×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.04. Fejsbuko mortas, longe vivu la nova reĝo!

2013.10.04. Fejsbuko mortas, longe vivu la nova reĝo!

Fejsbuko mortas, longe vivu la nova reĝo!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Reago al ĉikana konsumisma socia reto

Vole nevole multaj el ni ĉiutage kunpuŝiĝas kun senĉese ĝena reklamado en kompufonoj kaj sociaj retoj. Ĝis antaŭ kelkaj monatoj Fejsbuko ŝajnis daŭrigi sian nehaltigeblan konkeron de la loĝantaro en multaj landoj kaj aparte de la tiea junularo. Sed, tre verŝajne, ĝia ĉikana transformiĝo al tro evidenta kapitalisme konsumisma ilo de senbrida komerca reklamado ektedis unue kaj ĉefe la mensliberajn gejunulojn. Kiel reago al nuna ĝena ekspluatado jen la lavanga disvastiĝo de alternativa interreta socia servo: WhatsApp kun siaj grupoj. Ĉirilate, la nomo WhatsApp estas parolludo el la angla What's Up, esperante "Kiel vi? ".

Ĝi naskiĝis kiel ĉarma aplikaĵo por senpaga reta sendado de tekstaj mesaĝoj kaj, per ruza ekspluatado de la novaj kompufonaj kapabloj, ankaŭ de fotoj kaj videaj kaj aŭdaj mesaĝoj. Tiel WhatsApp fariĝis la socia reto, kiu pli disvastiĝas tra la tuta mondo. Kun 27 miliardoj da ĉiutagaj mesaĝoj de sia servo laŭ grupoj, ĝi kaptakiras pli kaj pli da familioj, amikaj aŭ kolegaj rondoj, lernejaj klasoj kaj kvartalaj grupoj.

Tre verŝajne unu el la ĉefaj kialoj de la deklino de Fejsbuko kaj de la samtempa kapturna sukceso de WhatsApp estas la fakto, ke ĝis nun WhatsUp restis nepermeabla kontraŭ la ĉiam pli ĝena konsumisma reklamado. Por la plurnaciaj reklamagentejoj ĝi estas vera koŝmaro: unuflanke en ĝi troviĝas prete fokusigitaj celgrupoj tre allogaj por pli efika (kaj profitdona) reklamo sed aliflanke ili estas nealireblaj por la nunaj reklammetodoj. La ŝarkoj de merkatado ne povas enŝteliĝi kaj ekspluati tiun ĉi areon por siaj rafinite trompemaj manipuladoj. Unuafoje post multaj jaroj solidiĝadas dominanta cifereca medio fermita kontraŭ la tutmonda fivendistaro.

Kompreneble la kapitalisma tento de facila kaj rapida monriĉiĝo ĉiam embuskas. Tamen, Jan Koum, la ĝenerala direktoro de WhatsApp, deklaris ke lia entrepreno tute ne kondutos kiel Fejsbuko kaj Tŭitero rilate al reklamado. Post la unua senpaga jaro, la aplikaĵo postulas jaran kotizon de 0,73 eŭroj kaj tiel la firmao ne bezonas enspezojn el reklamado. Koum firme asertas: "Miaj kunlaborantoj kaj mi kontraŭas reklamadon. Oni jam bombardas nin per tiom multe da reklamoj en nia ĉiutaga vivo, ke ni opinias, ke kompufonoj tute ne devas pliakrigi tian ĝenadon. Nia vivo tiom intime dependas de ili, ke altrudi per ili reklamojn vere estas malbonega ideo!". Verŝajne ankaŭ tre multe da mensliberaj gejunuloj sammaniere opinias kaj forlasas Fejsbukon favore al WhatsApp.

Tia situacio fariĝas grava problemo por la reklamistoj — kiel postuli buĝetojn por cifereca reklamado celanta la gejunulojn, kiam ili ne plu ricevas reklamojn kune kun iliaj privataj mesaĝoj? Ĝis nun la multnombraj provoj detrui la privatecon de komunikado per WhatsApp malsukcesis. Oni povas nur esperi, ke tio okazos ankaŭ estonte.

Imagu, kio okazus, se krom la jam tro oftaj sonavertoj pri la privataj mesaĝoj inter la membroj de la grupoj, aldoniĝus la senĉesa ĝena trudado de reklamaj mesaĝoj!

2013.10.04. Fejsbuko mortas, longe vivu la nova reĝo! 2013.10.04. Facebook is dying, long live the new king!