×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.25. Akvo el krano plej populara

2013.08.25. Akvo el krano plej populara

Aŭstrio kiel montara lando disponas pri multe da fontoj kiuj dum la tuta jaro liveras freŝan kaj puran akvon por homa konsumo. Ankaŭ plej multaj lagoj en la alpoj havas tiel klaran kaj puran akvon ke ĝi estas senprobleme trinkebla. Kaj akvokondukiloj transportas la akvon el la montaro al la urboj. La plej granda tia kondukilo estas tiu por Vieno kiu estis inaŭgurita en la jaro 1873 post kvar jaroj da konstruado. Venante el la Rax-montaro ĝi estas 95 km longa kaj liveras 62 milionojn da kubaj metroj en la jaro. La kvalito de la akvo estas daŭre bonega kaj tiel la vienanoj de pli ol 100 jaroj povas ĝui unuaklasan trinkakvon.

Tial ne estas mirige ke la aŭstroj preferas la puran trinkakvon el la krano por sensoifiĝi. La ĉiutaga konsumo sumiĝas al 6,6 milionoj da litroj. Tion montris enketo de aŭstra merkatesplora instituto.

Pli ol la duono de la 1000 enketitoj indikis ke ili prefere sensoifigas sin per akvo el krano. Per tio la kranakvo troviĝas ĉe la unua rango de populareco antaŭ ĉiuj aliaj trinkaĵoj. Precipe la virinoj trinkas glason da akvo el krano (ĉirkaŭ du trionoj). Ĉe viroj la unuan rangon okupas mineralakvo - senrigarde ĉu kun iomete, multe aŭ neniu gaso - tuj antaŭ la akvo el krano.

La ĉiutage konsumita kvanto sumiĝas ĉe viroj kaj virinoj al iom pli ol 1,5 litroj. Nur ĉiu kvina enketito indikis trinki ĉiutage pli ol du litrojn da kranakvo La ĉiutage konsumita kvanto en Aŭstrio egalas al pli ol 47.000 plenaj bankuvoj.

La enketitaj personoj unuanime laŭdas la altan kvaliton de la kranakvo. Naŭ el dek aŭstroj ŝatas trinki kranakvon ĉar ili taksas la kvaliton kiel elstara. Rilate al kontenteco pri la kvalito de la akvo la vienanoj havas eĉ ankoraŭ pli bonan opinion, nome preskaŭ 100 procentoj ŝatas la altan kvaliton de la kranakvo.

La kranakvo estas populara ne nur pro ĝia alta kvalito, sed estas pluaj kaŭzoj por ĝia populareco. La vojo al la akvokrano plej ofte estas mallonga kaj oni tiel povas ŝpari la transporton hejmen de pezaj kestoj kun trinkaĵoj. Kaj ankaŭ la aspekto pri la sano ne malgravas, ĉar pli ol la duono de la enketitoj indikas ke ili per trinkado de pura akvo povas ŝpari kaloriojn.

Mi persone plej ofte trinkas miksaĵon el unu triono da frukta suko kaj du trionoj da akvo, foje el la krano, foje el la botelo. Ankaŭ mi estas tre kontenta pri la kvalito de la akvo en Aŭstrio.