mi opinias ke la kaŭzo por tiu negativa sinteno troviĝas en la koncentriĝo je la propra umbiliko. Se oni ĉiam nur parolas pri iuj internaj okazaĵoj , tiam oni troviĝas en negativa spiralo. Por eskapi el tiu spiralo necesas direkti sian rigardon eksteren, al la ekstera mondo. Esperanto kiel lingvo peru vidon al la mondo. O esperanto como língua transmite uma visão do mundo. Tial gravas ke oni parolu en Esperanto pri aferoj el la tuta mondo kaj ja eblas en tiu kazo koncentriĝi pri belaj kaj esperigaj aferoj. É por isso que é importante falar em esperanto sobre coisas de todo o mundo e, de fato, nesse caso, é possível focar em coisas bonitas e esperançosas.