×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.02.27.  Komerca korespondado

2013.02.27. Komerca korespondado

Komerca korespondado

Kiam mi estis 13-jara, en la lasta jaro de la ĉeflernejo, lernantoj plenumis teston pri la profesiaj kapabloj kaj post tiu testo okazis konsilado pri la profesia orientiĝo. La rezultoj de la testo montris ĉe mi ke miaj kapabloj taŭgigas min por komerca profesio kaj ke mi nepre daŭrigu mian kleriĝon en faka lernejo pri komerco kiu finiĝas kun maturecekzameno.

Mi unue ne vere varmiĝis pri tiu ideo, ĉar mi pensis tiam unuavice ke mi povus tiel fariĝi librotenisto kaj tio tute ne plaĉis al mi. Sed oni atentigis min ke eblas fari ankaŭ ion alian, precipe se oni havas talenton pri lingvoj. Oni diris al mi ke mi ja povus fariĝi korespondanto kun eksterlando kaj tion mi ja ŝatis.

Do mi decidis eniri la t. n. "Komercan Akademion" kaj konstatis ke tio estis la ĝusta elekto por mi. Kaj tie estis dekomence fako kiu tute celis tion pri kio oni parolis al mi, nome la "komerca korespondado". En tiu fako mi ne nur teorie lernis kiel skribi plej diversajn leterojn (demandojn, ofertojn, admonojn ktp. ), sed ni ankaŭ multe ekzercis tion. Ni manskribis la diversajn leterojn. Poste ni ankaŭ tajpis la tekstojn per skribmaŝino.

Oni povas diri ke tiu fako vere enkarniĝis: Ni lernis ke ĉiu tipo de letero devas enhavi certajn esencajn elementojn, ke ĝi plej ofte ankaŭ enhavas kutimajn elementojn kaj ke ĉiu letero estu bone strukturita kaj plejeble konciza. Kiam mi studis en la universitato post tiu lernejo, tamen mi tie spertis ke tie oni preferas laŭeble longajn tekstojn.

La komerca korespondado estis ankaŭ grava parto de la instruado pri angla kaj franca lingvoj. En la universitato aldoniĝis la hispana lingvo kaj mi lernis komercan korespondadon ankaŭ en la hispana. Principe la strukturo de la korespondaĵoj en ĉiuj lingvoj estas la sama, sed la formuloj varias. Lernante tiujn diversajn formulojn oni ekscias ankaŭ pri la kultura fono de la koncerna lando resp. lingvoregiono. Oni lernas alparoli homojn laŭ iliaj kutimoj.

Sed por la komercaj aferoj same gravas obei la regulojn de negocado. Negoci je distanco per korespondado estas ja pli malfacile ol se oni negocas kun sia partnero vidalvide. Se la respondo povas veni nur post kelkaj tagoj aŭ eĉ semajnoj, oni devas atenti ne forgesi plejetan detalon kaj oni devas agordi la kondiĉojn tiel ke la alia flanko povas akcepti ilin.

La kunlaboro inter esperantistoj funkcias ja ankaŭ je distanco. Hodiaŭ oni ja havas retpoŝton kaj oni povas telefone interparoli kaj tial oni povus kredi ke eblas neglekti la negocan disciplinon resp. homoj kiuj intencas kunlabori tute nenion scias pri la reguloj de kunlaboro je distanco.

La Esperanta Retradio estas bona ekzemplo por internacia kunlaboro. Ankaŭ ĝi funkcias ĉefe per korespondado. Starigi kaj funkciigi internacian entreprenon, eĉ se tio ne postulas monon, estas malfacila tasko. Necesas scio pri sociaj aferoj, pri kulturoj kaj pri tekniko de komunikado kaj de parolado. Kaj necesas havi korespondamikojn.