×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.29. Pli rapide! Pli rapide!

2013.08.29. Pli rapide! Pli rapide!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kurioza esploro de usona psikologo en Kalifornio mezuris la rapidecon, laŭ kiu ordinaraj homoj piediras distancon de 18 metroj en 31 urboj tra la tuta mondo. Japanoj estis la plej rapidaj; brazilanoj okupis la 28-an pozicion. Alia simila studo en Anglujo montris, ke por iri unu saman vojon, homoj bezonis malpli unu sekundon, post ĉiu jardeko.

Tiaj observoj koncernas la pli kaj pli rapidan vivoritmon de la moderna homo. Dum jarmiloj la homaro ne zorgis pri mezurado de tempo. Ĉi tion oni en pasinta tempo faris simple laŭ la moviĝo de la tero, aŭ per akvo- aŭ sablohorloĝo. Foje preĝejaj sonoriloj avertis, ke estas tempo por meso. Tio subite ŝanĝiĝis ekde la 18-a jarcento, kiam naskiĝis la konata devizo: “Tempo estas mono”. Komenciĝis tiam iaspeca tempomalsano, kiu konstante pligraviĝas, laŭ tio, kion asertas germana sociologo Hartmut Rosa en sia verko “Rapidigo kaj alieniĝo”. Teknologio kaj akumulado de aktivecoj sekve kondukas al vera streso. La moderna vivo proponas tiom da farendaĵoj, ke oni neniam kontentiĝas: ĉiam eblas okupiĝi pri io plia. Oni sentas, ke oni neniam faris la sufiĉon. Ju pli rapide oni vivas, des pli rapide oni devas vivi. Oni manĝas pli rapide, oni konkuradas por pli bona situacio, oni sentas, ke la tempo pasas fulme. Eĉ necesas verkoj kiel “ABC de tempoplanado” – ankaŭ en Esperanto. Komence oni veturis per ĉevaloj, poste per ŝipoj, trajnoj, aŭtomobiloj, aviadiloj. Kien ni atingos? La menciita alieniĝo klare rezultas. Homoj ne sukcesas adaptiĝi al novaj situacioj. Konstantaj ŝanĝoj ne permesas firmiĝon de principoj. Oni devas rapide transiri al novaj laborlokoj, uzi novajn laborilojn, havigi al si novajn amikojn, tiel ke oni neniam sentas sin hejme. Malgrandiĝas intereso pri politiko, ekzemple. Kion fari, se la vivo iras ĉiam pli rapide, pli rapide? Malfacile estas respondi, sed por komenci oni devus ŝanĝi la demandon. Anstataŭ: “Kion mi faros nun?”, oni devus demandi: “Kion mi faras el mia vivo?”